인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

동아시아 전략회의
Strategia forumo de UEA en Ĉinio

세계 에스페란토 협회 동아시아 전략회의가 2015년 4.19-21 중국 항주에서 세계 에스페란토 회장이 참석한 가운데 열렸다.

Strategia forumo de UEA pri Orientazia Movado okazis de la 19-a ĝis la 21-a de aprilo, 2015 en Hangzhou, Ĉinio sub la prezido de prezidanto de UEA.

http://esperanto.china.org.cn/2015-04/22/content_35390676.htm

forumo

Pri kapabligo kaj strategio en Azio

De la 17a ĝis la 21a de aprilo, la Prezidanto de UEA, Mark Fettes, faris oficvojaĝon en Ĉinio. En Ŝanhajo li partoprenis en la malfermo de Esperanto-centro en la Ŝanhaja Normala Universitato, kaj la postan tagon kunsidis kun anoj de Ŝanhaja Esperanto-Asocio en kunveno kiu estis ankaŭ partoprenebla rete tra tuta Ĉinio. En la proksima urbo Hangzhou, d-ro Fettes reprezentis UEA ĉe la Konkurso de Mallongaj Filmoj pri Teo kaj Amo, organizita de Ĉina Radio Internacia, kaj kune kun estrarano LEE Jungkee gvidis unutagan Strategian Forumon pri Orientazia Movado. En la Ŝanhaja universitato, kaj ankaŭ en la Zhejiang-a Universitato pri Agrikulturo kaj Forstado, d-ro Fettes faris prelegojn kun interpretado de lokaj esperantistoj.

 

La aranĝojn en Ŝanhajo prizorgis la veterana esperantisto s-ro WANG Minhao. La kreon de la nova Ŝanhaja Esperanto-Centro motivis interalie lia volo trovi novan lokon por la asocia kolekto de du mil libroj, inkluzive de kelkaj malnovaj kaj raraj; la libraro ekde nun estos prizorgata de la universitato. Samtempe, la universitato konsentis malfermi Esperanto-kurson ekde la aŭtuno, kaj montris intereson pri la trejnado de kelkaj el ĝiaj instruistoj pri la lingvo. Kun la respondeculoj d-ro Fettes diskutis la kapabligajn bezonojn de la movado, inkluzive de pli avangardaj instrumetodoj por aziaj lernantoj. La saman emfazon pri kapabligo li esprimis en la movada kunveno la postan tagon, instigante ĉinajn aktivulojn aktivi por pli alta lingvokapablo, pli alta organizkapablo, kaj pli vasta kompreno pri la rilatoj inter Esperanto kaj aliaj movadoj por pli justa kaj paca mondo.

 

En Hangzhou, d-ro Fettes alvenis meze de plurtaga programo organizita por premiitoj de la filmkonkurso. Sub la gastigado de la Hangzhou-a Asocio de Te-Kulturaj Entreprenoj, okazis sinsekvo de fascinaj kulturaj spertoj en bela Esperanta etoso. La ĉeforganizanto, s-rino ZHANG Ping (Ĝoja), laboris kun tuta teamo de helpantoj inkluzive de ŝiaj kolegoj el la Radio kaj el la oficejo de El Popola Ĉinio, volontuloj el foraj urboj kiel Pekino kaj Siano, kaj lokaj universitataj studentoj. Pluraj eventoj estis malfermitaj al neesperantista publiko, inkluzive de premidona ceremonio kadre de granda te-ekspozicio, kaj koncerto en la agrikultura universitato. Ambaŭkaze, specialan impreson faris la litova familia muzikgrupo Sepa/Asorti, kies viglaj ritmoj kaj variaj melodioj ravis la aŭskultantojn.

 

La Strategia Forumo kunvokita de LEE Jungkee montriĝis tre trafa okazo por reciproka konatiĝo inter la korea, japana, mongola kaj ĉina movadoj. Ĉeestis gvidantoj de ĉiuj koncernaj asocioj, kvankam Ĉina Esperanto-Ligo reprezentiĝis nur nerekte per komisiito; KAEM, Komisiono pri Azia E-Movado, reprezentiĝis per siaj vicprezidanto kaj sekretario, kiuj unuafoje povis ĉeeste kunsidi. Partoprenis ankaŭ ĉinaj estraranoj de ILEI (instruistoj) kaj IKEF (komercistoj), kiuj alportis valorajn sciojn kaj perspektivojn sur siaj respektivaj kampoj. (Vidu la plenan liston enkadre.) Tiu nova modelo de regiona konsultado eventuale montras pripensindan vojon por aliaj mondopartoj. Sub prezido de d-ro Fettes, la forumanoj diskutis la nunan evoluon de la azia movado, prezentis malferme la fortojn kaj malfortojn de siaj respektivaj landaj movadoj, kaj elstarigis plurajn ideojn por inkluzivo en la sekvonta versio de la Strategia Laborplano de UEA.

 

Inter la klaraj prioritatoj en orienta Azio, troviĝas intensigo de kontaktoj kaj informfluo inter E-grupoj kaj unuopuloj tra la tuta regiono; kapabligo de instruistoj kaj aliaj aktivuloj; kaj disvolvado de kulturaj interŝanĝoj kaj kunlaboro sur diversaj kampoj. La forumanoj ankaŭ konsentis pri tio, ke la junularo bezonas siajn proprajn aranĝojn kaj aktivaĵojn. Kvankam iom post iom okazas progresoj pri tiuj punktoj, ekzistas multaj ankoraŭ ne elprovitaj ebloj. Strategia investado en tiuj prioritatoj, flanke de UEA kaj TEJO kune kun la landaj asocioj de Orienta Azio, povus porti la movadon al nova kvalita salto en la venontaj kelkaj jaroj. Al tio certe kontribuos la 102a Universala Kongreso en Seulo (2017), kiun la UEA-estraro elektis super la forte konkurenca kanada urbo Montrealo nur kelkajn tagojn post la eventoj en Hangzhou.

 

 

POR KADRO:

 

Partoprenantoj en la Strategia Forumo pri Orientazia Movado

(KAEM = Komisiono pri Azia E-Movado)

 

Mark FETTES, prezidanto de UEA

LEE Jungkee, estrarano de UEA pri la Azia kaj Afrika movadoj

HUANG Yinbao (Trezoro), konsiliano de UEA

INUMARU Fumio, vicprezidanto de KAEM

Chimedtseren ENKHEE, sekretario de KAEM

NAN Yu Li, Prezidanto de Pekina Esperanto-Asocio (komisiito de Ĉina E-Ligo)

SUZUKI Keiichiro, prezidanto de Japana E-Instituto

LEE Young-koo, prezidanto de Korea E-Asocio

WANG Tianyi (Ĉielismo), prezidanto de IKEF

GONG Xiaofeng (Arko), vicprezidanto de ILEI

JOUNG Hyeon-ju (Natura), internacia estrarano de KEA

WANG Minhao, prezidanto de Ŝanhaja E-Asocio

 

 

POR KADRO (eventuale):

 

Prelegoj de Mark Fettes en Ŝanhajo kaj Hangzhou

 

Kiel kultivi lingvo-amantojn: la eduka valoro de Esperanto

Esperanto havas parolantojn kaj uzantojn en preskaŭ ĉiuj landoj de la mondo, sed oni ĝenerale lernas ĝin ekster la oficiala lerneja sistemo – ĉu en neformalaj klasoj, ĉu per kursoj en interreto. La kaŭzo de tiu situacio troviĝas en la politika marĝeneco de Esperanto, kiu ne estas oficiala lingvo de iu lando aŭ interŝtata organizo.

Tamen ekzistas fortaj argumentoj por la eduka valoro de Esperanto, kiujn apogas ankaŭ diversaj esploroj kaj faktoj. Tiuj argumentoj inkluzivas:

  • la propedeŭtikan, t.e. ke lernado de Esperanto estas bona preparo por la lernado de aliaj lingvoj;
  • la lingvokonsciigan, t.e. ke lernado de Esperanto stimulas pli bonan komprenon pri la funckiado de lingvoj ĝenerale, inkluzive de la denaska lingvo;
  • la multilingvisman, t.e. ke lernado de Esperanto disvolvas konscion pri la multlingveco de la mondo kaj la ekzisto de lingvaj diskriminacio kaj maljusteco;
  • la kulturklerigan, t.e. ke Esperanto malfermas vojon al esplorado de multaj kulturoj kiuj kutime ne ricevas atenton en la amaskomunikiloj kaj tradukaj literaturoj.

La plej efika eduka rolo de Esperanto ne estas kiel unu plia fremda lingvo, sed kiel fundamento por la lingva kaj kultura klerigado de mondcivitanoj, por kiuj la lingva diverseco estas riĉaĵo kaj la lernado de pliaj lingvoj estas ĝuo kaj privilegio.

Indiĝenaj popoloj kaj la mastrumado de naturaj rimedoj ĉe la Kanada Pacifika marbordo

Arbarindustrio, fiŝkaptado, minado – tiuj estis la ĉefaj industrioj de Brita Kolumbio, la plej okcidenta provinco de Kanado, ekde ĝia setlado fare de eŭropanoj. Pro la malfacileco atingi tiun lokon el Europo, la industriigo komenciĝis malfrue, nur ekde la 1850-aj jaroj. En tiu tempo oni komencis ankau sisteme marĝenigi la indiĝenajn popolojn de tiu regiono, rezervante malgrandajn terenojn por ili kaj evitante subskribi traktatojn, kiel okazis en la plej granda parto de Kanado. Ĝis la sepdekaj jaroj, tiu aliro liberigis vastajn regionojn por senbrida ekspluatado fare de privataj kompanioj. De tiam, disvolviĝas jura kaj politika procezoj, kiuj agnoskas pli kaj pli fortajn rajtojn de la indiĝenaj komunumoj. Tiuj nun ludas ŝlosilan rolon en la mastrumado de naturaj rimedoj de ĉiuj specoj, kondukante al malrapidaj sed profundaj ŝanĝoj en la publika opinio kaj politika engaĝiĝo pri tiuj temoj.


Estimataj,
Pro mia Roterdama ĉeesto en la estrara kunsido de UEA, jen mi malfrue sendas mian dankesprimon al vi, kiuj ĉeestis en la Hangzhoua forumo.
Laŭ mia opinio, la kunsido estis unuafoja regiona kunsido kadre de UEA en Azio, tial ĝi estis sufiĉe unika kaj rara evento en esperantujo.
Tial laŭrezulte ĝi povus esti modelo por pliprogresigi nian movadon unu el movado-strategioj.
Pri la forumo, jam El Popola Ĉinio raportis (http://esperanto.china.org.cn/2015-04/…/content_35390676.htm) kaj prezidanto de UEA prof. Mark Fettes ĵus artikolis por la revuo de UEA. (vidu.alkroĉe)
Kaj Stefan MacGill, vicprezidanto de UEA diskonigis la novaĵon pri la forumo al komitatanoj de UEA kun la titolo ‘Pri strategio kaj kapabligo en Orienta Azio’
Ankoraŭfoje mi kore dankas vin pro via kunlaboremo kaj bonvola ĉeesto en la forumo. Kiel vi jam informiĝis, la 102-a UK okazos en Seulo. kio povus esti tre bona ŝanco por plivigligi nian movadon ne nur en orientazio sed tutazio.
Esperante vian daŭran tenadon de nia samideaneca kunlaboro kaj sinsekvaj diskutoj pri ankoraŭ nesolvitaj aferoj, kiuj ni diskutis en la forumo, mi kore salutas.
                                                                   Samideane via, LEE Jungkee (estrarano de UEA pri azia movado)
———————————————————————
Estimataj gvidantoj de Orientazio,
La prezidanto de UEA prof. Mark Fettes vizitos Hangzhou, Ĉinion en la 18-a de aprilo, 2015 por ĉeesti en la malferma ceremonio de Filmo-Festivalo (http://esperanto.cri.cn/filme) , kiu estos aŭspiciata de UEA , Esperanto-redakcio de Ĉina Radio Internacia kaj pluraj ĉinaj instancoj.
Profitante la ŝancon de vizito de la prez. de UEA, mi aranĝis kunsidon de Orientaziaj gvidantoj kaj motoroj de KAEM por diskuti pri azia movado ĉefe pri Orientazia movado kun la titolo Strategia Forumo de UEA pri Orientazia Movado’ .
Jen estas informo pri la forumo kaj nomlisto de oficialaj invititoj (11 personoj). La aŭspiciantaj instancoj de ĉina flanko garantios vian restado-koston, sed flugkoston vi mem devas solvi. Neoficialaj invititoj devas mempagi bezonatan koston)
Leginte suban enhavon, bv. doni vian opinion kaj ĉeesteblecon al mi.
(Enhavo)
1. Nomo de kunsido : Strategia Forumo de UEA pri Orientazia Movado’ .
 
2. Kiam : 2015. 4.20 (lundo)
Unua Sesio : 10:00 – 12:00  / Strategio de UEA kaj nuna situacio de tutazia movado (Mark Fettes / LEE Jungkee)
Dua Sesio    : 14:00 – 17:00  / Diskuto pri landa movado en Orientazio (Reprezentantoj de landa asocio)
(* Tiuj, kiuj volas ĉeesti en la malferma ceremonio (19-an de aprilo matene) de Filmo-festivalo, jam devas esti en Hangzhou en la 18-a de aprilo kaj en la 21-a de aprilo estos ekskurso ĉirkaŭ Hangzhou. Kaj reprezentantoj de la landa asocio prezentu sian landan movadon respektive dum 10 minutoj maksimume kaj sekvos diskuto.)
3. Kie : Hangzhou, Ĉinio
4. Celo : Diskuto pri Esperanto-movado en Orientazio lige al la strategio de UEA
5. Oficialaj invititoj (12 personoj)
Mark Fettes / prezidanto de UEA
LEE Jungkee / estrarano de UEA pri Azia movado
Huang Yinbao / konsiliano de UEA
Wu Guojiang / komisiito pri Ĝemelaj urboj de UEA
WANG Ruixiang / prez. de KAEM
Inumaru Fumio / vicprez. de KAEM
Chimedtseren Enkhee / sekr. de KAEM (prez. de Mongola Esperanto-Asocio)
Chen Haosu / prez. de Ĉina Esperanto-Ligo
SUZUKI Keiichiro / prez. de Japana Esperanto-Instituto
LEE Young-koo / prez. de Korea Esperanto-Asocio
WANG Tianyi / prez. de IKEF
Gong Xiaofeng / vicprez. de ILEI
6. Neoficialaj invititoj 
Estrarano pri ekstera rilato de landa asocio kaj estro de regiona grupo de Ĉinio.
7.  Demandoj pri tiu ĉi forumo turniĝu al la prizorganto LEE Jungkee (esperanto@saluton.net) kaj pri akcepto kaj restado al s-ino ZhangPin (Esperanto-nomo Ĝoja / perfectgoja@163.com/tel:86-10-68891795 ).
                                                                          LEE Jungkee (estrarano de UEA pri Azia movado)

 



댓글 쓰기(Lasi Respondon)