인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

세계의 ‘에스페란토 문화원’들이 발표의 시간을 갖습니다!
Esperanto-Centro prezentos kun nomo ‘AMO68’!

세계 에스페란토 협회 소속 기관인 ‘AMO (Aktivula Maturigo)’ 는 아래와 같이 세계의 ‘에스페란토 문화원’ 소개의 시간을 줌을 통하여 갖을 예정이오니 관심있는 분들의 많은 참여를 바랍니다.

서울 에스페란토 문화원은 첫날인 10월 27일(화), 한국시간 밤 12시에 첫번째로 발표하게됩니다.

PPT-1 SEK. 2020.10.27  ==> ‘서울 에스페란토 문화원’ 발표자료!

자세한 내용은 아래 행사 안내를 참고하시기 바랍니다.

 

==================================================

AMO 68 fikso de la programo

Temo:  La rolo de Esperanto-Centroj

Datoj: Okt 27 kaj 29 (marde kaj ĵaŭde), inter 16:00 CET kaj 18:00 (finiĝis la somera tempo!)

Programo okt 27

16:00  Malfermo kaj enkonduko (SMG per Zoom, sed nur voĉe)

16:15  Lee Jungkee, pri la Eo-Centro en Seulo, Koreio

16:40  Zsofia Korody pri la Centro en la Eo-urbo, Herzberg am Harz, Germanio

17:25  Malgosia Komarnicka (Wroclaw) pri la Eo_Centro en Wroclaw, Pollando

18:15  Fina diskuto (SMG), fino de 18:30

Alvoko por pliaj kontribuoj de pliaj Centroj petitaj per EKO 48 – irintaj al ĉ. 2000 adresoj.

Programo okt 29

16:00  Taga enkonduko (SMG).

16:10  Adeline Umutoni, pri Eo-Centro en Ruando

16:55  Prezento pri la Eo-Kulturcentro Greziljono.

17:40  Diskuto aŭ forumo plus kompilo de enketilo por Eo-Centroj (ĉiuspecaj). Ĝis 18:30.

Fizika loko: Kulturcentro Greziljono.

Teknika pretigo: Greziljono bv. respondi urĝe al mia triafoja demando; ĉu mi petu al Irano doni tion?

Irano: ĉu vi povos prizorgi la subtenon per Zoom, se tio montriĝas necesa?

 

Jen alir-informo por la Zoom-a virtualejo dum ambaŭ tagoj de AMO 68:

https://us02web.zoom.us/j/82719886879
Kunven-Identigilo (Meeting ID): 827 1988 6879

Pasvorto (Passcode): esperanto


Esperanto-Centroj centre en la atento

La temo de la 68-a Seminario pri Aktivula Maturigo (AMO) estis ‘La rolo de Esperanto-Centroj. Tiu elekto estis trafa, ĉar la seminario okazis kadre de la aŭtuna sesio de la kulturcentro Greziljono, loko kun preskaŭ 70-jara historio, kiu ludis gravegan rolon en la kuntiro de esperantistoj, precipe en la postmilitaj jaroj. La teknika prizorgo kiel ofte por AMO-seminarioj, estis perfekte plenumita de la irana landa asocio IREA.

Post 10-minuta enkonduko de la patro de AMO, kiun ni resumos en posta komuniko, sekvis tri bonkvalitaj prezentaĵoj.

  • Lee Jungkee, pri la Eo-Centro en Seulo, Koreio (prezentaĵo alkroĉita)
  • Zsofia Korody pri la Centro en la Eo-urbo, Herzberg am Harz, Germanio.
  • Małgosia Komarnicka pri la Interkultura Centro en Wroclaw, Pollando (prezentaĵo sekvos).

Mi havas ĉiujn el la tri prezentaĵoj en la formato PDF, sed mi nun sendas nur unu, la dua sekvos kun posta komuniko. La tria prezentaĵo pri Herzberg tro pezas por EKO – por kio mia limo estas 1 MB (escepte 2). Kiu deziras ricevi ĝin (9MB eĉ post sveltigo), povas ĝin peti de mi.

Morgaŭ okazos la dua parto de la seminario kun kontribuoj pri la Eo-Centroj en Rumonge, Burundo kaj Geziljono en Francio. Fine okazos diskutado pri la demandoj por eniri enketilon por finfine havi ekvilibran bildon pri niaj tre diverstipaj centroj.

===

EKO 2020-50 Jubilea 50 AMO 68 3p 4p (1)