인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

새로 나온 ‘에스페란토 문법’ 책을 소개합니다.
PLENA MANLIBRO DE ESPERANTA GRAMATIKO 2020

새로 나온 ‘에스페란토 문법’ 도서 ‘Plena manlibro de Esperanta gramatiko 2020’을 소개합니다.

독일 에스페란티스토 Bertilo Wennergren님이 펴낸 이책은 에스페란토의 문법을 서양인의 시각을 벗어나 동서양 모든 에스페란티스토들이 쉽게 이해할수 있는 문법 용어를 사용하여 저술하였다는것이 특징중의 하나이다.

자세한 내용은 아래 안내를 참고하기 바란다.

  • 책 가격 : 38유로 + 해외 송료 : 25.5 유로  = 63.5 유로 (86,000원)

 

PLENA MANLIBRO DE ESPERANTA GRAMATIKO 2020

PMEG – la verko pri la Esperanto-gramatiko, kiu devas ne manki en via libroŝranko!

La Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG) estas verko por ordinaraj esperantistoj, kiuj volas detale studi la gramatikon, vortfaradon, skribon kaj elparolon de la Internacia Lingvo.

PMEG estas unuavice praktika lernilo, ne teoria verko por lingvistoj. Ĝi provas klarigi la lingvon en facila maniero – kaj la plej bazajn aferojn, kaj tre specialajn detalojn. Ĝi uzas por helpi al la klarigoj abundon da ekzemploj, inter kiuj estas multege da ekzemploj el la Fundamento kaj la verkaro de Zamenhof.

PMEG traktas kaj modernan kaj klasikan lingvouzon. Esence PMEG estas konservema verko, kiu multloke defendas la Fundamentan kaj Zamenhofan lingvaĵon kontraŭ diversaj reformemaj ideoj kaj uzoj, sed ĝi ankaŭ prezentas modernajn uzojn kaj evoluojn, eĉ tiajn, kiujn iuj eble opinias tro drastaj.

Kio estas nova en ĉi tiu eldono? Respondas la aŭtoro

La nova eldono de PMEG – sub la nomo PMEG 2020 – estas profunde tralaborita eldono. En preskaŭ ĉiu sekcio mi faris korektojn aŭ kompletigojn, aŭ prilaboris la prezenton por ke ĝi estu pli klara. Mi aldonis multegajn novajn ekzemplojn, kaj ankaŭ ialoke forigis iujn ekzemplojn superfluajn. Iuj gravaj sekcioj estas preskaŭ tute reverkitaj laŭ novaj eltrovoj kaj ideoj. Multfoje okazis, ke demandoj, kiuj estis senditaj al mi, igis min aldoni novajn klarigojn al PMEG. Kaj mi aldonis tute novan ĉapitron “Pri la gramatikaj terminoj en PMEG”.

La ŝanĝoj estas ege tro multaj por ke mi povu ilin komplete prezenti. En la TTT-ejo de PMEG ekzistas listo de multaj el la plej menciindaj eroj, sed eĉ tiu listo montras nur etan onon el la ŝanĝoj. Mi povas ĉi tie nur mencii kelketajn specimenojn:

  • En la klarigoj pri vortfarado per A-finaĵo mi tute ŝanĝis la gravan sekcion pri “Aga radiko sed eca signifo”. Antaŭe mi tie defendis la uzon de ekz. “korekta” kun la senco “senerara, ĝusta”. Nun mi anstataŭe aliĝis al la kritiko de tia uzo.
  • Mi prilaboris, kompletigis kaj vastigis la sekcion pri komparaj esprimoj kun “kiel” kaj “ol”.
  • Mi prilaboris la klarigojn pri “Si en kompleksaj frazoj” aldonante plurajn novajn subsekciojn kun gravaj kompletigoj.
  • Mi aldonis multe pli da Zamenhofaj ekzemploj. En multaj lokoj mi anstataŭigis elpensitajn ekzemplojn per aŭtentikaj Zamenhofaĵoj.
  • Mi kompletigis la klarigojn pri la GE interalie aldonante sekcion pri “Modernaj komprenoj pri seksa varieco”.
  • Mi sufiĉe profunde prilaboris kaj kompletigis la sekcion pri “Seksa signifo de O-vortoj”.
  • En la ĉapitro pri pronomoj mi aldonis klarigojn pri “ĝiismo” (uzado de ”ĝi” por homoj). Kaj mi tie kreis apartan sekcion pri la neoficialaj pronomoj “ri” kaj “ria”.
  • Mi tute refaris la alfabetan indekson. Ĝi estas nun pli kompleta kaj pli preciza.

Diris pri PMEG

Jen kion pri PMEG diras famaj esperantistoj:

Bertilo Wennergren naskiĝis en Svedujo en 1956. Li parolas Esperanton de 1980. De 2001 li estas membro de la Akademio de Esperanto.

Li ne nur estas la aŭtoro de PMEG, sed laboras ankaŭ pri la Tekstaro de Esperanto kaj pri la interreta versio de la Plena Ilustrita Vortaro, konsilas pri Esperanto en Duolingo, kaj faras multon alian por helpi lernantojn kaj uzantojn de la Internacia Lingvo.

Li estas konata ne nur kiel esperantologo, sed ankaŭ kiel pioniro de la Esperantlingva rokmuziko, precipe kiel kunfondinto de la bando Persone.