인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

폴란드 에스페란토 인터넷 방송 1000회 기록하다!
Pola Radio jam milfoje elsendis en la reto!

1959년 폴란드의 국영 ‘라디오 폴로니아’는 처음으로 에스페란토로 방송을 하기 시작했으나, 2011년부터는 자원 봉사자에 의한 인터넷 방송으로 변경되어 계속되고 있다.  최근 폴란드 인터넷 에스페란토 방송은 1000회를 기록하게되었다. 폴란드 인터넷 에스페란토 방송에 축하를 보내며,  자세한 내용은 아래 Libera Folio 기사를 참고하기 바란다.

En 1959 Radio Polonia unuafoje ekparolis en Esperanto. Dum jardekoj la elsendoj estis fundamenta ŝtono en Esperantujo, sed ekde 2011 ili okazas per volontulaj fortoj, en la reto. Okaze de la mila elsendo de la nova Pola Retradio ni petis Barbara Pietrzak rakonti pri la historio kaj nuntempo de la Esperanto-redakcio.

Dum diversaj periodoj elsendis en Esperanto radiostacioj dise en la mondo, sed la programoj el Varsovio dum jardekoj havis gravegan signifon por la Esperanto-movado.

La regulaj Esperanto-elsendoj de Radio Polonia, kiel tiam nomiĝis la eksterlanda servo de Pola Radio, post longa paŭzo rekomenciĝis en 1959, lige kun la jubilea, 44-a Universala Kongreso samjare en Varsovio.

Preskaŭ kvardek jarojn laboris tie ankaŭ Barbara Pietrzak, kiu nun gvidas la volontulan skipon de Pola Retradio. Okaze de la mila elsendo de Pola Retradio ni petis ŝin rakonti pri siaj spertoj.

En la studio, komence de la  1980-aj jaroj. Sidas Milada Szwedo, Andrzej Pettyn, Jerzy Grum. En la dua vico, Jan Klimek, Barbara Pietrzak, Anna Henn, Witold Młodziejewski kaj Gabriel Brzemiński. Super Barbara Pietrzak, Jerzy Uspieński. En la dua vico, Jan Klimek, Barbara Pietrzak, Anna Henn, teknikisto Witold Młodziejewski  kaj reĝisoro Gabriel Brzemiński. Malantaŭ Barbara Pietrzak: Jerzy Uspieński.

Libera Folio: Kiel okazis ke vi persone ekokupiĝis pri la elsendoj de Pola Radio en Esperanto?

Barbara Pietrzak: – En 1968, post la morto de mia edzo Marek Pietrzak, cetere Esperanto-aktivulo, mi ricevis inviton de la Esperanto-redakcio de Pola Radio komenci tie laboron kiel redaktoro. Tiam fakte la unuan fojon la Esperanto-redakcio povis dungi novan laboranton post 1959. Mi estis tiam esperantistino jam kun 10-jara staĝo kaj aktivis en la pola junulara movado. Aliflanke la propono estis por mi pli vasthorizonta perspektivo, por kiu mi volonte rezignis pri pedagogia laboro.

Kiuj estas viaj plej karaj memoroj de la jaroj, kiam la elsendoj okazis kadre de la pola publika radio?

– En la daŭro de pli ol 40 jaroj amasiĝis multegaj tiaj rememoroj. Ili koncernas ĉiujn facetojn de tiu ĉi laboro kaj malfacilus indiki unusolan. Apartenas al ili kontaktoj kaj renkontiĝoj kun aŭskultantoj, raportado pri Esperanto-eventoj, la unua raportado pri la Universala Kongreso, vastiĝado de la redakciaj taskoj. Resume, al tiu plej kara rememoro apartenas la daŭra vastiĝado kaj altiĝado de la profesiaj kompetentoj kaj en la fino laboro kun novaj kolegoj kaj kun la malnovaj en la redakcio, kiam mi jam fariĝis ĝia estro. Ĉion ĉi mi traktas kiel veran trezoron.

Barbara Pietrzak prelegas en 2018. Foto: EwkaC (CC BY-SA 4.0)

Barbara Pietrzak estis la lasta estro de la Esperanto-redakcio, ekde la jaro 2000 ĝis sia emeritiĝo en 2007. En la lasta jaro ŝi devis batali por defendi la pluan ekziston de la Esperanto-redakcio, kiu tamen iom post iom estis nuligita.

La lasta ordinara radia elsendo devis okazi en la Zamenhof-tago la 15-an de decembro 2006, sed la nuligo lastmomente estis iom ŝovita, eble pro skandalo ĉirkaŭ eldiraĵo de Jerzy Targalski, la tiama vicprezidanto de Pola Radio, kiu uzis la judan devenon de Zamenhof kiel argumenton kontraŭ la daŭrigo de la elsendoj.

Poste la prezidanto de Pola Radio, Krzysztof Czabański, bedaŭris la eldiraĵon kaj informis, ke la esperantlingvaj elsendoj en Pola Radio ne malaperos, sed plu ekzistos en interreto. Kiam la ordinaraj elsendoj per satelito kaj mallongaj ondoj estis ĉesigitaj la 8-an de januaro 2007, efektive tuj estis lanĉita novformata, podkasta elsendo.

Ankaŭ tiuj elsendoj tamen fine estis tute nuligitaj en majo 2010. En la sekva jaro la retaj elsendoj tamen renaskiĝis, jam kun volontula teamo, kaj de tiam ne ĉesas. Pola Retradio ĵus aktualigis la administran sistemon de sia retpaĝo, kie aŭdeblas ankaŭ la ĵusa mila elsendo.

Jen aliflanke mapli facile trovebla ekzemplo de la tradicia formato de Pola Radio: elsendo de la 25 a de oktobro 2003:

pr20031025.mp3         

(prenita de Libera Folio)