인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

박화종 한국 에스페란토협회 명예회장 서거하시다.
Forpasis D-ro PARK Wha-Chong, Honora prez. de Korea Esperanto-Asocio.

한국 에스페란토 협회 박화종 명예회장 (1951.11.20-2020.9.15) 께서 2020년 9월 15일 서거하셨습니다.

고인은 중앙대 의과대 재학중 에스페란토를 만나 꾸준히 활동하였으며, 한국 에스페란토 협회장을 역임하는등 많은 업적을 남기셨으며. 특히 남강 에스페란토 학교를 세워 매년 두차례 전국 에스페란토 학습의 기회를 마련해 주셨습니다. 자신의 병원 이름을 ‘에스페로 내과’로 지을정도를 매우 에스페란토 사랑하셨습니다.

한국 에스페란토 협회는 2020년 9월 17일 경북 청도에 있는 고인의 선산에서 ‘한국 에스페란토 협회장’으로 영결식을 갖었습니다. 유족으로는 미망인 Gloreta 김언정님과 따님 Julia 박자은님이 계십니다.

고인의 명복을 빕니다.

(Kliniko ‘Espero-Interna medicino’ de D-ro PARK.)

 

= 고 박화종 명예회장 영결식 식순 =

Funebra ceremonio de D-ro PARK Wha-Chong

                                                                              사회: 강헌구(KEA 사무국장)
                                                                                     Prezidas KANG Hongu

  1. La Espero 제창

Kanto de himno ‘La Espero’

  1. 고인에 대한 묵념

Silenta preĝo kun omaĝo por la forpasinto

  1. 고인의 약력 보고: 부회장 오순모

Kariero de la forpasinto, legata de OH Soonmo

  1. 장례위원장 조사: KEA 회장 서진수

Funebra parolo de prezidanto de KEA, SO Jinsu

  1. 추모사명예회장 이중기 (박수진 대독)

Kondolenca mesaĝo de Honora Prezidanto de KEA, LEE Jung-kee

  1. 고인의 자작산문 낭송: 부회장 이현숙

Deklamo de la eseo de forpasinto, de LI Hyonsuk

[ Mi semas kaj semas Esperanton: 씨앗을 뿌리고 또 뿌린다]

  1. Ĉiamverda arbo 제창 (상록수, 최대석 번역)

Kanto de membraro de KEA, ‘Ĉiamverda arbo’

  1. 유족 대표 인사: 부인 김언정

Saluto de la familiano de forpasinto

=================================

<한국 에스페란토 협회 서진수회장의 조사>

고 박화종 명예회장님 영결식에 부쳐

1976년 젊은 의학도 시절 에스페란토에 입문한 이후 2020년 9월 15일 작고하신 날까지 ‘에스페로 내과’ 작명, 한국 에스페란토 운동의 지도자, 협회의 발전, 남강학교를 통한 교육에의 기여 등 진정한 에스페란티스토로서의 삶을 사시다 홀연히 우리 곁을 떠나신 박화종 명예회장의 명복을 빕니다.

회장님의 동반자이시고 에스페란토 운동의 협력자이신 김언정 여사님과 자녀 박자은 님 등 유가족에게도 깊은 애도와 위로의 말씀을 드립니다. 명예회장님께서 떠나신 이후에도 저희 에스페란티스토들은 한결같이 유족을 우리 협회의 일원으로 생각하고 기억할 것입니다.

다음은 박화종 명예회장님께서 좋아하실 에스페란토로 몇 마디 드리며 조사(弔辭)에 대신할까 합니다.

Kara, kara, karega ‘Urso’ ! Vi pli ŝatus esti vokata kiel “Urso’, ol honora prezidanto de Korea Esperanto-Asocio, mi supozas. Vi estis, estas, kaj estos ĉiam, ĉie tiel intima amiko al ni ĉiuj koreaj esperantistoj kun ‘verda sango’ kaj ‘verda stelo’, kiujn vi tre ŝatis ripete uzi dum tuta esperanta vivo.

Dum via komencanto, vi estis ja freneze stranga kaj diligenta junulo, kiu rekomendis Esperanton al ajnaj studentoj de medicina fakultato en Universitato Chung-Ang, kaj vi eĉ gvidis la kurson. Tiama spuro de via allogo estis viaj posteuloj Song Jeonggil kaj Jang Eunha, nun famaj kuracistoj en la lando.

Vi senhalte verdigis ĉiujn najbarojn dum via servo de pluraj hospitaloj, kaj dum la administrado de propra hospitalo “Kliniko Espero”. Dum la prezidanteco de la Asocio inter 2007-2013, vi ankoraŭ estis tiel senavare sindonema por ĉio. Precipe, ni multe ŝuldas de vi pro la financaj kontribuoj por nia Asocio.

Forpaso je la aĝo de 69 aŭ 70 estas iomege bedaŭra afero. Vi tamen ne estu tro malĝoja pro tio ke vi daŭre aĝiĝos ĉiujare kun nia aĝiĝo en nia koro.

Kara, kara, karega Urso. Vi ne forpasis. Vi nur ekiris iom pli fure ol ni por renkonti estimatan D-ron Lazaro Ludoviko Zamenhof, kiu semas nun en alia mondo.

Ĝis rerenkontiĝo, via Piramido, SO Jinsu Prezidanto de KEA


<이중기 명예회장의 추모사>

Kondolenco-mesaĝo

Ho! Ve!

Karega samideano Urso Park,

Kial vi forlasis nin abrupte lasinte viajn karajn samideanojn?

Tiam, kiam nia movado endroniĝis en malfacilan situacion, vi senavare, senhezite savis nian movadon. Kiel sincera zamenhofido vi vere amis Esperanton.

Por nia estonta movado, por kreskigi kompetentajn esperantistojn, vi starigis Esperanto-lernejon Namkang. Jare dufoje, printempe kaj aŭtune vi varme bonvenigis samideanojn al la lernejo kaj oni kun ĝojo dividis puran kaj freŝan aeron de la urbeto Ĉongdo.

Kara Urso Park,

Kvankam vi nun ne estas inter ni, tamen viaj amataj samideanoj memoros vin longe kaj sopiros vin ĉiame.

Bonvole restu pace kaj trankvile en la ĉiela regno.

Samideane via, LEE Jungkee  (Honora prez. de Korea Esperanto-Asocio)

 

사랑하는 박화종 동지,

사랑하는 동지들을 두고 어찌 이렇게 황망하게 떠나셨나요?

우리 운동이 어려울 때 당신은 늘 큰 힘이 되어주셨습니다. 당신의 에스페란토 사랑은 지극하셨습니다.

한국 에스페란티스토들의 실력 배양을 위해 남강 에스페란토 학교를 창립하셔서 1년에 두 번 청도의 맑은 공기를 마실 기회를 주신 당신에게 늦게나마 깊은 감사의 인사를 올립니다.

비록 당신은 우리 곁을 떠나지만, 우리는 당신을 오랫동안 기억할것이고 그리워할 것입니다.

부디 하늘나라에서 편히 쉬시기 바랍니다.

당신의 동지, 이중기드림


<Kondolenco-mesagho de Esperanto-Populariga Asocio>

Nome de Esperanto-Populariga Asocio(EPA) mi esprimas nian sinceran kondolencon pro d-ro Park Wha-Chong, honora prezidanto de KEA, kiu forpasis en la 15-a de septembro.

Ni bone memoras lian chiaman amikecoplenan mienon kaj vortojn en Esperanto, ekde kiam EPA komencis organizi Esperantajn komunajn eventojn kune kun KEA kaj SEK (Seula Esperanto-Kulturcentro).

Fakte, li estis granda kaj grava esperantisto, kiu varmkore chirkauhvidis nian Esperantujon, en kiu niaj karaj samideanoj des pli pace kaj agrable povis pasigi komunan tempon.

Pro tio, ni nun sentas nin je abrupta perdigho de nia kara komuna antauhulo de Esperantujo, trans la lingvoj, naciecoj kaj religioj ktp.

Estimata kaj kara d-ro PARK Wha-Chong,
Bonvolu dauhre observi kaj gardi nian Esperantujon, de la flanko de Chiela Regno, al kiu vi nun flugus.

Elkore via,     AGOU Takashi (Chefdirektoro de EPA)

—————————————–

<2021년 5월 30일, 선구자의 날을 맞이하여 묘소 방문>