인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

‘자그레브 교육방법 (ZM)’ 제안자 Zlatko Tisljar 서거…
S-ro Zlatko Tisljar, kunordiganto de Zagreba Metodo forpasis…

‘자그레브 교육방법 (ZM)’ 을 기획하고 이끈 Zlatko Tisljar님 (크로아티아. 1945출생, 세계 에스페란토 협회 명예회원)이 2020년 9월 8일 서거하였다.

에스페란토 교육 방법의 새로운 대안을 제시한 ‘자그레바 교육방법 (Zagreba Metodo)’은 세계 에스페란토 교육에 크게 공헌하였다.  현재 이 교재는 33개 언어로 번역되어있으며, 서울 에스페란토 문화원 누리집에도 연결되어있으며, 문화원수업 과정중 하나로, 초급 강의가 끝난후 바로 이 과정을 공부하고있다.

 

고인의 업적을 높이 평가하고 삼가 고인의 명복을 빈다.

자세한 내용은 아래 La Ondo de Esperanto 기사를 참고하기 바란다.

Zlatko Tišljar forpasis

Zlatko Tišljar (1945-2020)

Zlatkojugoslavia, kroatia kaj slovenia instruisto, kulturgvidanto, socia aktivulo, verkisto kaj redaktoro, esperantisto ekde 1962, konata en Esperantujo kiel Pajo. Zlatko Tišljar estis prezidanto de Jugoslavia Esperantista Junulara Asocio (1969-78), komitatano de UEA (1978-97), membro de AIS (1992- ) kaj sekretario de Eŭropa Esperanto-Unio (EEU, 2004-20).

Zlatko Tišljar gvidis pli ol 150 bazajn Esperanto-kursojn por ĉirkaŭ du mil personoj en Kroatio, Slovenio, Aŭstrio, Francio, Germanio kaj Hispanio, kaj plurfoje gvidis progresigajn kaj literaturajn Esperanto-kursojn. Li kunordigis la laboron pri la Zagreb-metoda lernolibro (1978), kiu aperis en 33 lingvaj presitaj versioj kaj elektronike en sep pliaj lingvoj, verkis kelkajn lernilojn, vortarojn kaj frekvenc-morfemaron. Li realigis kelkajn Esperanto-rilatajn projektojn financitajn de Eŭropa Unio por sume ĉ. 400 mil eŭroj.

En 1972 Tišljar fondis Internacian Kulturan Servon (IKS) kaj direktis ĝin dum 20 jaroj. IKS evoluis al entrepreno kun dek dungitoj, kiuj sub lia gvido eldonis librojn en/pri Esperanto, instruis ĝin, prizorgis Pup­teatran Internacian Festivalon, organizis Esperanto-renkontiĝojn, kongresojn kaj sciencajn konferencojn. Pro la jugoslavia milito Tišljar en 1992 ekloĝis en Slovenio kaj fondis en Maribor la firmaon Inter-kulturo, kiu organizis plurajn kongresojn kaj eldonis pli ol dudek librojn.

Ekde 2009 Tišljar redaktas la organon de EEU Eŭropa Bulteno. Li verkis kelkajn politikajn kaj esperantologiajn monografiojn kaj esearojn, inter kiuj plej diskoniĝis Esperanto vivos malgraŭ la esperantistoj (1997) kaj Eŭropa ideologio (1998), kaj tradukis kelkajn literaturajn verkojn en Esperanton.

Ĉi-jare lia delonga malsano akriĝis, kaj en la junia numero de Eŭropa Bulteno (№206) li aperigis sian lastan artikolon Adiaŭo; sed li ankoraŭ eksciis, ke la Komitato de UEA ĉi-somere donis al li la honoran membrecon.

Ni funebras pro la morto de nia amiko Pajo, kiu multe helpis nin kiel membro de la redakta komitato de la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (2018), kaj kondolencas al lia edzino Ružica kaj al liaj filinoj (denaskaj esperantistinoj) Maja kaj Danka.

Halina Gorecka

Aleksander Korĵenkov

(Prenita el La Ondo de Esperanto)

Forpasis Zlatko Tišljar

by Redakcio

Forpasis Zlatko Tišljar, honora membro de UEA. Li esperantistiĝis en 1962 kaj en 1972 li iniciatis la entreprenon Internacia Kultura Servo en Zagrebo, kiun li direktoris ĝis 1991. Libera Folio petis lian lernanton Nikola Rašić rakonti pri li.

Zlatko Tišljar. Foto: Ziko van Dijk (CC BY-SA 3.0)

La 8-an de septembro je la 9-a horo mortis Zlatko Tišljar, Pajo, unu el la plej gravaj esperantistoj de lastaj 50 jaroj. Li naskiĝis en 1945 kaj Esperanton lernis en 1962 en la fama SEK, Studenta esperanto-klubo en Zagrebo. Lia graveco vaste transiris la limojn da la tri landoj en kiuj li vivis: Jugoslavio, Kroatio kaj Slovenio.

Al ĉiuj tri landaj movadoj li abunde kontribuis kaj stampis ilin per sia forta personeco, enorma diligenteco, entreprenemo kaj senelĉerpa ideozeco. Li grave kontribuis ankaŭ al la internacia movado aktivinte en TEJO, UEA kaj EEU (Europa Esperanto-Unio), kies sekretario li estis dum jaroj.

Li famiĝis krome kiel fondinto kaj 20-jara direktoro de IKS (Internacia kultura servo), unu el la plej sukcesaj profesiaj poresperantaj kaj peresperantaj entreprenoj. IKS funkciis en tiam socialisma lando; afero preskaŭ nepensebla eĉ tie, sed li trovis la manieron. Poste li ripetis la sukceson de IKS en sia ekzilo en Slovenio, per la entrepreno Inter-Kulturo.

IKS gvidis la kroatan Esperanto-movadon en sian oran epokon: ĉie tra la lando furoris Esperanto-kursoj kaj diversaj aranĝoj helpe de Esperanto. La respekto por Esperanto fariĝis ĝenerala nacia afero, same ĉe la aŭtoritatoj kie ĉe la popolo. Mi havis la impreson ke ĉiu tie sciis pri la lingvo kaj pozitive opiniis pri ĝi.

Estis vere ĝua afero esperantumi en Kroatio tiutempe. Tio kompreneble ne estis nur la merito de Pajo sed ankaŭ de la fama astronomia rondo ĉirkaŭ la revuo „Homo kaj kosmo“, kaj pluraj aliaj, sed Pajo kaj lia IKS donis al Esperanto freŝe modernan kaj utilecan aspekton.

Li estis sekvanto de alia granda jugoslava esperantisto Tibor Sekelj kaj lia IOE (Instituto por oficialigo de Esperanto), kies baza ideologio konsistis en unu vorto: apliko. Oni devis montri ke Esperanto estas utila, apliki ĝin ne por la internaj rondofamiliaj celoj sed por la beno de neesperantistoj, de la ĝenerala socio. Al tiu ideo Pajo restis fidela ĝis la fino, ankaŭ kiel sekretario de EEU. Per Esperanto li ebligis al la aliaj ĝui la mirindecon de la lingvo kaj la internaciaj idealoj.

En tio li kunlaboris facile kun ŝtatestroj, ministroj kaj kun simplaj laboristoj. Unu el liaj brilaj projektoj estis PIF – Pupteatra festivalo internacia en Zagrebo, eble la plej grava pupteatra festivalo en la mondo, kun Esperanto kiel oficiala lingvo.

Alia brila projekto estis la Zagreba metodo, kie kunlaboris pluraj (interalie Tibor Sekelj, Spomenka Štimec, Roger Imbert) sed la ĉefa iniciato kaj ideo venis de Pajo. Ĉe tio li inspiriĝis de lia pasio, tiam ĵus aperinta cibernetiko kaj informatiko.

Helpe de de tiam tre raraj komputiloj li produkits frekvencmorfemaron de parolata Esperanto kaj surbaze de tio evoluigis la lernometodon kiu furoregis: tradukita al ĉirkaŭ 30 lingvoj, de la eŭropaj ĝis la kirunda de Burundio. Poste sekvis la serio de tekstoj en facila Esperanto, bazitaj je morfemaro de Pajo, je kio kunlaboris ankaŭ Claŭde Piron, Roger Imbert kaj pluraj aliaj.

Mi havis feliĉon observi tion senpere, ĉar Pajo estis la unua persono kun kiu mi iam parolis en Esperanto kaj poste mia mentoro kaj nestoro, tre proksima kunlaboranto kaj plurflanka samideano. Ĉion kion mi scias mi lernis de li. Ni ankaŭ kune studis ĝeneralan lingvistikon, kaj li paralele studis informadikon (dum mi sociologiumis alifake). Antaŭ tio li studis la germanan kaj la jugoslavajn lingvojn.

Sed li ankaŭ forte interesiĝis pri sociologio kaj la rilataj fakoj. Mi memoras kiom li entuziasmiĝis pri la teksto de la kosova sociologo Rexhep Qosja, kiun mi tradukis el al albana al la kroata en 1978. Ĝi titolis La psikologio de medikroj. Tute brila teksto. Pajo tuj kreis la movadan varianton de la ideoj de Qosja verkinte sian faman artikolon La rolo de mezkapabluloj en la Esperanto-movado, nuntempe pli aktuala ol iam.

En la teksto de Pajo temis pri tio, ke la movado ne temas pri mediokraj minuskompleksuloj kiu ludas grandajn gvidantojn en la movada mikromondo, sed ke necesas altiri altvalitajn talentajn personoj kiuj apliku Esperanton en siaj respektivaj fakoj kaj influsferoj. El tiu idea fono venis ankaŭ lia libro „Esperanto vivos malgraŭ la esperantistoj“ (ni esperu tiel!). Tio estis Pajo: li kredis ke Esperanto entute ne temas pri la esperantistoj sed ke esperantistoj devus okupiĝi pri la vera mondo, ne pri sia ĝenerale neinteresa mondeto.

Por Pajo Esperanto temis pri io ekster la Movado, io grava kaj granda, ne malpli grava ol mondoplibonigo. Nu li certe sukcesis en tio, la mondo ĉirkaŭ li ĉiam riĉiĝis per io nova kaj kvalita dank’ al Pajo kaj dank al Esperanto. Li mankos al ni ĉiuj.

Nikola Rašić

La rolo de mezkapabluloj en Esperanto-movado

by Redakcio

La 8-an de septembro 2020 forpasis Zlatko Tišljar, honora membro de UEA. Memore al li Libera Folio republikigas unu el liaj plej konataj tekstoj, ”La rolo de mezkapabluloj en Esperanto-movado”, aperintan en la revuo ”Tempo” en 1982.

Zlatko Tišljar. Foto: Ziko van Dijk (CC BY-SA 3.0)

En malgrandaj sociaj grupoj kiel interalie ankaŭ en la Esperanto-movado estas ankaŭ malmultaj supertalentitaj, geniaj personoj. Treege talentitaj homoj ne estas fenomeno, kiu regule aperas en baza organiza unuo de nia Esperanto-komunumo – en Esperanta societo.

Tial en ili la gvidan pozicion transprenas mezkapablaj homoj. Talentuloj aperas de tempo al tempo sur landa nivelo. Ĉar la esperantistoj samtempe vivas en pli vasta socia grupo – ilia nacio – kaj en tiu pli vasta socio la mezkapabluloj havas sian mezan pozicion – sekve, ne la gvidan – ili restas tie grizaj ĉiutaguloj sen apartaj sukcesoj kaj aŭtoritato.

Sed en Esperanto-societo pro relativa bagateleco kaj ĉefe pro eventuale pli bona lingva kapablo ol aliaj, ili fariĝas pli aŭ malpli grandaj aŭtoritatuloj. Se foje homo, kiu en la kutima nacia medio signifas nenion, eksentas la dolĉon de aŭtoritata povo, de eventuala admirado flanke de la subuloj, estas normale, ke ties ambicioj subite kreskas.

Tiaj homoj fariĝas senskrupulaj ekstermantoj de ĉio, kio povus endanĝerigi tian ilian pozicion. Se hazarde en iu societo aperas pli kapabla homo, ekstreme talentita, ili entreprenas ĉion por amarigi ties vivon kaj forpeli lin/ŝin el la Movado.

Kaj plej ofte ili sukcesas en tio, ĉar tiuj talentitaj baldaŭ komprenas, ke iliaj valoroj havas multe pli da ŝanco esprimiĝi en la pli vasta nacia skalo ol en tiu sekte enfermita areo, kiun diktatoras unuopaj mezkapabluloj. Nu, tia “reganta klaso” en la Esperanto-movado organiziĝas ankaŭ sur landa kaj eĉ internacia niveloj kaj la organizaj strukturoj sekve plene rigidiĝas praktike malebligante al alte kvalitaj personoj ie ajn esprimiĝi.

Tia strukturo ebligas eĉ al unuopaj personoj iom escepte talentaj sed pro ia kaŭzo ekskomunikitaj el la nacia socio ruze ŝajnigante mezkapablulon, atingi la pinton de la hierarkia piramido kaj tiam plene ekdiktatori. Per siaj pli altaj kapabloj inter la mezkapabluloj ili havas senduban aŭtoritaton kaj komprenante la strukturon ili porbatalas ĝin, fariĝas eksponantoj de tia “reganta mezkapablula klaso” kaj ne timas konkurencon.

Por iom mildigi la situacion almenaŭ sur la internacia nivelo, kie troviĝas la ununura punkto, en kiu la E-komunumo permesas tuŝi la eksteran mondon (ĉar ja ankaŭ ni bezonas akceptojn ĉe la urbestroj kaj tie nin devas reprezenti iom pli inteligentaj gvidantoj), en la strukturo oni elpensis C-komitatanojn, kiuj estas elektataj rekte en la superan pozicion kaj tiel eblas, ke en la plej superaj institucioj de la Movado (komitatoj kaj estraroj) ni povas havi vere talentajn homojn – sed nur, se ili defendas la interesojn de nia “reganta klaso”. En la momento, kiam ili ne plu volas tion, la Movado trovas manieron anstataŭigi ilin.

Kaj tiel harmonie ni vivas nian vivon en nia propra kaĝo jam cent jarojn. Ni produktas mezkapablajn gvidantojn, kiuj zorgas, ke la Movado ne pliampleksiĝu (ĉar tiam ne plu estus kontrolebla la eniro de talentuloj), ni produktas mezkapablan tavolon de literaturistoj (duono de nia “popolo” konsideras sin verkistoj, recenzistoj, lingvistoj).

Kaj jen la kaŭzo, pro kiu Esperanto havas malgrandan ŝancon fariĝi internacia monda lingvo. La Movado efektive kontraŭbatalas la antaŭenmarŝon de Esperanto, kontraŭbatalas tion en la epoko, kiam efektive prezentiĝas tre bona ŝanco por ĝi – kiam oni ĉiam pli konsciiĝas pri la lingva problemo kaj serĉas solvojn.

Tamen ekzistas truo en tiu sektomuro. Ĝi estas la junularo. Tie, kie la gejunuloj hazarde havis la ŝancon memstare organiziĝi (ĉu en iu plene junulara aŭ studenta klubo, ĉu en landa junulara aŭ eĉ internacia organizo). En junularaj rondoj ankoraŭ oni ne konscias pri la “neceso” flati siajn mezkapablulojn kaj eblas, ke ili elstarigu vere talentajn homojn, kiuj ekribelos kontraŭ tiel establita ordo. Ĉiuj ribeloj, kiuj en la ĝisnuna Esperanto-historio skuis ties mondeton, estis kaŭzitaj de gejunuloj.

Sed, feliĉe por la “sankta ordo”, ĝis nun la institucioj ĉiam sukcesis venki tiujn ribelojn kaj forigi el nia “komunumo” la ribelantojn aŭ aliigi ilin je defendantoj de la sistemo. Kelkloke la breĉoj tamen ne estis ŝtopitaj kaj certe la plej danĝeran aspekton, kiu serioze endanĝerigas la strukturojn, prezentas la profesia poresperanta agado. Ĉar en la profesia agado nepre devas partopreni kapablaj homoj, kiuj povos rilati kun la ekstero kaj en la normala ekonomia konkurenco elbatali por si ekzistorajton.

Tiuj nestoj de iom pli kapablaj nepre signifas mortodanĝeron por la trankvila ĉasareo de la mezkapabluloj. Homoj el profesiaj organizaĵoj kaj entreprenoj komprenos la problemon kaj kontraŭbatalos ĝin, batalos por la malfermo de la Movado, por amasa alfluo de novuloj, por eniro en la naciajn publikajn vivojn, por normala pozicio en tiuj naciaj vivoj, ĉar nur tio povas certigi la pluekziston kaj evoluon de la profesia agado kaj kapitalakumulado.

Sed tio ekstermos la nunan Movadon, ekstermos la privilegiojn kaj la regpotencojn de la mezkapabluloj – ne tuj, ne per unu bato, sed iom post iom – kaj certe!

Zlatko Tišljar

(Prenita el Libera Folio)