인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

세계 에스페란토 협회, 14명의 ‘2020년도 우수 활동가’ 선정!
14 ELSTARAJ AGANTOJ DIPLOMITAJ DUM LA VIRTUALA KONGRESO DE ESPERANTO!

세계 에스페란토 협회는 2020년 우수 활동가 14명을 선정하여 발표하였다.

이들중 서울 에스페란토 문화원 이중기원장은 337차례의 꾸준한 에스페란토 강습 개최가 평가되어 선정되었다.

 

                                            (사진은 2019년 핀란드에서 열린 세계 에스페란토 대회 개막식)

            (2019년 수상자인 대만거주 이란인 Reza Kheirkhah)

 

14 ELSTARAJ AGANTOJ DIPLOMITAJ DUM LA VIRTUALA KONGRESO DE ESPERANTO

En la Solena Fermo de la Virtuala Kongreso de Esperanto estis anoncitaj la nomoj de la 14 ricevantoj de la Diplomoj 2020 pri Elstara Agado aŭ pri Elstara Arta Agado. Tiuj diplomoj estas aljuĝataj de la Estraro de UEA ekde la jaro 2007.

Elstara Agado:

Aleksandr Korĵenkov kaj Halina Gorecka (Rusio) pro elstara agado kiel redaktoroj de la Ondo de Esperanto kaj kiel eldonistoj ĉe Eldonejo Sezonoj, kiu ekde 1983 jam publikigis vere eminentajn verkojn por Esperantujo;

Lee Jungkee (Koreio) pro longtempa elstara agado kiel motoro de la Seula Esperanto-Centro, julie kun 337-a kurso el 2-monataj lernadoj, ekde 1991;

Rakoen Maertens (Belgio) pro elstara agado kiel reprezentanto de TEJO kaj UEA ĉe UN kaj Unesko; inter alie dum la Ĝenerala Konferenco de UNESKO en Parizo kaj en la Junulara Forumo de UN-Ekosok;

John Magessa (Tanzanio) pro elstara agado pri restarigo de la movado en Tanzanio;

Jean-Pierre Marcq kaj Evelyne Rotellini (Francio) pro elstara agado per la asocio Esperanto plus, kiu finance subtenas afrikajn aktivulojn kaj pro kreo de la NOMAD-kurso;

Yves Nevelsteen (Belgio) pro elstara kunlaborado en pluraj retaj agadoj (Eventa Servo, Vikipedo, Komputeko), starigo de la fonduso Instigo-Liberapay, Esperanto-traduko de retejoj kaj programoj kaj aliaj projektoj, kiel Eksterrete kaj kolekto de markoj en Esperanto;

Fernando Ŝajani (Brazilo) pro elstara agado kiel fondinto de la retejo Eventa Servo;

Bert Schuman (Francio) pro longtempa elstara agado kiel organizanto de la Internacia Infana Kongreso kaj motoro de la Esperanto-Kulturdomo en Greziljono.

 

Elstara Arta Agado:

Pascal Dubourg Glatigny (Germanio) pro la elstara kontribuo al la literatura Esperanto-kulturo inter alie per la projekto Militrakontoj;

Kjara (Chiara Raggi) (Italio) kantverkisto, aŭtoro, gitaristo kaj komponisto, pro la elstara kontribuo al la muzika Esperanto-kulturo, inter alie per sia koncerto, kiu fermis la virtualan 52-an Malferman Tagon, kaj pro sia regula reta prezentado dum la socia izoliĝo;

Ale Kosabela (Argentino/Brazilo) pro la elstara kontribuo al la muzika Esperanto-kulturo per sia vasta Esperanto-muzika produktado, pro la talenta kunlaboro kun pluraj esperantistaj artistoj, kaj pro la lanĉo de La Pordo;

Istvan Nemere (Hungario) pro la elstara kontribuo al la Esperanto-literaturo, kiel unu el plej produktemaj verkistoj.