인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

2021, 국제 에스페란토 청년대회, 우크라이나로 확정!
IJK en 2021 okazos en Ukrainio!

세계 에스페란토 청년회 (Tutmonda Esperanto-Junulara Organizo) 는 2021년 국제 에스페란토 청년대회를 우크라이나 수도 키에브에서 개최한다고 발표했다.

한국에스페란토 청년회가 2021년 제주에 청년대회를 유치하였지만 코로나사태로 개최를 포기함에따라 우크라이나 청년회 (Ukrainia Ligo de Esperantista Junularo /ULEJ)가 최종 확정되었다.  자세한 내용은 아래 Libera Folio 기사를 참고하기 바란다.

La sekva IJK okazos en Ukrainio

de Redakcio

La Internacia Junulara Kongreso en 2021 okazos en la ĉefurbo de Ukrainio. Tio estis anoncita dum la fermo de la ĉi-jara reta IJK en vendredo.

Lokaj esperantistoj ĉe panoramo de la ĉefurbo de Ukrainio. Meze Jana Janoviĉ, la ĉeforganizanto de IJK 2021.

TEJO longe havis problemon trovi gastiganton por la venontjara IJK, sed nun ŝajne la afero solviĝis. Dum la fermo de la ĉi-jara reta IJK oni anoncis, ke la venontjara kongreso okazos en la ĉefurbo de Ukrainio, Kievo (Kijivo). Tie jam unufoje okazis IJK, en 2011.

Pli frue ŝajnis, ke la IJK en 2021 okazos en Belfasto en Norda Irlando, samurbe kun la Univerala Kongreso. Tamen la brita teamo, kiu tiam estis la sola kandidato, jarŝanĝe retiris sian kandidatiĝon.

Post nova alvoko sin anoncis kvar novaj kandidatoj: Kultura Centro Esperantista (Svislando), Junulara Organizo de Tanzanio Esperantista (Tanzanio), Ukrainia Ligo de Esperantista Junularo (Ukrainio) kaj Korea Esperanto-Junularo (Koreio). El tiuj estis elektita Koreio. Poste tamen ankaŭ la korea teamo retiris sian kandidatiĝon.

Sekve de tio, la estraro de TEJO elektis la teamon de Ukrainia Ligo de Esperantista Junularo (ULEJ), kiu estas ne tre aktiva landa sekcio de TEJO. Parte la samaj aktivuloj organizis la IJK-n en 2011.

”TEJO decidas elekti Ukrainion por tradicia IJK, samtempe ni elektas Brition por eta IJK (enkaze la situacio de Covid19 ne pliboniĝus post unu jaro kaj tradicia IJK ne povus okazi, ni povus havi etajn IJK en Ukrainio kaj Britio)”, skribis Mung Bui (Feliĉa), la kasisto de TEJO en la komitata diskutejo jam la 8-an de julio.

Laŭ Mung Bui, la plano kiun prezentis la ukrainiaj aktivuloj estas konvinka:

”Kongresejo kaj loĝejo estas en la sama loko kun taŭga kosto kaj ni ne havas riskon perdi la antaŭpagon (se IJK ne povus okazi pri Covid19). Krome ili havas sufiĉan homforton por organizi IJK kun pli ol 20 aktivuloj.”

La kongresejo kiun elektis la ukrainia teamo estas hotelo en la okcidenta rando de la urbo. Male ol la kongresejo de 2011, la ejo estas bone atingebla per publikaj veturiloj kaj la loĝkondiĉoj estas pli bonaj.

En 2011 multaj kongresanoj plendis pri malbonaj kondiĉoj kaj malbona organizado. Laŭ la teamo de ULEJ, la problemoj grandparte estis kaŭzitaj de mankoj en la kunlaboro kun la landa asocio de UEA, kiu devus helpi pri la organizado. Ĉi-foje ULEJ intencas aranĝi ĉion per propraj fortoj.

En la ekskursa programo de la kongreso laŭ la plano de ULEJ estos interalie vizito al la forlasita urbo Pripjat, kie en 1986 okazis la granda katastrofo en la Ĉernobila nuklea elektrejo, kaj al la muzeo de Bulgakov.

Laŭ Jana Janoviĉ, prezidanto de ULEJ kaj gvidanto de la organiza teamo, estas jam planataj ankaŭ diversaj koncertoj kaj aliaj programeroj.

– Estos en programo koncertoj de Slava Bodnarkov, Oksana, JoMo kaj tiel plu, ekskursoj tra la urbo, interkona vespero, internacia vespero, diversaj prelegoj.

Precizaj datoj por la IJK en 2021 laŭ ŝi ankoraŭ ne estas deciditaj,

Noto de la redakcio: La nomo de la ĉefurbo de Ukrainio laŭ PIV estas Kievo. La lokaj esperantistoj tamen preferas la formon Kijivo, kiu pli similas al la ukraina (kaj ne rusa) nomo de la urbo.