호주 에스페란토 대회 인터넷으로 열려!(2020.6.7)
AEA organizas virtualan vintran kongreson!
| 호주 에스페란토 협회는 코로나 사태로 인하여, 금년 호주 에스페란토 대회를 줌을 통한 인터넷 대회를 개최합니다. 자세한 안내는 아래 누리집 주소에서 얻을수 있습니다.
http://aea.esperanto.org.au/eo/virtuala-1-taga-kongreso-2020
AEA organizas virtualan vintran kongreson dum la tuta tago.
Kelkaj de ni prezentos, gvidos aǔ distros vin. Bonvolu konsideri partopreni aǔ eĉ prezenti ion.
Ĝis nun ni havas la jenajn eksterlandajn prezentontojn:
- Duncan Charters, Usono
- Katalin Kováts, Nederlando
- jOmO, Francio
- Renato Corsetti, Britio
- Keyhan Sayadpour, Irano
Ni ankaǔ oraganizos kelkajn lingvo-klasojn por komencantoj.
Partoprenado estas SENKOSTA. Oni povas partopreni la tutan tagon aǔ elekti nur kelkajn sesiojn.
PROVIZORA PROGRAMO
[Tempoj laŭ orienta Aŭstralio (UTC+9:00). Por Sud-Aŭstralio kaj Norda Teritorio, subtrahu 30 minutojn. Por Okcidenta Aŭstralio, subtrahu 2 horojn.]
[Kalkulilo por mondaj tempoj (World time calculator) – en la angla]
08:30 Malferma “ceremonio”: Bonveno, klarigoj pri la programo
09:00 Esperanto dum KOVIM-19 – Duncan Charters, Usono (prezidanto de UEA)
10:00 La Enciklopedio de Adam Lindsay Gordon – John Adams kaj la Esperanto-Kafoklubo de Torquay
10:30 Fama-nekonata virino el Adelajdo – Katja Steele, Aŭstralio
10:45 Kvizo: Lingvoj kaj geografio – Benno Lang, Aŭstralio
11:00 Kafopaŭzo
11:30 La pandemio KOVIM-19 kaj la sansistemo en Irano – Keyhan Sayadpour, Irano (prezidanto de la Irana Esperanto Asocio)
12:30 Tagmanĝo
13:30 Taglibroj el la Infero: kronikoj de Viktor Klemperer – Trevor Steele, Aŭstralio
Viktor Klemperer estis judo, kiu mirakle travivis la 12 jarojn de Hitler.
14:30 Montessori edukado – Penny Vos, Aŭstralio
Kio ĝi estas, kaj kiel ĝi prezentas eblecojn kaj por kaj per Esperanto
15:30 Kafopaŭzo
16:00 Gravaj eroj pri la instruado de Esperanto – Katalin Kováts, Nederlando
17:00 Kiel mi verkas kantojn – jOmO, Francio (mond-fama kantisto)
18:00 Vespermanĝo
19:00 La angla kaj Esperanto – Renato Corsetti, Britio
20:00 → Neformala babilado