인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

22권의 ‘율리안 모데스트’ 에스페란토 원작 작품을 소개합니다!
22 verkaĵoj de Julian Modest!

22권의 율리안 모데스트 문학작품을 소개합니다!

한국 에스페란티스토들에게 널리 알려진 불가리아 원작 에스페란토 작가 Julian Modest의 최근까지 나온 22권의 문학작품을 소개합니다.

각자 좋아하는 에스페란토 원작 작가를 선택하여 그 작가의 작품을 모아 읽어보는 것도 에스페란토를 즐기는 방법중의 하나라 생각됩니다.

추천하는 작가는 Tibor Sekelj, Julio Baghy, Johan Valano (Claude Piron의 가명), Istvan Nemere, Anna Lowenstein, Trevor Steele 등입니다.

아래 누리집에서 에스페란토 작가들의 이름을 만날수 있다.

https://eo.wikipedia.org/wiki/A%C5%ADtoroj_de_originala_esperantlingva_literaturo

== 22권의 Julian Modest 작품 목록 ==

Julian Modest estas aŭtoro de jenaj 22 Esperantaj verkaĵoj:

”Ni vivos!” – dokumenta dramo pri Lidia Zamenhof. Eld.: Hungara Esperanto-Asocio, Budapeŝto,1983.

”La Ora Pozidono” – romano. Eld.: Hungara Esperanto-Asocio, Budapeŝto, 1984.

”Maja pluvo” – romano. Eld.: “Fonto”, Chapeco, Brazilo, 1984.

”D-ro Braun vivas en ni”. Enhavas la dramon “D-ro Braun vivas en ni” kaj la komedion “La kripto”. Eld.: Hungara Esperanto-Asocio, Budapeŝto, 1987.

”Mistera lumo” – novelaro. Eld.: Hungara Esperanto-Asocio, Budapeŝto, 1987.

”Beletraj eseoj” – esearo. Eld.: Bulgara Esperantista Asocio, Sofio, l987.

”Ni vivos! – dokumenta dramo pri Lidia Zamenhof – grandformata gramofondisko. Eld.: “Balkanton”, Sofio, 1987

”Sonĝe vagi” – novelaro. Eld.: Bulgara Esperanto- Asocio, Sofio, 1992.

”Invento de l’ jarcento” – enhavas la komediojn “Invento de l’ jarecnto” kaj “Eŭropa firmao” kaj la dramojn “Pluvvespero”, “Enŝteliĝi en la koron” kaj “Stela melodio”. Eld.: Bulgara Esperanto-Asocio, Sofio, 1993.

”Literaturaj konfesoj” – esearo pri originala kaj tradukita Esperanto-literaturo. Eld.: Esperanto-societo “Radio”, Pazarĝik, 2000.

”La fermata konko” – novelaro. Eld.: Al-fab-et-o, Skovde, Svedio, 2001.

”Bela sonĝo” – novelaro, dulingva Esperanta kaj korea. Eld.: “Deoksu” Seulo, Suda Koreujo, 2007.

“Mara Stelo” – novelaro. Eld.: Impeto – Moskvo, 2013

“La viro el la pasinteco” – novelaro, esperantlingva. Eldonejo DEC, Kroatio, 2016, dua eldono 2018.

“Dancanta kun ŝarkoj” – originala novelaro, eld.: Dokumenta Esperanto-Centro, Kroatio, redaktoro: Josip Pleadin, 2018

“La Enigma trezoro” – originala romano por adoleskuloj, eld.: Dokumenta Esperanto-Centro, Kroatio, redaktoro: Josip Pleadin, 2018

“Averto pri murdo” – originala krimromano, eld.: Eldonejo Espero, Peter Balaz, Slovakio, 2018

“Murdo en la parko” – originala krimromano, eld.: Eldonejo Libera, Lode van de Velde, Belgio, 2018

“Serenaj matenoj” – originala krimromano, eld.: Eldonejo Libera, Lode van de Velde, Belgio, 2018

“Amo kaj malamo” – originala krimromano, eld.: Eldonejo Libera, Lode van de Velde, Belgio, 2019

“Ĉasisto de sonĝoj” – originala novelaro, eld.: Eldonejo Libera, Lode van de Velde, Belgio, 2019

“Ne serĉu murdiston” – originala novelaro, eld.: Eldonejo Libera, Lode van de Velde, Belgio, 2019

“Ne forgesu mian voĉon” – originala novelaro, eld.: Eldonejo Libera, Lode van de Velde, Belgio, 2020

==================================

 Julian Modest 의  최근 작품 3권!

(3권 X 12000원 =36000+ 송료4000원. 국민 068-21-0187-603 이중기)

Ĉasisto de sonĝoj (25편의 이야기와 1편의 에세이)

Ne serĉu murdiston. (살인 사건을 추적하는 수사 경찰 이야기)

Ne forgesu mian voĉon (사랑의 이야기를 다룬 두편의 소설)

== 이중기 원장이 쓴 Julian Modest의 작품 ‘Amo kaj Malamo’에 대한 서평이 에스페란토 잡지 MONATO (2019.12) 에 실렸습니다.

Ne nur detektiva novelo sed ankaŭ … (El MONATO)

Julian Modest. Amo kaj malamo.

La ĉefrolulo de la novelo ‘Amo kaj malamo’ s-ro Plamen Folov estas riĉulo kun du grandaj vendejoj, vinfabriko kaj hoteloj, sed lia riĉaĵo ne estis gajnita laŭ normal vojo sed fare de politika intrigo.

Li havis feston memore al sia kvardekjariĝo, post la festo ĉe la pordo troviĝas papereto sur kiu estas notita jene: Redonu tion, kion vi akaparis aŭ donu al ni 100,000eŭrojn. Ni telefonos al vi kie kaj kiel vi donos al ni la monon. Ne informu la policon! Ne forgesu-vi havas infanojn! De tiam lia vivo fariĝas maltrakvila kaj finfine li estas mortpafita de iu… Kiu pafis lin? Pro kio li estis pafita?

Kia estas stilo de Julian Modest? Lia novelo estas facile legebla eĉ por azianoj. Honeste dirite ĝenerale literaturaĵoj el Eŭropo estas malfacile komprenebla por aziaj komencantoj ĉu pro la diferenco de kultura fono aŭ ĉu pro komplika esprimmaniero de eŭropanoj. Sed la stilo de Julian estas facile akceptebla sen ia malfacilo eĉ por tiuj, kiuj finis bazan kurson de Esperanto laŭ mia sperto. Mi ne diras ke liaj noveloj estas simplaj kaj monotonaj sed male la liaj igas legantojn pensi profunde kaj ĝiaj aromo kaj sento restas longe ĉe la koro de legantoj. Iam Julian diris, ke ‘La verkistoj rakontas okazintaĵojn, kiuj emociis lin kaj igi lin mediti pri la plej gravaj problemoj de la homa vivo: la amo, la amikeco, la strebo al la bono kaj justo, la deziro vivi kaj venki la malfacilaĵojn en la ĉiutaga vivo’. Kiel lia mencio, la temoj de liaj noveloj ne estas fore de ĝenerala vivo sed troviĝas ĉirkaŭ nia ordinara vivo.

Mi rekomendas tiun ĉi novelon al jenaj esperantistoj;

Unue, tiuj, kiuj ŝatas legi originalan novelon en Esperanto, aparte al la esperantistoj, kiuj sufice bone komprenas bazan gramatikon de Esperanto, povos legi tiun ĉi novelon konsultante vortaron. Ankaŭ por tiuj, kiuj serĉas detektivan novelon, mi rekomendas tiun ĉi novelon.

Due, mi konsilas al Esperanto-instruisto tiel, ke vi rekomendu tiun ĉi novelon al viaj kursanoj por tiri atenton de ili al Esperanto-literaturaĵo kiom Esperanto estas esprimriĉa kaj entenas vortjuvelojn en ĝia vortprovizo.

Oni diras, ke literaturo estas floro de la lingvo. Kiel maniulo de la novelo de Julian mi sendas aplaŭdon je lia senpaŭza verkado por riĉigi Esperanto-kulturon. Mi atendadas lian novan novelon. (LEE Jungkee el Koreio)