‘에스페란토 우표-에스페란토 기념물 수집가’ 협회 새 누리집 소개!
Nova retpaĝo de ELF-AREK!
| 에스페란토의 세계에는 50여개의 전문 단체가 활동하고 있다. 그중의 하나인 ‘우취 애호가와 에스페란토 수집가’ 의 모임인 ELF-AREK 가 새로운 누리집을 소개하니 많은 방문을 바란다.
Komuniko de Esperanto-Ligo Filatelista/Amika Rondo de Esperantaĵ-Kolektantoj (ELF-AREK) – la 23-an de februaro 2020
*** Nova retejo por ELF-AREK ***
La kutimo krei kolektojn estiĝis en Esperantujo praktike ekde la Dua
Libro de Zamenhof. Sed baldaŭ oni ne plu limigis sin al la libroj. Je
la iniciato de individuoj, E-grupoj kaj asocioj, ekaperis esperantaj
glumarkoj, bildkartoj, vizitkartoj, kalendaroj k.m.a. Esperantistoj
komencis arigi ilin kaj, ekde 1912, ankaŭ poŝtajn stampojn,
poŝtmarkojn kaj ĉiajn oficialajn filatelaĵojn, kiuj kunportas ion pri
Esperanto. Tiuj specialaj esperantaĵoj, kun ŝtata agnosko, aparte
atingas multajn neesperantistojn: la filatelistojn.
Esperantaĵoj tra pli ol cent jaroj registris iniciatojn, helpis
diskonigi la lingvon kaj pluvivigis la nomojn de aktivuloj, kiuj
dediĉis sin al “la afero”. Tial la esploroj, kiujn faras kolektantoj,
povas utili al Histori-amantoj.
Esperanto-Ligo Filatelista/Amika Rondo de Esperantaĵ-kolektantoj, faka
organizo kunlaboranta kun UEA, de pli ol 50 jaroj kunigas interesatojn
pri la plej diversaj kolektofakoj per sia regula informilo “La Verda
Lupeo”.
La nova, refasonita retejo de ELF-AREK estas plena je bele ilustritaj
artikoloj kaj estas alirebla al ĉiuj esperantistoj, kiuj ŝatas esperantaĵojn.
Ĝi troviĝas ĉe la adreso http://kolektado.esperanto.cc
En ĝi oni trovas ankaŭ formularon por sendi komentojn kaj demandojn,
kiujn bonvenigas aktivuloj de la organizo.
— Elda Doerfler (Italio), prezidantino
James Rezende Piton (Brazilo), retejestro