인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

국제 에스페란토 노래, 칸초네 경연 대회 안내! (2020. 6. 9)
“INTERNACIA KONKURSO DE KANTO KAJ KANZONO EN LA LINGVO ESPERANTO”

에스페란토계의 노래 경연 대회중 가장 오랜 역사를 가진 ‘국제 노래와 칸초네 경연 대회’ 가 2020년 6월 9일 폴란드 DUSZNIKI-ZDRÓJ 시에서 열리며, 참가 신청 기한은 3월 15일까지이다. 관심있는 분은 아래 안내를 참고하기 바란다.

“INTERNACIA KONKURSO DE KANTO KAJ KANZONO EN LA LINGVO ESPERANTO”

  La konkurso. Laŭ la ideo de la festivalo, gejunuloj-neesperantistoj ekkonas Esperanton per kantoj. Estas konata la ideo „Per kanto al Esperanto”. Partoprenas lernejoj, muziklernejoj ĉiugradaj, unuopuloj. Tio estas agado por Esperanto en la lerneja medio, ekde 1993. Krome, okazas popularigado de Esperanto ĉe estontaj artistoj!

La gejunuloj kantas bonnivele en Esperanto. Laŭreatoj iras al Vilno, Litovio, por partopreni kanto-festivalon. En tiu festivalo ili estas solaj kantantoj en E-o. Pluraj gajnis la festivalon.

Tio estas la plej malnova okazanta festivalo de E-kantoj en Pollando. Alia konkurso prenis de ĝi inspiron, pri kio eblis legi en Esperantujo.

La organizanto.. La kanto-konkurson organizas ĉiujare la Klubo de Junularaj Iniciatoj (laŭvorte, nun: Fondaĵo de Junularaj Iniciatoj) en Kłodzko. Fondis ĝin en 1992 kaj gvidas esperantisto, Wiesław Mietliński.

La konkurso antaŭe okazadis en Vroclavo, sed de kelkaj jaroj ĝi estas organizata en la urbo DUSZNIKI-ZDRÓJ, kuracloko, en kiu, en 1909, loĝis pro sanzorgoj L. Zamenhof.

Fragmentoj de kantoj en E-o, prezentataj de laŭreatoj:

https://www.youtube.com/watch?v=Y3UPNiSIyNo,

https://www.youtube.com/watch?v=JjujJ87nCE8 ..

En 2020, la konkurso okazos la 9-an de junio, en Duszniki-Zdrój.

Aliĝoj estas akceptataj ĝis la 15-a de marto. Jam aliĝis kantontoj el Rusio, Ukrainio, Litovio, Pollando.

Konkurso por instrument-ludantoj

Samdate okazos alia konkurso, internacia konkurso de instrumenta muziko: akordiono, violono, piano.

La konkurso serĉas sponsorojn (aŭ unufojajn financajn helpantojn) por helpi la junajn partoprenantojn.

La adreson de la ĉeforganizanto interesiĝantoj povas ricevi de mi, skribante al esperanto.info.pl@gmail.com – Informejo pri Esperanto, kiun mi de longe gvidas.

Maria Majerczak



Tags: