인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

네팔에서 열리는 4차 특별 에스페란토 여행 (2020.2.26-3.8)!
Kvara Speciala Ekskurso, 2020 en (2020.2.26-3.8)!

네팔에서 열리는 4차 특별 에스페란토 여행 (2020. 2.26-3.8, 2020) 안내를 소개합니다.

Kvara Speciala Ekskurso, 2020 en Nepalo

La Nepala Esperanto-Asocio anoncas 12-tagan specialan ekskurson ekde la 26a de februaro ĝis la 8a de marto 2020. Ĉiuj scias ke NEspA okazigas la Himalajan Renkontiĝon, ĉiun duan jaron (ĉi-jare ni sukcese okazigis la 12an). La Himalaja Renkontiĝo signifas plejparte piedvagadon en la montaro, sed tio ne taŭgas al ĉiuj aĝgrupoj. Multaj samideanoj volas viziti Nepalon, sed timas tian marŝadon. Jen jam la kvaran  fojon ni okazigos, do, ekskurson al famaj nepalaj turismaj lokoj, atingeblaj per buso kaj situantaj en belaj pejzaĝoj, inkluzive la famajn montarojn videblajn en Katmanduo, Ĉitaŭan Nacia Parko, Lumbini (la naskiĝloko de Budao), Palpa (tre fama loko por speciala ĉapo nomata Topi en Nepalo), Pokhara kaj  Bandipur Korikha (la plej bela kultura hejmrestado en Nepalo). La ĉefa celo de la programo estas konigi Nepalon kaj nepalajn esperantistojn al la mondo kaj reciproke.

Nepalo estas ebriiga miksaĵo: fascina lando de antikva historio, viglaj kulturoj kaj popoloj, biodiverseco kaj majestaj pejzaĝoj. Ĝiaj geografiaĵoj etendiĝas de belaj altaj neĝpintoj en la nordo, al malpli altaj montoj en la mezo kaj al bela, fekunda ebenaĵo kun multaj arbaroj en la sudo. Situante inter Tibeto (Ĉinio) kaj la Ganga Ebenaĵo (Barato), Nepalo, tra sia historio sentis la influon de ambaŭ tre diversaj civilizacioj, sed samtempe kreis identecon por si mem. La lando havas preskaŭ 28 milionojn da loĝantoj, parolantaj 125 lingvojn aŭ dialektojn.
Okdek procentoj de la nepala popolo sekvas hinduismon, sed la lando estas oficiale sekulara, kaj fakte, lando de multaj religioj. La templo de Paŝupatinath en Katmanduo estas unu el la kvar plej gravaj lokoj por adorantoj de Ŝiva. Budho, la “Lumo de Azio,” naskiĝis en Lumbini, kiu situas en la suda ebenaĵo, farante de Nepalo sanktan celon por pilgrimantoj. La multaj etnoj ofte kultas proprajn diojn. Kvar lokoj de Nepalo estas agnoskitaj de UNESCO kiel mondheredaĵoj. En la unua, la valo de Katmanduo, reliefiĝas la urbo de Bhaktapuro, la reĝaj placoj de Katmanduo kaj Patano, la stupaoj de Svajam¬bunath kaj Baŭdhnath, la temploj de Paŝupatinath kaj Ĉangu Narajan. La dua kultura heredaĵo estas Lumbini. Plie estas la naturaj zonoj Everest Nacia Parko (1.148 km2) kaj Reĝa Ĉitaŭan Nacia Parko (932 km2), kiun ni vizitos dum la ekskurso.

Historio
Dum sia historio de kelkmil jaroj, Nepalo travivis diversajn reĝajn dinastiojn. La plej antikva estis la Kiratoj, kiuj regis de la 9a jarcento a.K. ĝis la 1a jarcento p.K. Laŭ legendoj menciitaj de kronikistoj, Budho vizitis Katmanduon en la sepa reĝado de la sekva dinastio, la Liĉavioj, kaj la imperiestro Aŝoka venis al la valo kaj konstruis kvin stupaojn en kaj ĉirkaŭ Patano. Dank’ al tre granda surskribita ŝtona kolono konstruita tie, oni scias, ke Aŝoka vizitis ankaŭ Lumbinin. La Liĉavioj regis de siaj palacoj en Katmanduo de la 1a ĝis la 9a jarcento p.K. Neniu el tiuj konstruaĵoj restis, sed oni trovas epigrafojn kaj skulptaĵojn faritajn tiam diversloke en la valo. Post la Liĉavioj venis la dinastio Malla, komence unuigita sed poste disfalonta en tri regnojn. Ankaŭ dum tiu tempo tre riĉaj kulturaĵoj estis kreitaj, multe el kiuj ankoraŭ ekzistas. Poste venis la dinastio Ŝaha. De ĝia bazo en Gorka (100 km nordokcidente de Katmanduo) ĝi etendis sian potencon ĝis la valo de Katmanduo, kaj poste unuigis la tutan teritorion de Nepalo. Nun Nepalo estas senreĝa lando.

La valo de Katmanduo
Je alteco de ĉirkaŭ 1.300 metroj super la marnivelo, la valo de Katmanduo entenas la ĉefurbon kaj estas ankaŭ la komerca kaj kultura centro de Nepalo. Ĝi kovras 360 km2 en formo de ovo ĉirkaŭita de verdaj montoj, mezurante 24 km orient-al-okcidente kaj 19 km nord-al-sude. Pasintece la valofundo estis kovrita de lago. Laŭ legendo la bodisatvo Manĝuŝri venis de Ĉinio kaj tranĉis la sudan monton por lasi la akvon elflui. Poste li kreis la unuan loĝantaron. La valo havas grandan nombron da etnoj, el kiuj la nevaranoj elstaras. Tiuj establis la dinastion Malla kaj kreis ties imponajn artaĵojn.
La urbo Katmanduo dekomence estis fando¬poto, kaj tio klarigas ĝian riĉan kulturon. Ĝi havas unikan urboplanon – kvartalojn centritajn sur temploj kaj internaj kortoj. Ĉiam ĝi estis fonto de inspiro por multaj artistoj kaj verkistoj, kaj post la malfermiĝo de Nepalo en 1950 ankaŭ por multaj homoj el la tuta mondo.

Amaltari (en Ĉitaŭan Nacia Parko) ~ Lunbini- Palpa- Pokhara-Korikha

Amaltari  (En Ĉitaŭan Nacia Parko)
Ĉitaŭan Nacia Parko estas la plej fama celo en Nepalo por turistoj, kiuj volas ĝui ĝangalan naturon. Ĝi estis deklarita kiel nacia parko en 1973, kaj en 1984, de UNESCO, monda naturheredaĵo. La parko ofertas protekton al 50 specioj da mamuloj inkluzive unukornajn rinocerojn, bengalajn tigrojn, leopardojn, bradipojn, sovaĝajn elefantojn, striitajn hienojn delfenojn kaj arbarajn bubalojn. En la parko videblas almenaŭ 526 specioj da birdoj, 126 specioj da fiŝoj, 150 specioj da papilioj kaj 49 specioj da reptilioj. Aktuala studo montras, ke triono de la nepalaj tigroj estas en Ĉitaŭan. La parko sterniĝas sur 332 km2 en la mezsuda parto de la lando. La arbaro konsistas precipe el salarboj???, altaj arbedaj terenoj, malaltaj montoj, arkformaj lagoj kaj sezone inunditaj ebenaĵoj.

Konservado de la naturo estos sukcesa kiam la vivtenado de lokaj homoj estas ligita kun protektado de la naturo. Ĉi tio estas aparte grava en la konservado de kritika faŭno en la regiono.  La vilaĝa hejmrestado en Amaltari en la protektita zono   de Ĉitaŭan Nacia Parko, Nawalparasi ĵus aperis kiel sukcesa programo por impliki la lokan komunumon en la konservadon de biodiverseco. La hejmrestado estas formo de alternativa turismo, kie vizitantoj havas okazon resti kun  familioj kaj ekhavas proprajn kulturajn kaj mediajn spertojn. Nun pro la hejmrestado lokuloj povas enspezi monon por pagi manĝaĵojn, vestojn kaj aliajn elspezojn.  La programo sendas klaran mesaĝon al lokaj homoj, ke pli bonaj protektitaj arbaroj kaj la ĉeesto de sovaĝa vivo estas antaŭkondiĉoj de la sukceso de ĉi tiu programo.
En Amaltari-vilaĝo loĝas la indiĝena komunumo Tharu kaj Bote (fiskaptistoj) kun riĉaj kaj unikaj kulturaj tradicioj. En la pasinteco, ilia  vivo  estis bazita sur agrikulturo forte dependanta de la arbaro.   Kun la plivastigo de komunuma arbara programo en Nawalparasi, homoj komencis konservi difektitan arbaron kaj kreis komunuman arbaron. Ili ankaŭ konstruis akvotruojn, prizorgis la herbejojn kaj arbarajn terenojn, kiuj kondukis al kreskado de sovaĝaj bestoj kiel unu-korna rinocero, bengala tigro, leopardo kaj multaj birdospecioj.
Tiam la lokaj homoj estis instigitaj komenci hejmrestadon  la 19an de marto, 2014. Nun, pli ol  22 hejmoj ofertas servojn al pli ol 90 turistoj tage. Ne nur ĉi tio, la lokuloj ankaŭ organizas  la ĝangalan safaron, ĵipoveturadon, birdobservadon, vilaĝvizitojn, elefantan safaron kaj fiŝkaptadon por la turistoj. La kulturdomo administrata de la lokaj homoj servas al kulturaj spektakloj kiel la fama Tharu-danco, Bote-kulturoj al la turistoj.

Lumbini
Ŝakjamuni Budho naskiĝis en Lumbini, en la suda parto de Nepalo, antaŭ 2.500 jaroj. De tiu tempo, Nepalo estas sankta loko por budhanoj. Lumbini estas malgranda urbo en la suda ebenaĵo, kie ruinoj de la malnova urbo ankoraŭ videblas. Budho naskiĝis en reĝa familio. Lia patrino, la reĝino Maya Devi, sonĝis pri lia alveno. En sia sonĝo ŝi vidis blankan elefanton kun naŭ dentegoj venantan suben al ŝi de la ĉielo kaj penetrantan ŝian korpon. Kiam la tempo de la naskiĝo proksimiĝis, ŝi ekiris al la gepatra domo, laŭ kutimo de la tempo. Survoje ŝi naskis Sidhartha Gaŭtama en la ĝardeno de Lumbini. Ni vizitos la templon dediĉitan al Maya Devi kaj la templojn konstruitajn de diversaj landoj en la mondo.

Palpa
Tansen ankaŭ fame konata kiel Palpa estas unu el la plej popularaj turismaj lokoj en Nepalo por vidindaĵoj. Ĝi situas sur la deklivo de Shreenagar Monto je alteco de 1343 m. Tansen ankaŭ estas administra centro de la distrikto Palpa en la montara regiono en okcidento de Nepalo. Ĝi situas sur la aŭtovojo inter Butwal kaj Pokhara. Tansen, urbo de Palpa situas sur la kresto de la Mahabharat-Montaro aŭ Himalajo, kun la valo de la Kaligandaki-Rivero norde. Srinagar Danda (monteto) ofertas panoraman vidon de la alta Himalajo. Oni povas vidi de tie samtempe Kanjiroba, Dhaulagiri, Annapurna, Manasalu, Ganesh kaj Langtang.

La plej grandaj allogaĵoj de ĉi tiu urbo estas ĝia antikva kulturo, ĝentilaj homoj, Bhagwati Templo kaj ligna ĉizado de Amar Narayan-templo. La koro de la urbo havas grandegan pordon nomatan Baggi Dhoka – supozeble la plej granda ligna pordo de Nepalo. La sunleviĝa vido de Shreenagar kaj montaraj vidoj estas sensaciaj. Akvovazoj konataj kiel ‘Karuwa’ kaj speciala manteksita nepala ĉapelo ‘Daka Topi’  estas la plej popularaj produktoj de la urbo.  Krom tio, lokaj Nevaranoj estas konataj pro tradicia metala laborado.

Pokhara
Kviete ripozante ĉe la piedo de la majesta Annapurna montaro de Himalajo, la valo de Pokhara situas je 827 metroj super la marnivelo. La samnoma ĉefa urbo de la trankvila valo estas ĉarma ekirejo por pluraj famaj piedvagadvojoj. La vidinda Pheva lago kaj la grandioza fiŝvosta pinto de Maĉapuĉre leviĝanta malantaŭ ĝi kreas etoson de paco kaj magio. La ĉirkaŭaĵo inkluzivas densajn arbarojn, sovaĝajn riverojn, klarajn lagojn kaj mondfamajn panoramojn de Himalajo. Se Katmanduo estas la kultura centro de Nepalo, Pokhara estas ĝia aventura centro. De ĝi komenciĝas la klasikaj piedvojoj al Ĝomsom kaj la trisemajna Annapurna rondiro. Por nepiedvagantoj la valo ofertas montarajn vidindaĵojn kaj ekkonon de la kampara nepala vivo. La turista centro ĉe la laga bordo etendiĝas ĝis la sudorienta limo de la valo. Tie oni povas ĝui la sunon, manĝojn, muzikon kaj aliajn distraĵojn. La vidindaĵoj de Pokhara valo: la montara fono, Pheva lago, Seti Gandaki rivero, Mahendra kaverno, muzeoj ktp

Korikha
Korikha estas fama nomo por la vilaĝa turismo en Nepalo. Turistoj el diversaj landoj ĝuas vizitante ĝin.Ĝi situas en la montaro je 1700 metroj super la marnivelo kaj loĝantaro estas tute Gurungoj, la etna grupo mondfama kiel Gorkha. Tiu ĉi vilaĝo estas atingebla post 1 hora marŝado de la bela vilaĝo Bandipur  kaj 20 minuta marŝado de Baunvanjang.   Turistoj estas bonvenigitaj per tradicia maniero en la vilaĝo. Oni loĝas en privataj domoj kun puraj litoĉambroj kun necesejo. La manĝoj estas bongustaj kaj vi manĝos kun familianoj. Loĝado, manĝado kaj vidindaĵoj, ĉio estas natura. Vi povas vidi Himalajajn Machhapucchre, Annapurna ,Manasalu kaj Himalculi de la fenestroj de la domoj. La komunumo ĝojigos vin per tradiciaj dancoj kaj kantoj de Gurung-komunumo. Vi povas ankaŭ partopreni en la kultura programo, kiu  estas vivanta kulturo, kiun vi spertos kaj ĝi donas ne forgeseblan impreson en via tuta vivo. La vilaĝo estas pura kaj vilaĝanoj traktas la gastojn kiel diojn.

Laŭtaga Programo
26a de februaro :      Alveno kaj enhoteliĝo
27a de februaro :      Matena vizito al Baŭdhnath kaj Pasupathinath.
28a de februaro :      Matena vizito al Patano
29a de februaro:   vojaĝo al  Amaltari (Ĉitaŭan Nacia parko) tranokto en  Amaltari

1a de marto : Observado de birdoj antaŭ matenmanĝo. Kanota veturado kaj promenado
antaŭ la tagmanĝo; elefantrajdo kaj ĝangala vizito per speciala aŭto
posttagmeze
2a de marto : Ekveturo al Lumbini – trarigardo kaj tranokto en Lumbini
3a de marto : Je la 6a horo matene ekveturo al Palpa kaj tranokto tie

4a de  marto: vojaĝo al Pokhara kaj tranokoto tie
5a de marto : Matena vizito al Sarangkot  kaj poste eksurso en la urbo Pokhara.
6a de marto : Ekvojaĝo al Bandipur Korikha (hejmrestado tie)
7a de marto: ekveturo al Katmanduo, survoje vizito al la fama templo Mankamana per
kablotramo.
8a de marto : Libera tago kaj adiaŭa vespero
9a de marto :  Foriro
Kotizo:            950 eŭroj por 12-taga ekskurso, restado en bonkvalita hotelo, tri manĝoj ĉiutage, enirpagoj en diversaj lokoj kaj transportado

ALIĜILO
Aliĝilo al la Speciala Ekskurso en Nepalo
(de la 26a februaro ĝis la 8a de marto 2018)

Familia nomo: S-ro/S-ino
Persona nomo:
Adreso:
Telefono (kun kodo):
Profesio/fako:
Naskiĝdato:
Vegetarano:         jes          ne
Fumanto:         jes          ne
Mi volas loĝi kun:
                         (bonvolu tajpi aŭ skribi preslitere)
Jen mi aliĝas laŭ la kondiĉoj presitaj sube sur tiu ĉi flanko. Mi sendas tiun ĉi aliĝilon kaj samtempe pagas la kotizon laŭ la kotiztabelo al la NEspA komitato.
Bankkonto:     Nepal Esperanto Sangh
00201000494754000001 savings account
SWIFT CODE : NEBLNPKA
Nepal Bank Limited
New Road, Kathmandu, Nepal.
Ĉe UEA
Nepala Esperanto Asocio
Neea-j
Subskribo:
Dato:
Kotizo:
La kotizo estas 950 eŭroj por unu persono.
La menciita kotizo validas por dulita ĉambro. Se vi deziras unulitan ĉambron (por la tuta periodo), bv aldoni 200 eŭrojn al la menciita sumo. La kotizo inkluzivas manĝojn kaj loĝadon dum la tuta programperiodo. La programeroj ŝangeblas pro neatenditaj kialoj. Bv sendi la aliĝilon al la Nepala Esperanto-Asocio kaj samtempe pagi la kotizon.