인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

이태리에서 에스페란토 ‘차와 사랑’ 행사 열릴 예정!
‘Teo kaj Amo’ en Parmo, Italio!

이태리 도시 파르마에서 2020년 2월 8일 ‘Teo kaj Amo’ 를 주제로한 에스페란토 문화 행사가 열릴 예정이다.

이행사는 이태리 에스페란토 협회의 재정적 후원과 파르마의 종교 관련 사회단체의 협력으로 열리며, 중국 쿤밍대학교 Alessandra Madella교수가 ‘오스카 수상자 Norman McLaren’의 작품에서의 에스페란토 사용’ 이라는 주제로 강연할 예정이다.

자세한 내용은 아래 기사를 참고하기 바란다.

La 8an de februaro 2020 ekde 15:30 en la Ĉina Muzeo de Parma la Esperanto-Grupo Giorgio Canuto prezentas “Teo kaj Amo / Te‘e amore”, interkulturan eventon por la civitanoj de Parma interesataj pri ĉina kaj japana kulturoj.
Prezentoj de speciale venintaj eksterlandaj profesoroj ofertas riĉan programon por ĉi-posttagmezo, kiu estas parto de la Oficiala Kalendaro de eventoj por Parma 2020. La evento naskiĝis el kunlaboro kun grupo de lokaj asocioj ligitaj al Interreligia Forumo kaj estas financita de la Itala Esperanto-Federacio.
La unua parto de la posttagmezo traktas kulturon kaj animacion. Alessandra Madella priparolas la uzon de Esperanto en Oskar-gajninta animacio de Norman McLaren, inspirita de vivosperto en Ĉinio. Du Xin de la Universitato de Keio (Japanio) montras kiel ĉinaj kaj japanaj ŝatantoj de japanaj bildstrioj kaj animacioj sukcesas krei novajn manierojn de interkultura komunikado rilatajn al siaj interesoj.
En la dua parto de la programo, profesoroj de la Artkolegio de Kunming enkondukas kelkajn etnajn minoritatojn de la provinco Yunnan en Sudokcidenta Ĉinio, por almenaŭ parte montri ĝian kulturan riĉecon. Tan Zhongqi kaj Yu Mei prezentas la kulturon kaj la dancojn de la minoritato Dai, proksima al la loĝantoj de Tajlando. La mallonga video de Zhang Di kaj Duan Jike priparolas la tradician operon de la Bai-nacio, pli antikvan ol la Pekina Opero. La juna reĝisorino Zheng Nanxi montras al ni du filmojn pri produktado de teo kaj kafo fare de kooperativoj de la minoritatoj Yi, Wa kaj Buyi, kiel formo de loka rezistado kontraŭ la grandaj internaciaj korporacioj.
La evento komenciĝas kaj finiĝas per gustumo de Yunnan-teo kaj ĉinaj rozaj tortoj, spektado de amatoraj filmoj en Esperanto de la konkursoj “Teo kaj amo” kaj “Mia Asocio, Mia Urbo” de Ĉina Radio Internacia, kaj aŭskultado de esperantaj kantoj de la uzbeka kantverkisto Gafur Mirzo.
Profesoro Wolfgang Huemer, docento pri filozofio ĉe la Universitato de Parmo, estas nia bonvena gasto.
Enkondukas kaj moderigas d-ro Luciano Mazzoni Benoni. Honore akceptas la gastojn la Prezidanto de la Esperanto-Grupo Giorgio Canuto, Pastro Gustavo Zanoli.