인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

호주/뉴질랜드 에스페란토 합동 대회 열려 (2020.1.10-1.19)!
Somera Kursaro kaj Kongreso en Nov-Zelando!

호주/ 뉴질랜드 합동 에스페란토 학습모임및 대회가 2020년 1월 10일부터 19일까지 뉴질랜드 오클랜드에서 열린다. 이행사에는 세계 에스페란토 협회장 Ducan Charters 박사도 참석하였다.

아랫글은 Stefan MacGill 전 세계 협회 부회장의 행사 관련글이다.

Esperiga momento en la antipodoj

‘Estas esperiga momento por UEA’ diris en la 11a de januaro ĝia prezidanto, Duncan Charters, en la malfermo de la komuna kongreso de la Aŭstralia kaj Nov-Zelanda Asocioj AEA kaj NZEA nun okazanta en Aŭklando, la plej granda urbo de Nov-Zelando. Li tamen agnoskis la nunajn malfacilaĵojn, ĉefe financajn, kiuj rememorigas al ni la vortojn de Julio Baghy el ironia poemo ‘Estas mi esperantisto’ verkita antaŭ okdeko da jaroj: ‘Se la movado, organizo, baraktas en la krizo…’ Kial do tiu optimismo? ‘Grandparte ĉar antaŭ ni troviĝas granda akceptema publiko. La Esperanta parto de la progamo Duolingo altiris preskaŭ du milionojn da vizitantoj, kaj tiu estas nur unu el multaj lingvolernaj programoj.’ Da kiuj Duncan nombris de antaŭa studo 57 multlingvaj kaj senpagaj, el kiuj 54 proponas Esperanton aŭ informas pri ĝi. Pri la financoj, li informis, ke la nova estraro jam laboras pri diversaj subvenciebloj kiel parto de nova impeto pri eksteraj rilatoj, atingis jam unu gravan sukceson kaj atendas aliajn.  Konklude li komentis: ‘Klare necesas rekonceptado de la rolo de UEA, al tio kontribuos aparta atento en la sekva Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo, Kanado, pri la rilato de UEA kaj Unuiĝintaj Nacioj, kiu tiam festos sian 75-jaran jubileon”.