인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

’18차 새해 맞이 국제 주간’ 독일에서 열리다!
La 18-a NIS (Novjara Internacia Semajno) okazis en Germanio!

제 18차 ‘새해 맞이 국제 주간’ 행사가 2019년 12월 27일부터 2020년 1월 3일까지 독일 비스바덴에서 열렸다. 풍성한 행사 내용은 Liba Gabalda님이 쓴 아래 행사 보고서를 참고하기 바란다.

(Prelego de István Ertl)

(Infanoj kaj gejunuloj praktikas origamion)

   (Sinjorino Liba Gabalda kaj edzo)

La 18-a Novjara Renkontiĝo en Wiesbaden

 27.12. 2019 – 3.1. 2020

             Post unu jaro denove okazis en la junulara gastejo de Wiesbaden renkontiĝo por bonvenigi kaj festi Novan Jaron kun geamikoj. La eventon ĉeestis iom pli ol du cent geesperantistoj el diversaj partoj de la mondo. De pli malproksime venis partoprenantoj el Israelo, Kanado kaj Koreio. La striko de la francaj fervojoj kaŭzis malfacilaĵojn por tiuj, kiuj intencis alveni trajne el Francio. Samtempe kaj samloke okazis la 11-a NIS (Novjara Internacia Semajno) por infanoj kaj  gejunuloj, kiuj povis ĝui abundajn programerojn.

Post la bonvenigaj vortoj de la ĉeforganizanto Lu Wunsch-Rolshoven dum la interkona vespero ni povis gustumi diversajn frandaĵojn alportitajn de la partoprenantoj. Jam la sekvan tagon okazis la urbo-gvidado tra Wiesbaden, kiu konigis al ni la plej vidindajn lokojn. Dum la semajno eblis viziti glacisketejon, muzeon, termobanejon, bahaan templon aŭ ĝui la Novjaran promenon.

La programo estis riĉega kun altnivelaj prelegoj kaj interesaj diskutrondoj. En diversaj prelegoj oni pritraktis klimaton, mediprotektadon, ekologion, kio fakte estis la kadra temo. Okazis diversaj Esperanto-kursoj kaj serio da lingvaj temoj. Prelegoj “Kiel prezenti Esperanton al pli ol cent infanoj”, “Kiel iĝi poligloto: teknikoj pri lingvaj interŝanĝoj”, pri “Sensuala plezuro de la prononco”, “Malĝustaj asertoj pri Esperanto”, “Rilatoj inter lingvoj kaj matematiko” allogis la esperantistojn.

Estis prezentata la Esperanto-kulturo tra 50 jaroj de Literatura Foiro. Ni ankaŭ eksciis kial la francaj poldevenuloj jubileas, kiel Euklido inventis matematikon kaj pri aliaj matematikaj misteroj. Oni parolis pri la vivkvalito, pri sana manĝado, pri kolesterolo, pri bicikloj kaj arto. Eblis sperti  ĵongladon, sorobanon, rubikkubon, ĉigongon, malstreĉigan gimnastikon aŭ ĉeesti Sukuro-kurson de unua helpo.

Ĉiutage okazis diskutoj pri diversaj aktualaj temoj. “La nova silka vojo”, “Virinaj rajtoj”, “Rusia ekspansiemo”, “Financado en politiko”, “Klimataj ŝanĝoj – ĉu koŝmaro aŭ oportuno”, “Katalunio/Hispanio, Skotlando/Britio, du modeloj de sendependiĝo”. Krome interesis prelegoj “La Luno: 50 jaroj post la unua paŝo sur ĝi”, “La egipta vojaĝo al la transa mondo”, “20 jaroj de Reta Vortaro”,”Leonardo kaj Rafaelo, kiu superis kiun?”, “Kulturaj diferencoj inter Eŭropo kaj Azio”.

Iuj interesiĝis pri dutaga seminario “Ĉu vi volas pravi aŭ feliĉi?”  bazita sur la procezo SenPerforta Komunikado (SPK). Kolektiĝis ankaŭ amikoj de EsperantoLand. Estis prezentata la venonta UK en Montrealo kun diversaj planitaj ekskursoj. Bicikla vojaĝo portis nin de Tromsø al Porto.

Okazis tablo-tenisaj turniroj, verkado de poezio, kantado, muzikado, israelaj dancoj, zumba, biergustumado, vortludoj kaj kvizoj. Ne mankis manlaboroj, fabrikado de ornamaĵoj, trikado de polpetoj kaj aliaj aĵoj… En la halo estis instalita kesto por libroj alportitaj de partoprenantoj, kiujn oni povis libervole preni aŭ interŝanĝi.

Estis prezentataj diversaj filmoj, pupteatraĵo pri Aleksandro kaj la mekanika muso, japana teatro Kamiŝibajo, fotoj el pasinta NoRo, Novjara koncerto de diversaj artistoj. Vesperan koncerton prezentis  “Inicialoj DC”.

Libroservo proponis multajn librojn kaj aliajn esperantaĵojn. Je dispono estis diversaj tabloludoj kaj puzloj. El ruboj kolektitaj ekstere infanoj faris diversajn artaĵojn. Krome ili spertiĝis pri origamio, feltumis, faris bildojn el diversaj semoj, plektis braceletojn kaj ŝatis frandi ĉokoladajn bananojn.

Post la Silvestra bufedo ni bonvenigadis diversajn Novjarojn kaj dancis ĝis frumateno. Estis prezentataj kantoj por la Festivalo de la Paco, organizata de Unesko, kiu okazos la 19-an de septembro 2020 en Tolosa (Hispanio). La tekstoj devas esti tradukitaj al unu el la kvar laborlingvoj, inter kiuj estas ankaŭ Esperanto.

Dum la Internacia vespero ni spektis ĵongladon, ĝuis kantadon, dancadon, akrobataĵojn kaj aliajn kontribuaĵojn,  prezentataj de niaj ĉiuaĝaj talentuloj. Post la vesperaj programeroj interbabilado daŭris en gufujo. Ĉe la fino de la aranĝo sursceniĝis ĉiuj kontribuintoj de la diversaj programeroj kiujn oni dankis per forta aplaŭdo. Dum la tuta semajno regis agrabla Esperanto-etoso.

La 18-a NoRo estis sukcesa, ĉiuj entuziasme kunlaboris kaj promesis veni jarfine denove en la saman lokon por komune amuziĝi kaj ĝui la semajnon.

Liba Gabalda



Tags:,