인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

유네스코 총회에서 ‘세계 에스페란토 협회’ 대표 연설하다!
Parolas reprezentanto de UEA en UNESKO!

2019년 11월 16일 유네스코 총회에서 세계 에스페란토 협회의 대표가 연설을 하였다. 프랑스 에스페란티스토  Francois Lo Jacomo님은 유네스코와 에스페란토와의 협력 관계를 강조하였으며, 에스페란토로 발간되고 있는 Unesko-Kuriero 도 소개하였다. 자세한 내용은 아래 연설 전문을 참고하기 바란다.

Sinjoro Prezidanto de la Ĝenerala Konferenco,

Sinjorino Ĝenerala Direktoro de Unesko,

Ambasadoraj Moŝtoj,

Gesinjoroj,

Dankon al Sinjorino Azoulay pro ŝia aserto, en 2018, ke Unesko “dividas kun la esperantista Movado komunajn valorojn: esperon en konstruado de paca mondo, harmonian kunvivadon inter la popoloj, respekton al kultura diverseco, solidarecon trans la limoj”. Dankon al Unesko, ke ĝi asociiĝis, en 2017, al la centjariĝo de la morto de Ludoviko Zamenhof, konstruinto de Esperanto.

Partnero de Unesko depost 1954, elektita en marto 2018 estrarano de la Konferenco de NROj

en konsultaj rilatoj kun Unuiĝintaj Nacioj, Universala Esperanto Asocio, kune kun la Esperanto-instruistoj kaj la esperantista junularo, zorgas pri disvastigo de la idealoj kaj valoroj de Unesko.

Afriko, prioritato de Unesko, gastigos post unu monato en Burundo la 7an Afrikan Kongreson

de Esperanto, kun jam 150 aliĝintoj. La asocio “Scioj sen bariloj” ĵus organizis en Benino klerigan seminarion pri dungoserĉado por afrikaj virinoj, instruante al ili ankaŭ kiel skribi sian fonuan lingvon kaj kiel paroli Esperanton. En tiu ĉi internacia jaro de indiĝenaj lingvoj, ILEI proponas, ke Unesko kolektu, traduku kaj eldonu ĉefverkojn de minacataj aŭ forpelitaj indiĝenaj popoloj.

En 2018, Unesko konsentis patroni la 70an datrevenon de Mondcivitanoj, kaj nia organizaĵo aktive kunlaboras en forumo okazonta en 2020 pri mondcivitaneco, pruvante, “ke la bezonon pri komuna lingvo eblas akordigi kun la neceso protekti la lingvan diversecon”. En tiu ĉi lukto kontraŭ la lingva diskriminacio, dum la konferenco de UN pri civila socio, fine de aŭgusto 2019 en Sallagurbo, UEA gvidis atelieron titolitan “Ĉu la angla sufiĉas? Aŭskultante la multajn voĉojn de la mondo”.

« Multaj voĉoj, unu mondo »: jen cetere la slogano de Unesko-Kuriero, kiu aperas en dek lingvoj, ankaŭ en Esperanto. Kaj pro la kontribuo, kiun Esperanto alportas al la kultura diverseco, ni deziras, ke ĝi iĝu rapide registrita en la listo de nemateria kultura heredaĵo de la homaro, ĉar ĝi jam troviĝas en la naciaj listoj de Pollando kaj de Kroatio.

En tiu ĉi mondo, kie ĉio moviĝas rapidege kaj multobliĝas interŝanĝoj inter landoj de la tuta mondo, ni elektu instrui la lingvon, kiu estos lernita rekorde rapide, kun facileco danke al ĝia logiko, kun efikeco ĉar ĝi estas fonemika, kun entuziasmo ĉar ĝi estas justa.

Dankon.

François Lo Jacomo (originalo estis en la franca)

 



Tags: