인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

자그레바 대학, 철학과에서 계획어(인공어) 강의 !
Planlingvoj en Filozofia fakultato en Zagreba Univ.!

자그레브대학 철학과 독일 문학 전공학생들에게 10년전부터 계획어 (인공어) 강의가 계속되고 있다. 2019/2010학기에는 31명의 학생들이 이 강의를 수강하고 있다.  물론 그 강의에는 에스페란토에 대한 비교 언어학 관점의 강의 내용도 포함되어있다. 자세한 내용은 아래 기사를 참고하기 바란다. (Eŭropa Bulteno, 2019, novembro에서 발췌)

 

STUDOBJEKTO PLANLINGVOJ EN FILOZOFIA

FAKULTATO EN ZAGREBO

La nedeviga studobjekto Planlingvoj, jam pli ol 10 jarojn tradicie instruata por bakalaŭraj studentoj de la germana lingvo kaj literaturo en Filozofia fakultato de Universitato de Zagrebo, okazas ankaŭ en la vintra semestro de la aktuala akademia jaro 2019/2020 kun 31 partoprenantoj. La enkondukaj lecionoj estas dediĉitaj al la konciza prezentado de la fenomeno lingvoinventado dum la homa historiokun speciala atento al Esperanto kiel fakte la ununura plene funkcianta planlingvo ekde sia apero en 1887. Pritraktataj estas ankaŭ la ĉefaj nocioj de interlingvistiko kiel scienco pri internacia komunikadoĝenerale kaj pri planlingvoj speciale. Por ke la studentoj mem spertu la lernadon de planlingvo, kadre de la studobjekto Planlingvoj estas instruata Esperanto por komencantoj surbaze de la germanlingva eldono de la Esperanto-lernolibro laŭ la Zagreba metodo.

Kvankam ja tuj ekde la komenco de la enkadrigo de tiu nedeviga studobjekto en la studprogramon de la germana lingvo kaj literaturo estas aŭdataj malmultaj skeptikaj voĉoj pri kongruebleco de Planlingvoj kun celoj de la studprogramo de la germana lingvo kaj literaturo, oni povis intertempe konvinkiĝi, ke ĝi estas tre ŝatata de studentoj – ne nur pro la facila kaj kleriga lernado de Esperanto kaj gaja lern- kaj instruetoso.

Tiusence gravas ankaŭ la fakto, ke en ĝi unuflanke estas pritraktataj temoj el ĝenerala kaj kompara linvgoscienco konsiderante la lingvajn kaj filologiajn konojn de partoprentantaj studentoj, kaj aliflanke oni malkovras kaj analizas leksikajn kaj vortformadajn elementojn de la germana en Esperanto.

Velimir Piškorec



Tags: