인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

1차 중앙 아시아 에스페란토 행사 개최 예정 (2020.5.1-5.5)
La 1-a Mez-Azia Kunveno okazos (2020.5.1-5.5)!

제 1차 중앙 아시아 에스페란토 행사가 2020년 5월 1일부터 5일까지 타지키스탄, 두샨베에서 개최될 예정이다.

이 모임은 중앙 아시아에서 열리는 첫 국제 에스페란토 행사이기때문에 많은 관심을 모으고 있다.  자세한 내용은 아래 안내를 참고하기 바란다.

Organiza teamo de MAK-2020 daŭre invitas geesperantistojn el la landoj de Mezazio, aliaj aziaj regionoj kaj diversaj partoj de la mondo al la unua Mez-Azia Kunveno, kiu okazos ekde la 1a ĝis la 5a de majo 2020 en Taĝikio, ĝia ĉefurbo Duŝanbeo.

 

En ĝia programo estas antaŭvidataj klerigaj kaj artaj programeroj, ekskursoj kaj vizitoj tra la urbo (nacia biblioteko, privata muzeo de muzikinstrumentoj, centra moskeo, spektaklo en Teatro de Opero kaj baleto ktp.), kaj tra la regiono (Gisara naturrezervejo), kiuj permesos konatiĝi kun unu el la plej antikvaj ŝtatoj de la mondo, unu el landoj de la Silka vojo.

 

Dum posta 3-taga restado en Samarkando, antikva uzbeka urbo, estas planata varia ekskursa programo kun vizitoj al diversaj urbaj vidindaĵoj, inter kiuj Maŭzoleo de Hoĝa Danijor, observatorio de Ulugbek, placo Registan – antikva forumo de Samarkando, kelkaj madrasoj, islamaj lernejoj, k.a. Vizitontoj ĝuos ankaŭ admirindan dancan spektaklon en la Teatro de Historiaj Kostumoj “El Merosi”, kiu jam akiris sian meritplenan famon, vizitos la Sijob-bazaron, plej grandan en Samarkando, gustumos uzbekajn tradiciajn pladojn ktp.

 

Oni ne preterlasos konatiĝon kun la sekcio de E-literaturo en Samarkand-regiona biblioteko je nomo de A.Puŝkin, unika en mezaziaj landoj, kaj renkontiĝon kun lokaj geesperantistoj. Bv.legi pli detalajn informojn pri MAK-2020 en la retejo de ĉi E-aranĝo : https://uea.org/vikio/Unua_Mez-Azia_Kunveno. Bv. kontakti la organizantojn rete : mezaziakunveno@gmail.com

 

Bonvenon !