인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

프랑스, 에스페란토 교육원의 년말 행사 안내!
Esperanto-Kulturdomo en kastelo Greziljono!

프랑스의 그레지옹에 위치한 ‘에스페란토 교육원’에서 다채로운 년말 행사를 갖습니다.

자세한 내용은 아래 안내를 참고하기 바랍니다.

Jarfina festo kaj silvestra festeno,

Pasigu memorindajn tagojn ĉirkaŭ la Jarfino, en gaja etoso, kun novaj amikoj, en belega loko, kun interesa programo. >> Venu kun geamikoj aŭ via tuta familio, kun ne-esp-istaj aŭ male.

Gustumu francajn frandaĵojn, varman etoson, kastelajn fantomojn. >> Post la silvestra festeno, dum maskobalo, ni dancu kune >> informoj: gresillon.org/jarfino >> aliĝu ĝis novembrofino en gresillon.org/aligho

Esperanto-Kulturdomo en kastelo Greziljono, F-49150 Bauge-en-Anjou, telefona respondilo 0033-241 891 034, kastelo@gresillon.org

Alveno ekde sabato, la 28a de decembro 2019, posttagmeze

Foriro je merkredo, 1a de januaro 2020, posttagmeze

Vidi : programon — festen-menuon — fotojn de maskofestoj

Aliĝilo, prezo de nura festeno 65 €

Programo el pasintaj jaroj

Distraĵoj

Luphomoj (fama grupa paroliga ludo)

Amuza kurso de ideograma skribo Bliss Bert

Ŝako, Sudoko, Dollmätsch (lerni, ludi, konkursi) François

Konkurso pri ŝercoj en Esperanto, preparu viajn !

Prelegoj

Fotoprelego pri fremdaj landoj

Kiel efike varbi por Esperanto (diskuto laŭ via sperto)

Prezento de la nuna situacio de la Kulturdomo Greziljono François

Diskuto pri Esperanto en politiko Bert

malnova filmo pri Greziljono Jannick

Lingva kleriĝo

Kurso por komencantoj/komencintoj JC

Rekt-metoda paroliga Esperanto-kurso Bert

Kurso per filmo ’Mazi’ kaj/aŭ ’Pasporto al la tuta mondo’ Xav

lingvaj respondoj laŭ via bezono (gramatiko, idiotismoj …)

Skrablo kun Esperanto-vortaro

Biblioteko kaj libroservo je via dispono

Korpa moviĝo

Ekskurso al kasteloj kaj urboj de rivero Loire se petite

Tablotenisa konkurso (sub la hangaro)

Jogo por komencantoj (kunportu elastan sportvestaĵon) Bert

Promenado en nia arbaro kaj sur la verda vojo Jannick

Por infanoj

Ateliero Marianne

Desegni fantom-maskojn (akvokoloroj, feltokrajonoj)

Infanaj bildlibroj (laŭtlegado kaj afiŝo sur granda ekrano)

Kalkuli per sorobano – japana abako

Vesperoj :

Interkona vespero (sabate)

Komuna kantado (kunportu kantaron) Niko

Luda vespero (societaj ludoj sur pluraj tabloj)

Internacia vespero kun viaj artaj kontribuoj

Silvestra Nokto (marde) kaj NovJaro

Preparo de la salonoj (kunportu ornamaĵojn)

Longa festeno (vidu menuon malsupre)

Kostum-balo -> kunportu maskon kaj vian plej belan kaj plej gajan kostumon

Ĉampano noktomeze por bonvenigi la novan jaron

Dormado ĝis kiam vi volas

Novjara promenado : mallonga tra la kastela parko, longa laŭ al verda vojo

Silvestra Festeno : la 31an de decembro vespere menuo el pasintaj jaroj

aperitivo

reĝa kiro (ŝaŭmvino kun likvoro el nigra ribo aŭ persiko), koktelo senalkohola

gratenita bastonpano farĉita per kaprina fromaĝo kaj ŝinko

antaŭmanĝo

poteto de mara trio (salmo, salikoko kaj lojto)

blanka vino Anĵua, vinbersuko blanka

normanda truo por apetitigi

pomglaciaĵo surverŝita de pirbrando, pirsuko

ĉefa plado

brustaĵo de grasanaso sur lito de maronoj

ŝinkofasko el fazeoloj, grateno el terpomoj laŭ daŭfinata maniero

ruĝa vino Anĵua, oranĝa suko

postmanĝo

pleto da fromaĝoj kaj ĝiaj verdaĵoj

ruĝa vino, ruĝa vinbersuko

deserto

Jul-ŝtipoj, ĉokolada ŝaŭmo

dolĉa vino Coteaux-du-Layon, suko multvitamina

pour ĉion digesti

kafo kun konjako aŭ menta likvoro