인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

제 7차 아프리카 에스페란토 대회, 부룬디에서 열릴 예정 (2019.12.21-27)!
7-a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE) en Buĵumburo, Burundo, (2019.12.21-27)

아프리카 에스페란티스토들의 축제인 ‘제 7차 아프리카 에스페란토 대회’가 2019년 12월 21일부터 29일까지 부룬디, 부줌부르에서 열린다.  자세한 안내는 아래 내용을 참고하기 바란다.

(사진은 탄자니아에서 열린 6차 아프리카 대회)

7-a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE) en Buĵumburo, Burundo, de 21-27/12/ 2019

Kvankam temas pri Afrika Kongreso de Esperanto, AKE tradicie rolas kiel okazo por Esperanto-parolantoj el Afriko kaj aliaj mondpartoj kunsidi, interŝanĝi ideojn, diskuti kaj plani agadojn por la afrika movado. Ankaŭ por sperti amuze kaj ĝue tiun internacian etoson.

La partoprenantoj de la 7-a AKE havos okazon viziti Burundon, konatiĝi kun ĝiaj urboj, vidindaĵoj kaj kuriozaĵoj. Eblos al ili ankaŭ ĝui artajn programojn de afrikaj kaj alikontinentaj artistoj, inter kiuj estos Joel Muhire Nziboneye el D.R. Kongo. Muzikpeco lia provaŭskulteblas ĉe https://senopone.wordpress.com/albumo/2-esperanto-ilo-de-paco.

Mallonge, la 7-a AKE estos kvazaŭ monda evento kun riĉa kaj serioza movada, eduka, instrua, ekzamena, kultura kaj ekskursa programeroj dum plena semajno sub la temo: Verdigo de la kontinento afrika.

La aranĝo sidejos en la domo de SOS-enfants en la periferia kvartalo Nyakabiga de la ĉefurbo burunda. Ĝin organizas kunlabore la Afrika Komisiono de UEA kaj la burunda Esperanto-Asocio ANEB.

Ĉiujn demandojn rilate al la kongreso, prelegproponojn, aliĝojn oni bonvolu sendi al: <afrikakongreso7@gmail.com>. Estas bonvenaj ankaŭ mondonacoj, prefere al la konto Afriko ĉe UEA kun mencio “AKE-7”.