인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

53차 국제 에스페란토 교육자 대회, 카나다 퀘벡에서! (2020. 7.25-8.1)
La 53-a ILEI-Kongreso en Kebekurbo, Kanado.

국제 에스페란티스토 교육자의 년례 행사인 ILEI 대회 (Kongreso de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj)가 2020년 7월 25일부터 8월 1일까지 카나다 퀘벡에서 열릴 예정이다. 2021년 대회는 스코트랜드의 수도인 에딘부르그를 검토하는 것으로 알려졌다.

La 53-a ILEI-Kongreso en Kebekurbo, Kanado.

Survojas la preparlaboro por nia sekva kongreso en Kanado. La Estraro estas konstante en rilato kun LKK. Estis diskutita kaj voĉdonita kotiztabelo. Ĉiuj informoj pri la kongreso aperos en IPR/4 kaj sur la ĉefpaĝo de www.ilei.info. Estis interkonsentite, ke la Prezidanto de UEA Prof. Duncan Charters faros la enkondukan prelegon pri la kongresa temo “Interlingvistiko en universitatoj”. Jam komenciĝis preparado de la programo.

La 54-a ILEI-Kongreso en 2021, kie?

Daŭras esploro pri la loko por la 54-a ILEI-kongreso en 2021. Ni scias, ke UEA kongresumos en Belfast, Unuiĝinta Reĝlando. Unuaj neformalaj kontaktoj okazas inter la ILEI-prezidanto kaj esperantistoj en Edinburgo. Temas pri la sama ŝtato, kio estus avantaĝo por tiuj, kiuj devus obteni nur unu vizon.

==========================

PRI LA KONGRESA LOKO 2020 – KEBEKURBO
Suzanne Roy kaj mi (Vilĉjo Harris) vizitis la kongresan lokon por la ILEI-kongreso 2020, dum 2 tagoj en Septembro 2019. Suzanne Roy estas la ĉefa organizanto surloke, ŝi agadas nome de Kebekia Esperanto-Societo.
LAVAL UNIVERSITATO
Ni renkontis la homojn, kiuj respondecas pri loĝado, manĝado, kaj kongres-spaco. Ĉiuj estis afablaj kaj helpemaj. Mi nun raportas pri miaj impresoj.
Laval Universitato estas grandega and iom moderna. Entute 50’000 studentoj studas tie.
LOĜADO
La universitato provizos du tipojn de loĝado.
La unua estas malgranda du-lita ĉambro, kiu ankaŭ havas lavejon, kaj stud-tablojn. La universitato provizas bantukojn, littukojn, kaj sapon. Proksime al ĉiu aro de ok ĉambroj estas granda neceseo/duŝejo.
Bedaŭrinde, ne estis malplena ĉambro havebla, do mi ne povis foti ekzemplon.
La dua tipo estas luksa ĉambro, kiu havas du du-personajn litojn, luksan ĉambron, fridujon, mikroondan fornon, ktp.
MANĜADO
Estas kafeterio proksima al la dormejo. Ankaŭ en la universitato estas kelkaj restoracioj, ‘pub’-oj (trinkejoj) kaj vendejo, kie oni povas aĉeti manĝaĵon.
En la kongresejo estas granda ĉambro, kie pli ol cent personoj povas sidi kaj manĝi formalan manĝon.
Vegana, sen-glutena manĝaĵo estas havebla en la kafeterio kaj por antaŭmendi.
KONGRES-SPACO
Suzanne rezervis salonegon kaj kvar klas-ĉambrojn.
La salonego estas bela kaj moderna, kaj facile entenos ĝis 150 personojn, se estas seĝoj en vicoj (sen tabloj). La ĉambro enhavas podion, projekciilon kaj du ekranojn. Unu mikrofono estas havebla. Ni devas antaŭmendi pliajn mikrofonojn.
Alia ebla aranĝo en la salonego estas seĝoj kaj tabloj, sed ni devas antaŭmendi la ŝanĝon de unu aranĝo al alia.
GRAVA NOTO: Ni ne rajtas uzi niajn proprajn komputilojn en la salonego por projekcii al la ekranoj.
Do prezentontoj devas porti memorbastoneton por enmeti en la salonega komputilo por montri prezentaĵojn (PowerPoint) aŭ bildojn.
La klasĉambroj estas modernaj kaj bonaspektaj Ili facile entenas 25 personojn. En ĉiu klasĉambro estas projekciilo kaj ekrano.
GRAVA NOTO: Malsame al la situacio en la salonego, ni devas porti niajn proprajn komputilojn por projekcii al la ekrano. Laŭ diro, estas facile konekti la komputilon al la projekci-sistemo.
https://www.ulaval.ca/ Ni estos en pavilono La Laurentienne, laŭ la riverega nomo.
La fotoj fontas el la retejo de UL, Universitato Laval. Ni ULoj ĉiuj ULumos….
EKSURS-EBLECOJ
KEBEKURBO – LA MALNOVA URBO
Kebekurbo estas la sola fortikigita urbo de Nordameriko norde de Meksiko, kiu ankoraŭ posedas urbajn muregojn. Ĝia malnova urbo estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO depost 1985. La malnova parto
de Kebekurbo estas ege alloga por turistoj. Amerikanoj kaj aliaj venas tien por vidi pavimitajn stratojn.
Estas multaj restoracioj, muzeoj, kaj alia vidindaĵoj. Estas alta parto sur monteto kaj malalta parto ĉe la riverego Sankta Laŭrenco; funikularo ligas ambaŭ urbopartojn; tajpu ĉe google “Funiculaire Vieux Québec” kaj vi vidos diversajn fotojn.
WENDAKE – INDIĜENA REZERVEJO
Ni vizitis kelkajn turistajn lokojn en Wendake, inkluzive de Onhoüa Cheteke, aŭtenta rekonstruita vilaĝo de indiĝena popolo.

================

Informoj pri la 53-a ILEI-Kongreso en Kanado
La 53-a Internacia Kongreso pri Esperanto kaj Edukado okazos en Kebekurbo de la la 25a de julio ĝis la 1a de aŭgusto 2020 kun komuna veturado al la 105-a UK en Montrealo poste.
Programskizo 2019-10-10
• sabato: bonvenigo en flughaveno de Kebekurbo kaj alveno al Universitato Laval (UL), gvidataj vizitoj (pluraj grupoj, laŭ horo de alveno) de kampuso kaj ĉirkaŭaĵoj, vespermanĝo libera (estas pluraj restoracioj proksime), frua enlitiĝo pro horzonŝanĝo.
• dimanĉo: solena malfermo, enkonduka prelego pri la kongresa temo
« Interlingvistiko en universitatoj » prezentita de Prof. Duncan Charters, faka
programo, frandvespero, ludo « Malkovru Amerikon » grupe.
• lundo: matene faka programo kaj komitatkunsido ; posttagmeze, gvidataj vizitoj de alta malnova urbo, komuna vespermanĝo en restoracio kaj “nacia vespero” en junulara gastejo
• mardo: matene faka programo kaj komitatkunsido; posttagmeze, lingvofestivalo kaj sporta evento en kontakto kun la publiko; libera vespero (homoj kiuj volas sperti kebekan noktan vivon povos veturi denove al urbocentro…)
• merkredo: buso je 9h al indiĝena vilaĝo, duhora vizito de muzeo, promeno en Wendake kaj tagmanĝo tie ; vidu https://eo.wikipedia.org/wiki/Vendako ; per buso al  akvofaloj Montmorency kaj promeno tie; vizito de malalta malnova urbo kaj vespermanĝo tie.
• ĵaŭdo: Komitatkunsido kaj faka programo., bankedo kaj balo.
• vendredo: faka programo ; je la 16-a horo konkluda momento ; libera vespermanĝo ; lena formo inkluzive arta programo : 20-a ĝis 22-a horo.
• sabato: je 10h buso al Tririvero, promeno kaj tagmanĝo tie (restoracio “Mondo”), buso al Montrealo. Aŭ : buso je 8h00 por atingi Montrealon je la 12-a horo por Komitatanoj, kiuj devas kunsidi je la 14-a horo.
Ni opinias, ke ILEIanoj ege ŝatos Kebekurbon. Iam dum la semajno okazos renkontiĝo kun la partoprenantoj de la antaŭkongreso de UK.

===============