인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

에스페란토의 창안자 ‘자멘호프박사’의 직계 손자 영면하시다…
FORPASIS LOUIS-CHRISTOPHE ZALESKI-ZAMENHOF (1925-2019)

자멘호프박사님의 장남인 Adamo님의 유일한 아들인 ZALESKI ZAMENHOF 선생께서 2019년 10월 9일 프랑스에서 돌아가셨습니다. 앞으로 자멘호프가의 유일 혈족이신 돌아가신 ZALESKI ZAMENHOF님의 따님인 Margaret Zaleski-Zamenhof님(의사)께서 세계 에스페란토 대회에 참가하실것입니다. 고인의 명복을 빕니다.

FORPASIS LOUIS-CHRISTOPHE ZALESKI-ZAMENHOF (1925-2019)

Louis-Christophe (Ludoviko Kristoforo) ZALESKI-ZAMENHOF (naskiĝis la 23-an de januaro 1925 en Varsovio, mortis la 9-an de oktobro 2019 en Parizo) estis doktoro inĝeniero pri surlanda kaj enmara konstruado, aparte pri premŝtalbetono, nepo de L. L. Zamenhof. Li estis filo de Adam Zamenhof kaj Wanda Zamenhof, naskita Frenkiel; la personan nomon li ricevis honore al sia avo, Ludoviko Zamenhof, la kreinto de Esperanto. Li estis Honora Membro de UEA.

Li studis en Varsovia Politekniko 1946-49 kaj diplomiĝis kiel inĝeniero pri konstruado, sekve doktoriĝis pri teknologio de streĉbetono. En 1959 li translokiĝis al Parizo kaj daŭrigis sian profesian karieron en Francio kaj aliaj landoj, realigante konstruaĵojn sur tero kaj maroj. Lia alia kampo de laboro estis didaktiko en la Arkitektura Altlernejo en Parizo kaj Politekniko de Milano. Li publikigis multajn artikolojn kaj librojn pri sia fako. Post la emeritiĝo en 1993 li okupiĝis pri faka konsultado, ĉeestis sciencajn konferencojn kaj kongresojn, inkluzive de Esperanto-kongresoj. Ludoviko Kristoforo Zaleski-Zamenhof edziĝis en 1949 kun Krystyna Tyszka, kiu naskis du filinojn: Hanna (1953) kaj Margaret (1958). Li havis nepinon Klementina Zamenhof-Zaruski kaj nepon Pierre-Louis-Antoine Lebard.

Li loĝis en Parizo kun la edzino Juliette, naskita Sekrecka. Li parolis la francan, anglan kaj Esperanton, sed hejme la polan. Li havis la francan kaj polan civitanecojn, estis honora urbano de Bjalistoko.

En 1934 Ludoviko esprimis la deziron partopreni en la Universala Kongreso de Esperanto en Stokholmo. Liaj gepatroj asertis, ke partopreni en Esperanta kongreso, sen koni tiun ĉi lingvon mistrafigas la celon. La filo helpata de siaj onklinoj Zofia Zamenhof kaj Lidia Zamenhof entuziasme eklernis kaj ekposedis flue la lingvon internacian. Tiel komenciĝis lia nova rolo de la „eta princo” dum laŭvicaj Esperantaj kongresoj. Li iĝis objekto de interesiĝo por la kongresanaro: en Stokholmo – 1934, en Romo – 1935, en Vieno – 1936 kaj en Varsovio – 1937, kie li nome de la familio Zamenhof, salutis la kongresanojn. Septembre 1939 la germanaj aviadiloj bombardis Varsovion. La domo ĉe la Królewska-strato 41, en kiu loĝis la familio Zamenhof, estis komplete detruita. Tiam Ludoviko estis nur 14-jara knabo.

En la lasta fazo de sia longa inĝeniera kariero d-ro Zaleski-Zamenhof montriĝis pioniro de streĉbretona konstruado de platformoj, por ĉerpi petrolon de sub la marfundo. Multajn jarojn li lekciis pri la teorio de konstruado en la Arkitektura Altlernejo en Parizo. Li estis ankaŭ kontrakta profesoro en Politekniko de Milano pri markonstruado el streĉita betono, krome lekciis de tempo al tempo pri la sama studobjekto en pluraj landoj, interalie en polaj politeknikoj en Gdansk kaj Bjalistoko. Louis Christophe Zaleski-Zamenhof emeritiĝis 1993, sed li plu disponigis laŭbezone sian scion kaj sperton kiel konsultisto.

En 1987 Varsovio, kiel „lulilo de Esperanto”, estis ĝusta loko por celebri la centjaran jubileon de la lingvo internacia. La 72-a Universala Kongreso de Esperanto en la ĉefurbo de Pollando evidentiĝis la plej granda en la historio de la movado. Ĝi allogis 6 mil partoprenantojn, sen kalkuli proksimume unu milon da gastoj, kiuj alvenis sen la formala aliĝo el Sovet-Unio kaj el aliaj t.n. socialismaj landoj. La direktoro de UEA, Simo Milojević, sukcesis retrovi en diversaj landoj de la mondo sep membrojn de la Zamenhofa familio, kiuj alvenis kiel honoraj gastoj, inter ili Louis Christophe Zaleski-Zamenhof kun la edzino Juliette. Li, kiel la nepo de la kreinto de Esperanto, varsoviano kaj monde renoma konstruisto de „artefaritaj insuloj” sur maroj kaj oceanoj, montriĝis aparta atrakcio por ĵurnalistoj, sed ankaŭ por la kongresanoj.

Louis C. Zaleski-Zamenhof, reaperinte en la movado post dudekjara paŭzo, jam firme restis en ĝi. Li engaĝiĝis en la popularigon de la lingvo internacia kaj ĝia ideo per siaj intervjuoj por amaskomunikiloj. Li ankaŭ renkontiĝadis kun esperantistoj, kion respegulas la filmo aperinta en la Pola Televido s.t. „Śladami Dziadka” (Spuroj de la Avo). En ĝi la nepo estas montrita en kelkaj lokoj, ligitaj kun lia avo Ludoviko Zamenhof.

Bjalistoko iĝis ofta vizitcelo de L.C. Zaleski-Zamenhof. En la jaro 2000 li akceptis simbolan diplomon pro la fakto, ke lia avo Ludoviko Zamenhof gajnis la unuan lokon en la plebiscito por „Bjalistokano de la 20-a jarcento”. En la jaro 2007 li estis nomita honora urbano de Bjalistoko apud 14 aliaj distingitoj, inkluzive de Józef Piłsudski kaj Lech Wałęsa. Li plurfoje vizitis Bjalistokon kiel membro de la Fondumo Zamenhof respondeca pri la konstruo de Zamenhof-Centro.

Pli da informoj legu en la teksto de Roman Dobrzyński, aperigita en Vikipedio https://eo.wikipedia.org/wiki/Louis-Christophe_Zaleski-Zamenhof

(El Gazetara Komuniko de UEA)

=======================================

La nepo de Lazarj Markoviĉ “Ludoviko” Zamenhof, filo de Adam kaj Wanda Zamenhof, konstruinĝeniero kaj altlerneja instruisto, aŭtoro de pluraj fakaj verkoj, en 1959 ekloĝinta en Francio.

Esperantisto ekde 1934, li partoprenis kelkajn antaŭmilitajn UKojn, sed reaktiviĝis por Esperanto en la jubilea jaro 1987, kiam li venis al la rekorde granda 72a UK en Varsovio, kie li estis elektita Honora Membro de UEA.
De tiam la nepo de la aŭtoro de Esperanto vizitis plurajn UKojn, en kiuj li salutparolis nome de la Zamenhofa familio, laste en la 100a UK en Lille (2015). Kiel la nepo de Zamenhof, li estis ofte intervjuata; surbaze de interparoloj kun li Roman Dobrzyński verkis la libron La Zamenhof-strato (2003), kiu estis tradukita al pluraj lingvoj.

Ni kondolencas al liaj filinoj Hanna kaj Margaret.

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

( * Prenita de Ondo de Esperanto)

=========================

Esperanto plu vivos en la familio de Zamenhof

de Redakcio de Libera Folio.

La 9-an de oktobro, en sia 95-a vivojaro, forpasis en Parizo Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof, la nepo de la iniciatoro de Esperanto. Li estis vaste konata kaj ŝatata de la esperantistaro, precipe pro la rolo kiun li plenumis ekde 1987 kiel reprezentanto de la Zamenhofa familio. Spite lian morton Esperanto plu vivos en la familio Zamenhof.

Ludoviko Zaleski-Zamenhof dum la UK en Vilno 2005. Foto: Choe Taesok.

Louis Christophe Zaleski-Zamenhof naskiĝis en Varsovio en 1925 kun la nomo Ludwik Zamenhof, memore al sia avo. En la dua mondmilito li trafis en la varsovian geton, el kiu li sukcesis fuĝi post kelka tempo. Tiam li ricevis falsan identecon kaj kaŝiĝis sub la nomo Krzysztof Zaleski. Li decidis konservi ĝin ankaŭ poste, kiel Ludwik Krzysztof Zaleski-Zamenhof. Post la elmigro al Francio en 1959 li ekuzis francan varianton de la nomo.

Zaleski-Zamenhof ne daŭrigis la familian tradicion kaj ne iĝis kuracisto. Post la fino de la dua mondmilito li studis en la Fakultato pri Konstruado de la Varsovia Politekniko (1946–1949). Li eklaboris tie post la studoj kaj fine ankaŭ doktoriĝis per disertacio pri prembetono, kiu estis tiam teknologia novaĵo. Kune kun du kolegoj en 1953 li verkis la unuan libron en la pola lingvo pri tiu temo. Poste li verkis plurajn aliajn fakajn verkojn.

La prembetono iĝis la akso ĉirkaŭ kiu ruliĝis la tuta vivo de la nepo. Kiel inĝeniero li uzis tiun teknologion en siaj projektoj, el kiuj kelkaj estas vaste konataj, kiel la Olimpika Stadiono en Montrealo kaj la monumento memore al Charles de Gaulle – 44 metrojn alta Lorenokruco en ties hejmvilaĝo Colombey-les-Deux-Églises. Li okupiĝis ankaŭ pri konstruado de platformoj sur maro por ĉerpi petrolon de sub la marfundo. Pri la konstruarto li lekciis en teknikaj altlernejoj en Parizo kaj Milano.

Kiel infano li partoprenis en kelkaj Universalaj Kongresoj – en Stokholmo (1934), Romo (1935) kaj Vieno (1936). Ĝuste por ili li eklernis Esperanton, ĉar la kono de la lingvo estis la kondiĉo kiun donis al li la familio. Li ne venis al la Varsovia UK en 1959, sed partoprenis en la kongreso unu jaron pli frue kaj unu jaron poste. Sed plej aktiva li estis ekde la Jubilea Kongreso en 1987, kiu same okazis en lia naskiĝurbo kaj en kiu li iĝis honora membro de UEA. Li aperadis en la kongresoj, sendis salutmesaĝojn kaj diskonigis en la mondo la lingvon de la avo.

La vivon de Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof prezentas la libro de Roman Dobrzyński La Zamenhof-strato, kiu unue aperis en 2001 en la pola, sed du jarojn poste estis reverkita en Esperanto kaj sekve tradukita en dekkelkajn lingvojn.

Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof kun sia filino Margaret.

Zaleski-Zamenhof estis la plej proksima vivanta familiano de L. L. Zamenhof. Post lia morto la plej proksimaj parencoj en la rekta linio estas la du pranepinoj: Hanna Zamenhof-Zaruska, kiu vivas en Usono, kaj Margaret Zaleski-Zamenhof, kiu vivas en Francio. En 2015, okaze de la 100-a Universala Kongreso ambaŭ transprenis la taskon reprezenti la Zamenhof-familion en la Esperanto-kongresoj.

Tiam neniu el la du filinoj ankoraŭ bone sciis Esperanton, rakontas Katalin Kováts, kiu en la lastaj jaroj multe rilatis kun la familio.

– Ĵus antaŭ Lillo Margaret, kiu loĝas en Parizo, ekstudis Esperanton, ĉefe per Duolingo, sed manke de praktikado ne atingis bonan parolnivelon. Dum la kongreso en Lisbono ni renkontiĝis, kaj mi proponis al ŝi helpi en la lernado. Ni renkontiĝis plurfoje, vizitis unu la alian kaj sincere amikiĝis. Margaret nun regas Esperanton tre bone, kaj eĉ trapasis KER-ekzamenon ĉi-somere. Tio fakte tre ĝojigis la patron. Do, espereble dum multe da jaroj ni havos inter ni esperantistan membron de la Zamenhof-familio, kiu eĉ planas aktivi en la movado.

Pli frue Margaret Zaleski-Zamenhof ne konsciis, kiel gravan rolon Esperanto havis por ŝia patro, rakontas Katalin Kováts.

– Lastatempe, kiam li jam estis malsana kaj tre laca, Margaret uzis Esperanton kiel magian rimedon por aktivigi la patron, veki lian atenton, kaj plezurigi lin per konversacioj en Esperanto. Miaj lastaj personaj memoraĵoj datiĝas de unu monato, kiam en septembro ni kune vespermanĝis ĉe la nepo, kaj li plurfoje vigle levis sian glason duonkantante “Esperanto, Esperanto estas la lingvo por ni!” Ni plene konsentis kaj konservos en ni tiujn magiajn momentojn.