인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

최초의 에스페란토 오페라 프라하에서 공연!
Opero Esperante en Prago!

체코의 천재적 작가 라디슬라프 클리마의 소설 ‘스테르낸호흐 공작의 고뇌’가 오페라 작품으로 2019년 9월 27일 체코 오페라극장에서 처음으로 에스페란토 로 공연되었다.  공연은 아래 유튜브에서 감상할수 있다.

OPERO EN ESPERANTO

La 27-an de septembro 2019 (je la 19:00 CEST, 17:00 UTC) la Nacia Teatro de Prago eksurscenigis la operon Sternenhoch kadre de la Internacia Teatra Festivalo en Nitro (de la 27-a de septembro ĝis la 2-a de oktobro 2019). La prezentaĵo estas rete vivelsendata kun subtekstoj en la ĉeĥa, la angla kaj aliaj lingvoj. La premiero de tiu ĉi versio okazis la 7-an de aprilo 2018 ĉe la Nacia Teatro en Prago, Ĉeĥio, kaj ĝi estas la unua komplete esperantlingva lirika opero.

 

La libreto, verkita de la ĉeĥa komponisto Ivan Acher surbaze de la groteska, ekspresionisma romano Utrpení knížete Sternenhocha (“La suferoj de la princo Sternenhoch”), publikigita en 1928 de la ĉeĥa poeto kaj filozofo Ladislav Klíma, estis rekreita en Esperanto de la ĉeĥa esperantisto Miroslav Malovec, kiu ricevis la diplomon de UEA pro Elstara Arta Agado en 2019 sekve de tiu traduko.

 

La kultura platformo OperaVision (http://operavision.eu), financita de la programo de Eŭropa Unio “Kreiva Eŭropo” kaj disponebla en la franca, en la germana kaj en la angla, celas konatigi la mondon de opero al la plej vasta kaj diversaĝa publiko per reta dissendo kaj disponigo de operoj, al kio aldoniĝas artikoloj, intervjuoj kaj aliaj uzeblaj rimedoj por la publiko, kiu alproksimiĝas al tiu arta formo kaj deziras plukreskigi siajn konojn tiurilate. La projekto kunigas 29 partnerojn el 17 eŭropaj landoj kaj disvolviĝas sub la superrigardo de Opera Europa, asocio de operaj kompanioj kaj festivaloj en Eŭropo.

Kadre de tiu ĉi ampleksa kultura projekto la opero Sternenhoch estas rete vivelsendata kaj restos rete spektebla ĝis la 26-a de marto 2020. La tuta enhavo estas spektebla senpage, kun subtitoloj en la franca, en la germana kaj en la angla, kun ebleco je aŭtomataj subtekstoj en 114 pliaj lingvoj.

Trovu ligilon al la opero Sternenhoch en OperaVision ĉi tie: https://operavision.eu/en/library/performances/operas/sternenhoch-national-theatre-prague.

Aldone al la filmo de la opero, ĉe la retpaĝo de OperaVision disponeblas aliaj filmetoj kaj intervjuoj. Se vi deziras malkovri pli pri la fono de la opero kaj pri la elekto de Esperanto por tiu ĉi opero, bv. spekti ĉe Jutubo mallongan prezenton de la reĝisoro Michal Dočekal (https://www.youtube.com/watch?v=Hziv3vOx9a0) kaj tre interesan intervjuon kun la komponisto Ivan Acher, kies unua verko estis fakte Sternenhoch (https://youtu.be/pE1ieVjoPY4). Ambaŭ kontribuoj estas subtekstitaj en Esperanto.

UEA varme invitas ĉiujn interesitojn spekti la operon kaj tiel subteni tre gravan kaj interesan manifestiĝon de nia lingvo en la internacia kultura medio.