인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

79차 스페인 에스페란토 대회 (2020. 4.30-5.4)
79a Hispana Esperanto-Kongreso (2020. 4.30-5.4)

79a Hispana Esperanto-Kongreso

La Hispana Esperanto-Federacio (HEF) kaj Kantabra Esperanto-Asocio (KantEA) invitas vin partopreni en la 79a Hispana Esperanto-Kongreso, okazonta de la 30a de aprilo ĝis la 4a de majo de 2020 en Comillas (Kantabrio).

Venu kaj ĝuu grandan esperantan kulturaranĝon en Hispanio. Kontaktu la LKK-on se vi deziras ankaŭ kunlabori en la organizado, kaj proponi programeron.

Kaj por antaŭgustumi la etoson de la HEF-Kongresoj, ni proponas al vi viziti la jutuban paĝon de HEF, en kiu vi povos spekti diversajn filmetojn pri pasintaj renkontiĝoj: alklaku sur ĉi ligilo.

Comillas atendas vin!