인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

폴란드 에스페란토 협회지에 실린 ‘폴란드 방문기’ 기사!
‘Artikolo en Pola Esperantisto’pri Somera vojaĝo!

폴란드 에스페란토 협회에서 발행하는 기관지 ‘Pola Esperantisto’, 2019년 7/8월호에 이중기 문화원장이 기고한 글 ‘Agrabla restado en Bydgoszcz kaj Torun’ 이 실렸는데, 이는 금년 여름 방문한 폴란드 비드고즈와 토룬 방문기이다.

En la organo de Pola Esperanto-Asocio, ‘Pola Esperantisto’ (2019/julio/aŭgusto) aperis artikolo de LEE Jungkee, kies titolo estas ‘Agrabla restado en Bydgoszcz kaj Torun’.  Li lasis sian impreson pri du urboj kaj tieaj esperantistoj.

Tiuj, kiuj volas aboni la revuon rete, sciigu sian retadreson kun jara abonkotizo ’10 eŭroj’ al LEE Jungkee. La revuo estas redaktita nur Esperante kaj ĝia enhavo estas riĉa.

 

Lee Jungkee (Ŝlosilo), Koreio

Post UK en Lahti, kun tri koreaj esperantistoj, de la 30-a de julio ĝis la

4-a de aŭgusto 2019, mi vizitis du urbojn – Bydgoszcz kaj Toruń en Pollando. Kompreneble, la vojaĝo en la fremdaj urboj bone sukcesis, dank’al la lokaj esperantistoj. La 30-an de julio, mi estis bonvenigita de s-ro Jan Skonieczka, la prezidanto de Esperanto Asocio en Bydgoszcz. La 31-an de julio mi vizitis tombon de la forpasinta samideano s-ro Andrzej Grzębowski, kiu estas fame konata esperantisto kiel profesia Esperanto- turisto, kies kompanio estis nomata „Esperanto-Tur”. Abrupte li mortis en la jaro 2014, en la kongresejo de la 99-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazis en Bonaero, Argentino. Delonge mi amikiĝis kun li kaj klare mi memoris, ke li loĝis en Bydgoszcz. Tial mi decidis viziti la urbon survoje al Toruń.

 

Pola Esperantisto 4/2019

  • Torunaj esperantistinoj kun koreaj gastoj en Ciechocinek.

Akompanate de s-ro Jan mi vizitis la tombejon kun bukedo, por esprimi mian profundan kondolencon, kiel iama amiko de Andreo. Sur lia tombŝtono estas gravuritaj jenaj vortoj en Esperanto: “Ripozu en paco”. Tage mi renkontis plurajn samideanojn, kiuj loĝas en Bydgoszcz. Inter ili, kun ĝojo, mi rerenkontiĝis kun mia malnova amiko d-ro Przemek Grzybowski, kiun mi renkontis antaŭ 30 jaroj, en la Esperanto-Kastelo Greziljono, en Francio. Vere Esperantujo estas malgranda! Posttagmeze, kun Jan, mi vizitis la ponton, kiu portas la nomon ‘Ponto Esperanto’. Vespere mi kaj koreaj esperantistoj estis invititaj de s-ro Michal Laski, por vespermanĝo; li partoprenis en la Seula UK en 2017. Krome, ankaŭ s-ino Helena Skonieczka, poetino, invitis kaj regalis nin en sia hejmo, Apartan dankon al ili ambaŭ!

La 1-an de aŭgusto, mi veturis trajne al Toruń, por renkonti tieajn esperantistojn. Sur la kajo de la stacio s-ro Janusz Pokrzywnicki kaj s-ino Grażyna Szubryczyńska bonvenigis nin kaj poste gastigis nin – kvar koreajn esperantistojn – familioj de s-inoj Teresa Nemere kaj Maria Pokrzywnicka. Mi kore dankas ilin.

  • Pola Esperantisto 4/2019

 

Televida ĵurnalistino intervjuas Lee Junkee, dum la inaŭguro de la ekspozicio “Pollando

miaokule”

La 2-an de aŭgusto, en Pedagogia Biblioteko en la urbocentro, okazis malferma ceremonio de la ekspozicio, kiu prezentas rezulton de la Internacia Pentraĵ-Konkurso “Pollando miaokule”, iniciatita kaj anoncita internaciskale por infanoj, pere de Esperanto de la s-ino Grażyna Szubryczyńska – toruna esperantistino, pedagogo en la 35 toruna bazlernejo, kiu dum jaroj uzas Esperanton dum sia eduklaboro. Por la konkurso venis, laŭ ŝia konstato, pli ol 170 konkursaĵoj, el 6 landoj. En la ekspoziciejo oni povis prezenti nur parton de illi. Inter la premiitaj troviĝas ankaŭ kreaĵoj de du koreaj geknaboj, kiujn mi instigis por la enviciĝo. La inaŭguron ĉeestis ĉ. 30 personoj, inter ili direktorinoj de la menciita lernejo kaj de Pedagogia Biblioteko. Ĉeestis ankaŭ torunaj esperantistoj.

En la ekspoziciejo mi estis intervjuata de la toruna televido. Espereble la ekspozicio daŭros, kiel jarevento, en Toruń, diskonigos la belan urbon kaj popularigos Esperanton. Mi kore dankas al ĉiuj samideanoj, kiuj engaĝiĝis por la sukcesa ekspozicio kunlabore kun la urbaj instancoj. Speciale mi dankas al la direktorino de la baza lernejo nr 35, kiu apogis la projekton, aranĝita pere de Esperanto, kaj helpis ĝin efektivigi.

Posttagmeze, danke al s-ino Maria Katarzyna Pokrzywnicka, la fakestrino de la Muzeo Etnografia en Toruń, ni havis raran ŝancon flari historion de la antikva Pollando. Koran dankon al Maria, kiu ĉiĉeronis en Esperanto. Krom tio, akompanate de ges-roj Janusz kaj Maria, mi vizitis

 

Pola Esperantisto 4/2019

 

tri ZEO-ojn, kiuj troviĝas en Toruń: stratoj “Ludwika Zamenhofa”,

“Antoniego Grabowskiego” kaj Memortabulo, omaĝe al Antoni

Grabowski, surmure, antaŭ la kemia laborejo, en la mezlernejo n-ro 1.

La 3-an de aŭgusto, akompanate de s-inoj Teresa Nemere kaj Grażyna

Szubryczyńska, ni vizitis plurajn historiajn lokojn kaj muzeon de Nikolao Koperniko, en kiu mi momente meditis pri la revolucia aserto de la astronomo kontraŭ tiama religia premado.

Posttagmeze, la filino de s-ino Teresa Nemere – Kinga Nemere Czachowska, profesia urba ĉiĉeronino, gvidis nin en Esperanto tra la bela urbo kun amuzaj rakontoj. Koran dankon, pro ŝia agrabla ĉiĉeronado. Poste, ni direktiĝis al la urbo Ciechocinek, kiu estas konata kiel kuracloko kun sala fonto. Mi aŭdis, ke oni kuracas sian malsanon helpe de “la sala promenado” ĉe la interesa konstruaĵo, kiu densigas la salakvon kaj vaporigas mineralaĵojn. Ankaŭ mi spertis tion, kaj kun la agrabla sento de la salfonta-efiko, polaj kaj koreaj esperantistoj, ni revenis al Toruń vespere. “Neatendite, postagmeze venis al Toruń kvaropo da niaj samlandanoj, kiuj vizitis la sudan Pollandon.

Do, dum la sekvaj promenoj, ni kereoj jam estis okope!”

Dum tiu ĉi vojaĝo en du polaj urboj, mi konatiĝis kun sufiĉe da

gesamideanoj, kiuj varme akceptis koreajn esperantistojn kaj ni, kiel fremdlandanoj, rimarkis, ke en Pollando troviĝas multaj vidindaj lokoj. Kun bonaj impresoj pri Pollando kaj pola Esperantujo ni, koreaj esperantistoj, forlasis Pollandon la 4-an de aŭgusto. Koran dankon al ĉiuj, kiuj amike multe helpis al ni, dum la restado en Pollando!

Toruń amike gastigas koreajn esperantistojn.

  • Pola Esperantisto 4/2019

 

Grażyna Szubryczyńska,

instruistino de bazlernejo numero 35 en Toruń

Laborante kiel instrruistino en infanĝardenoj en Toruń, jam dum jaroj

mi strebis diversforme utiligi Esperanton, por proksimigi infanojn al

diversaj landoj, diverslandaj kutimoj, k.t.p. Pere de Esperanto mi eĉ ligis oficialan kontakton kun la infanĝardeno en la ĉina edukcentro en…. Antaŭ unu jaro mi komencis labori en la infanĝardena parto de la bazlernejo numero 35, en Toruń. En ĝi mi ofte aŭdis pri internacia edukado. Mi decidis uzi la fakton kaj ankaŭ tie uzi Esperanton por edukado.

Okaze de 100-jara datreveno de liberiĝo de Pollando, mi sendis pere

de interreto inviton al desegnokonkurso, je la temo “Pollando miaokule”. La tasko por infanoj, en du aĝkategorioj (ĝis la 7-a kaj ĝis 10-a jaro), estis esprimi propran imagon pri la temo per libera pentraĵ-tekniko kaj unufraza komento en sia nacia lingvo. Mi proponis, ke la lokaj esperantistoj traduku la frazon al Esperanto, por ke mi povu traduki al la pola lingvo.

Petante permeson organizi la konkurson, mi ekaŭdis de mia

direktorino: „Fari ion novan – nepre. Sed per Esperanto? Ĉu ĝi daŭre

 

Pola Esperantisto 4/2019

 

ekzistas?”. De tiu momento mi strebis agi pli forte. Rezulte de tio, nian lernejon atingis pli ol 170 desegnaĵoj el 6 landoj: Ĉinio, Serbio, Koreio, Hungario, Svislando kaj Brazilo. La direktorino fieris. Ŝi eĉ provis kompreni diversajn vortojn, demandis pri nia movado.

Ni pretigis por ĉiu partoprenanto de la konkurso dulingvan diplomon

kaj, por kreintoj de la plej interesaj desegnaĵoj, – donacojn. Krome,

diplomojn kaj dankmemoraĵojn ricevos ĉiu lernejo, el kiu venis la konkursaĵoj. Komisiono, elektante 3 la plej bonajn laboraĵojn, rimarkis, ke almenaŭ 50 ceteraj meritas por montri ilin al la vasta publiko. Post multaj streboj, mi sukcesis organizi espozicion en la toruna Pedagogia Biblioteko, kiu dum la pasintaj jaroj organizis 2 interesajn ekspoziciojn pri Esperanta literaturo, do volonte akceptis la novan proponon, kunligita kun Esperanto. Nia ekspozicio okazis sub la honora protekto de la toruna urbestro Michał Zaleski.

En la ekspoziciejo estas prezentitaj 52 desegnaĵoj kun komento en 3, supre menciitaj, lingvoj. La infankreaĵojn akompanas informoj pri Esperanto kaj kolekto de esperantlingvaj turistinformiloj pri vizitindaj lokoj en Pollando. Sur la retpaĝo de la biblioteko vi povas vidi la prezentadon

http://www.bptorun.edu.pl/index.php?akcja=&art_id=25&id_news=1076

  • Pola Esperantisto 4/2019

 

La 2-an de aŭgusto 2019 okazis la solena malfermo de la ekspozicio. Bedaŭrinde, la urbestro ne povis partopreni en ĝi. Venis homoj el medio de la toruna edukado kaj kulturo, torunaj esperantistoj kaj, krome, “hazardaj” personoj, ĉar la aranĝo estis bone reklamita por torunanoj per per la urba kulturinformilo kaj interreto. Ĝoigis nin la partopreno de kvar koreaj geesperantistoj kaj, inter ili, ĉeesto de Jungkee Lee, estrarano de UEA kaj, kio estis speciale kortuŝa, avo de la partopretanto de la konkuro. Pro la partopreno de la gastoj, ĉiuj programeroj estis tradukitaj al Esperanto, fare de Teresa Nemere.

La direktorino de nia lernejo bonvenigis ĉiujn gastojn per kelkaj frazoj

en Esperanto (!) kaj mi prezentis organizadon kaj atingojn de la konkurso. Sekvis parolado de Jungkee Lee, kiu gratulis al ni kaj proponis daŭrigon de nia kunlaboro. Sekve, la toruna poetino Małgorzata Musiałowska prezentis

propan versaĵon pri la aranĝo kaj la 10-jara Staĉjo legis kelkajn komentojn

de la partoprenantoj de la konkurso kaj – mi iliajn tradukojn. Estis tre kortuŝa momento kaj la knabo (do ankaŭ aŭtoroj de la vortoj) ricevis

grandan aplaŭdon. Maria Pokrzynicka, la loka esperantistino kaj

laborantino en la toruna Etnografia Muzeo anoncis baldaŭan starton de la nova kurso de Esperanto. La aranĝon filmis kaj intervjuis nin la loka televido, por ke vespere ni povu ekaperi en “Novaĵoj”. (kontrolu:

http://www.tvtorun.net/movie/show?id=19415&fbclid=IwAR1OkGzKnIpe

5-ej_fJb1wo8hvbv4Lr9j-aStRPcg_ZZipX62RA194tzxDs )

Post la sukcesa aranĝo, mia direktorino petis min daŭrigi utiligon de

Esperanto en nia lernejo. Mi elektis instruadon per la rekta metodo en mia grupo (4-jaruloj), krome mi daŭrigos korespondadon (mi jam trovis novan interesiĝintan lernejon) kun interŝanĝo de infanpentraĵoj je diversaj temoj

==================================

에스페란토로만 발행되는 이 기관지에는 폴란드 에스페란토 활동 소개를 비롯한 다양한 읽을꺼리가 많다.

문화원에서는 ‘인터넷 구독’ (종이 아님)을 대행하고 있으니, 구독을 원하는 분은 문화원 카톡방 또는 010-3340-5936 (이중기)으로 이 기관지를 받을 이메일과 함께 신청바란다.

1년구독료는 10유로(14000원)이다.