인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

50차 체코 에스페란토 대회 안내! (2019.10.17-20)
La 50-a Kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio (2019.10.17-20)

제 50차 체코 에스페란토 대회가 2019년 10월 17일부터 20일까지 체코 Brno시에서 열릴 예정이다.

에스페란토 박물관이 있는 Svitavy 시에서는 9월 14,15일 새로운 전시회가 열리기때문에 대회전에 미리 와서 참관하기를 권한다.  자세한 내용은 아래 안내를 참고하기 바란다.

Invito: ĈEA-Kongreso en Brno kaj Eo-muzeo en Svitavy

De la 17a ĝis la 20a de oktobro okazos jubilea kongreso de Čeĥa Esperanto-Asocio (50-jariĝo), al kiu mi kore invitas ankaŭ aŭstrajn esperantistojn, des pli, ke ĝi okazos en Brno, do proksime al Vieno. Jen ĉi tie pliaj informoj. Por tiuj, kiuj ankoraŭ ne vizitis Svitavy (Zwittau) kaj tiean Esperanto-muzeon mi volas aldoni, ke ĝi troviĝas nur 65 km de Brno sur trajnlinio de Brno al Prago, do valoras per unu vojaĝo al Ĉeĥio viziti ambaŭ.

Krome, estas ankaŭ eblo veni al la Eo-muzeo en Svitavy  jam pli frue, dum la malfermo de la nova ekspozicio, kiu okazos jam la 14an kaj 15an de septembro 2019. Jen ĉi tie.

Renkontiĝon kun vi, ĉu en Brno, ĉu en Svitavy, ĝojatendas Petro Chrdle, chrdle@kava-pech.cz