인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

‘제 105차 몬트리얼 세계 에스페란토 대회(2020)’와 ‘제 53차 퀘벡 세계 에스페란토 교육자 대회’ 안내!
105-a UK kaj 53-a ILEI-Kongreso en Kanado en 2020.

  • 7.25- 8.01 (세계 교육자 연맹 대회/ 퀘벡시)
  • 8.01- 8.08 (세계 에스페란토 대회 / 몬트리얼)
  • 8.08- 8.09 (니토베 심포지오 예정 / 몬트리얼)

제 105차 세계 에스페란토 대회가 2020년 8월 1일부터 8월 8일까지 카나다, 몬트리얼의 쉐라톤호텔에서 ‘UN 75년: 변화하는 세계에서의 대화와 상호 이해’의 주제로 열린다.

세계 대회 신청하는곳 ==> https://uea.org/kongresoj/alighilo

 

이 세계 대회 1주일전에 제 53차 국제 에스페란토 교육자 대회가 2020년 7월 25일부터 8월 1일까지 카나다, 퀘벡시에서 열린다.

자세한 내용은 세계 협회 (uea.org)와 교육자연맹 (ilei.info) 누리집을 참고하기 바란다.

La 105-a Universala Kongreso de Esperanto okazos en Montrealo, Kanado, de la 1-a ĝis la 8-a de aŭgusto 2020.””UN 75-jara: Dialogo kaj interkompreniĝo en ŝanĝiĝanta mondo”

La 53-a kongreso de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj okazos en Kebekurbo antaŭ unu semajno de la UK okazonta en Montrealo


105-a UK en Montrealo: multaj aliĝoj en Lahtio

La Montreala UK sukcesis kapti atenton de la kongresanoj en Lahtio: ĉ. 90 homoj — aŭ 10% de kongresanoj — jam aliĝis por la venontjara kongreso en Kanado. La averaĝa kvanto de aliĝintoj jam en la antaŭa UK estas ĉ. 60, do por Montrealo aliĝis jam 50% pli ol averaĝe.

“Ni estas tre feliĉaj pri la grandega intereso kaj tiom multaj aliĝoj”, diras Ĵenja Amis, la respondeculo pri informado. “La intereso pri Montrealo kaj Kanado estis enorma — pluraj centoj da kongresanoj venis al nia tablo kun granda scivolemo kaj multaj demandoj kaj la plejparto de la venintoj intencis partopreni.” “La urbo ‘vendas’ sin mem”, notas Joel Amis, vic-prezidanto de LKK: “Ĝi estas riĉa je historio — 377-jara — unu el la plej malnovaj urboj en Nord-Ameriko. En Montrealo abundas vidindaĵoj, mondfamaj muzeoj kaj nokta vivo. Ĝi proponas riĉan kulturon kaj bonegan gastronomion. La urbo havas ĉ. 1.3 milionon da loĝantoj kaj estas sufiĉe granda por havi riĉegan kulturan vivon, sed sufiĉe malgranda, por sentiĝi hejmeca kaj senhasta”. Nicolas Viau, vic-prezidanto de la LKK, ankaŭ notas, ke oni ofte demandis pri la lingvoj en Montrealo: “La ĉefa lingvo en Montrealo, kiel ĝenerale en Kebekio, estas la franca, sed en Montrealo oni ofte kapablas funkcii dulingve, kio estas alia interesa afero pri Montrealo, aparte por esperantistoj. Tamen, paŝante surstrate oni ofte aŭdas plurajn aliajn lingvojn, ĉar Montrealon riĉigis — lingve, kulture, gastronomie — multaj enmigrintoj”.

La teamo ankaŭ preparas multajn belajn ekskursojn dum-, antaŭ- kaj postkongresajn: “Ni multe ekskursos en Montrealo kaj montros la diversecon de nia urbo, multajn ĝiajn etnajn kvartalojn, ĝian arton, muzikon… Ni konatiĝos kun la fama montreala subtera urbo. Ni manĝos en tradicia kebekia sukerkabano (loko, kie oni produktas la faman kanadan acersiropon). Ni vizitos indiĝenajn rezervejojn. Estos ankaŭ eblo ekskurse bicikli tra la insulo de Montrealo”, diras Suzanne Roy, la respondeculo pri ekskursoj. Antaŭkongrese ni iros orienten, tra la bela, pli ol 400-jara Kebekurbo, ĝis Tadusako, kie oni povas observi balenojn, kaj okcidenten, tra Otavo kaj Toronto, ĝis Niagaro, kie ni eĉ ŝipetos kaj alproksimiĝos al la famegaj akvofaloj — nepra kanada sperto”.

La montreala teamo promesas ankaŭ riĉegan kulturan programon dumkongrese: “Montrealo estas universo en si mem kaj dum la nacia vespero vi konatiĝos kun muziko kaj dancoj de diversaj popoloj, kiuj “kreis” Montrealon, kaj ankaŭ, kompreneble, kun la indiĝena arto”, diras Ĵenja Amis. “Vi ankaŭ feliĉos revidi konatajn Esperanto-artistojn kaj konatiĝi kun novaj steluloj de Esperantujo”.

La 105-a Universala Kongreso en Montrealo okazos de la 1-a ĝis la 8-a de aŭgusto 2020 en la hotelo Sheraton, kiu situas urbocentre, ĉe du ĉefaj metrolinioj. “La situo de nia kongresejo estas vere perfekta”, notas Normand Fleury, la prezidanto de la LKK. “La urbo proponas diversajn loĝ-eblojn en la proksimeco. La kongresa hotelo estos havebla favorpreze kaj pro favora kurzo de la kanada dolaro kompare al eŭro, la montrealaj prezoj tre bone kompariĝas al la eŭropaj aŭ usonaj prezoj”.

La temo de la kongreso estos: “UN 75-jaraĝa: dialogo kaj interkompreniĝo en ŝanĝiĝanta mondo” — tre bona temo por krei novajn strategiajn aliancojn kun politikistoj, funkciuloj kaj NRO-oj. Antaŭ UK okazos la 53a ILEI-kongreso, de la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto, en Kebekurbo, kun komuna busveturado al Montrealo. Tuj post UK okazos Nitobe-simpozio (de la 8-a ĝis la 9-a de aŭgusto). Samtempe kun la UK en Montrealo okazos indiĝena festivalo, tiel ke la kongresanoj povos aparte bone konatiĝi kun indiĝenaj kulturoj de Kanado.

Interesaj faktoj pri la familio Zamenhof kaj Montrealo: 1) dum sia vizito en Montrealo post la UK en Vaŝingtono en 1910, Ludoviko Zamenhof tranoktis en hotelo Windsor, kiu ĝuste troviĝas trans la strato de nia kongresa hotelo! 2) alia Ludoviko — Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof, nepo de la unua — dum kelka tempo dediĉis sin al konstruado de sportejoj kaj aparte fieras pri sia kontribuo al la olimpika stadiono en Montrealo (unu el montrealaj ikonaj konstruaĵoj, kiu ankaŭ aperas sur la logotipo).

Pli da informoj:

Esperanto2020.ca | facebook.com/Montrealo.kongreso | videa invito al la UK | Prezentaĵo | Gazetaraj reeĥoj

Aliĝilo: baldaŭ haveblos ĉe uea.org; oficiala kradvorto: #esperanto2020

Dum la flagtransdona ceremonio de la LKK en Lahtio al Montrealo (foto: Anna Striganova)