인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

프랑크푸르트에서 우연히 만난 두 에스페란티스토!
Du esperantistoj surstrate en Frankfurt!

Adiaŭinte samideanojn en la urboj Torun kaj Bydgodz mi direktiĝis al la flughaveneto Bydgodz ŝoforate de ŝercema samideano Johano. Dankon kara Johano. En Torun mi adiaŭis s-inojn Teresa, Grazynka, Kinga kaj s-ron Janusz krom  koreaj geamikoj; Jesa, Dianto, Glorina kaj Helo, kiuj veturos al Varsovio.

En la metroo de Frankfurto tute hazarde mi renkontis mian malnovan amikon Reza Torabi (foto) el Irano, kiu nun loĝas en Frankfurto. Kun li eliris de la stacio, tiam mi neatendite renkontis s-inon Hildegard Stecay, kiu loĝas en Hanau, Germanio. Mi renkontis ŝin en la 55-a Baltaj Tagoj, kiu okazis antaŭ Lahtia UK.

Kun Nepre, Anĝela, Justa kaj du nekoreaj geamikoj ni havis agrablan tempon bierumante. Vere, Esperantujo estas mistera kaj bela, ĉu ne?

Kun s-ino Hildegard mi diskutis pri literatura mondo de Julian Modest, bulgara verkisto kaj pri Esperanto-movado.

Nun mi tajpas en la flughaveno de Frankfurt finante mian monatan vojaĝon en Eŭropo; Litovio-Latvio-Estonio-SanktaPeterburg-Bydgodz-Tolun-Frankfurt-Incheon.

Mi kore dankas al ĉiuj samideanoj en kaj ekster Koreio, kiuj helpis, gastigis kaj gvidis min. Aparte mi kore dankas al Nepre, kiu fartis kun mi agrable.

Planante venontan vojaĝon~