인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

폴란드 토룬(2)에서 만난 에스페란티스토들~
Esperantistoj en Torun, Pollando~

Hodiaŭ estas lasta tago en Torun kaj morgaŭ mi flugos al Frankfrut. Mi kore dankas al gesinjoroj Janusz Pokrzywnicki  kaj Maria Katarzyna Pokrzywnicka, kiuj gastigis min kaj Nepre dum tri noktoj. Vere ili gastigis nin kiel samideanojn. Koran dankon.

Antaŭtagmeze mi kaj koreaj esperantistoj akompanate de s-ino S-ino Grazyna Szubryczynska vizitis la  domon de Kopernikus. Momente mi meditadis pri revolucia ideokreo de Kopernikus kontraŭ tiama katolika forto. Sekvante la spuron de  Kopernikus en mia kapo leviĝis diversaj pensoj.

Posttagmeze, la filino de  S-ino Teresa Nemere (veterana esperantisto), s-ino Kinga Nemere Czachowska, profesia esperantista ĉiĉerono gvidis nin tra la bela urbo kun amuzaj rakontoj.

Koran dankon je ĉiĉeronado de Teresa.

 

Poste ni direktiĝis al la urbo Ciechoicinek, kiu estas konata kiel sala fonto. Oni kurcas sian malsanon tra sala dusxado. Kun agrabla sal-duŝado oni revenis al Torun. Koran dankon al ĉiuj samideanoj en Torun.

Sur la muro mi trovis tabulon, sur kiu troviĝas ‘Sinjoro Tadeo’ en pola lingvo.