인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

폴란드 토룬(1)에서 만난 에스페란티스토들~
Esperantistoj en Torun, Pollando~

 

En la pola urbo Torun okazis Internacia Pentraĵo-Konkurso de geknaboj, kiun s-ino Grazyna Szubryczynska aranĝis tra unujara preparado pere de Esperanto. En la ekspozicio ĉ. 30 civitanoj kaj esperantistoj ĉeestis. El la premiitoj troviĝis du koreaj geknaboj. La temo de la ekspozicio estas ‘Pollando miaokule’. Mi estis intervjuita de televida stacio de Torun. Espereble la ekspozicio daŭre okazos kiel jaraevento de Torun por diskonigi la belan urbon kaj por disvastigi Esperanton. Mi kore dankas al ĉiuj samideanoj, kiuj engaĝiĝis por la sukcesa ekspozicio.

http://www.tvtorun.net/movie/show?id=19415&fbclid=IwAR3izy9btmNyRddS7ZTxPFmRboJjCnO4hG6vF7QizPebYEFJh8pRGKd_c5o

Posttagmeze laŭ konduko de s-ino Maria esperantistoj havis tre karan sperton en la Etnografia Muzeo en Torun. Koran dankon pro ŝia afabla klarigo.

En Torun troviĝas tri ZEO-j (Zamenhof/Esperanto-objekto).

  1. Strato “Ludwika Zamenhofa”
  2. Strato ‘Antoniego Grabowskiego (Antoni GRABOWSKI )
  3. Memortabulo de Antoni GRABOWSKI  en ĥemia ĉambro, mezlernejo nr 1

Mi kore dankas al la samideanoj, kiujn mi renkontis en Torun. Jen estas iliaj nomoj.

S-ro Janusz Pokrzywnicki (edzo de s-ino Maria)

S-ino Maria Katarzyna Pokrzywnicka (estro de Etnografia Muzeo)

S-ino Teresa Nemere (veterana esperantisto)

S-ino Grazyna Szubryczynka (instruisto de infanĝardeno)

S-ro Jozef Gasiorowski (Poeto)