인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

폴란드 비드고스츠에서 만난 에스페란티스토들!
Esperantistoj en Bydgoszcz, Pollando!

En la 31-a de julio, 2019 mi vizitis la tombejon de forpasinta samideano s-ro Andrzej Grzebowski, kiu estas fame konata esperantisto kiel profesia Esperanto-turisto, kies kompanio nomiĝas ‘Esperanto-Tur’. Abrupte li mortis en la kongresejo de la 99-a Universala Kongreso de Esperanto en la jaro 2014, kiu okazis en Bonaero, Argentino. Delonge mi konatiĝis kun li kaj bone sciis ke li loĝas en Bydgoszcz. Tial mi vizitis lian tombejon kaj esprimis mian profundan kondolencon kiel unu el liaj samideanoj. Sur lia tombŝtono estis gravurita jene, ‘Ripozu en paco’ en Esperanto.

Tage mi renkontis esperantistojn, kiuj loĝas en Bydgoszcz.

Jen iliaj nomoj;

S-ro Jan Skonieczka, prez. de Bydgoszcz kaj s-ino Helena Skonieczka

S-ro Michal Laski  (partoprenis en Seula UK 2017)

S-ro Andrzej Koraniluk (partoprenis en Seula UK 2017)

S-ino Wladyslawa Ruminska

Prof. Przemek Grzybowski, kiun mi renkontis en Esperanto-Kastelo Greziljono, en Francio antaŭ 30 jaroj en 1989. Li (meze sidanto) sendis tiaman foton al mi. Dankon.

Posttagmeze mi vizitis la ponton, kies nomo estas ‘Ponto Esperanto’.