인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

(8) 7.27/토, 제 104차 세계 에스페란토 대회 폐회하다!
La 104-a Universala Kongreso de Esperanto estas fermita!

2019년 제 104차 세계 에스페란토 대회가 핀란드 라흐티에서 7일간의 대회 일정을 마무리했습니다. 2020년 105차는 카나다, 몬트리올에서, 2021년 106차는 북아일랜드, 팰파스트에서 열릴 예정입니다.
La 105-a Universala Kongreso de Esperanto okazos en Montrealo, Kanado, de la 1-a ĝis la 8-a de aŭgusto 2020.””UN 75-jara: Dialogo kaj interkompreniĝo en ŝanĝiĝanta mondo”
La 106-a UK estas planata por okazi de la 17-a ĝis 24-a de julio. UEA kongresos en Belfasto, Nord-Irlando, en 2021.
Jen estas rezoulcio de la 104-a de la 104-a Universala Kongreso
de Esperanto en Lahtio, Finnlando.

La 104-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte en Lahtio de la 20-a ĝis la 27-a de julio 2019, kun 917 partoprenintoj el 57 landoj,traktinte la kongresan temon “Vivanta naturo – floranta kulturo”, en tri kongrestemaj sesioj, pluraj prelegoj, kaj diversaj aliaj kunvenoj kaj ekskursoj en la regiono de Lahtio;
notante la kongruecon de la temo kun la lastatempa nomumo de Lahtio kiel Verda Ĉefurbo de Eŭropo por 2021;
substrekante la ligitecon de la temo kun la Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj, proklamita de Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko por la jaro 2019;
deklaras, ke daŭripova naturo akompanas daŭripovan socion kaj daŭripova socio akompanas egalecan pritrakton de la homoj, ankaŭ rilate lingvon;
avertas, ke la nunaj procezoj de ekonomia tutmondiĝo egale minacas la daŭripovon de kultura diverseco kaj biologia diverseco;
substrekas, ke la Esperanto-movado, kiel movado por alispeca tutmondiĝo bazita sur respekto kaj valorigo de lingva kaj kultura diverseco, estas samtempe movado por daŭripova evoluigo en vasta senco;
atentigas, ke multaj individuoj kaj organizoj en la Esperanto-movado jam aktive laboras por pli ekvilibraj rilatoj inter naturo kaj kulturo, interalie agadoj por interkultura edukado, interhoma solidareco, kaj subteno al lokaj iniciatoj por daŭripova evoluigo; kaj
alvokas por interprokimiĝo kaj kunlaboro inter la Esperanto-movado kaj aliaj organizoj kaj movadoj por la protektado kaj evoluigo de lokaj kulturoj kaj naturmedioj en monda skalo.
====================

PREMIO DEGUĈI 2019 AL HEIDI GOES

La Premion Onisaburo Deguĉi UEA starigis en la Jubilea Jaro 1987 per kapitalo donacita de Oomoto. Ĝi distingas meritajn agantojn, kiuj longtempe laboras per Esperanto, por monda paco kaj homara feliĉo, konforme al la idearo de D-ro Zamenhof kaj la instruoj de Onisaburo Deguchi. Ĝi konsistas el diplomo kaj monsumo de 2000 eŭroj.

Per decido de la Estraro de UEA, Premio Deguĉi de la jaro 2019 estas aljuĝita al: Heidi Goes.

Heidi naskiĝis en Belgio en 1976. Ŝi eklernis Esperanton antaŭ 29 jaroj, en 1990. Kiam ŝi finis mezlernejon en Belgio, ŝi iris al Indonezio kadre de kultura interŝanĝprogramo kaj loĝis preskaŭ jaron ĉe du indoneziaj familioj. Tiel ŝi lernis la indonezian kaj same pri la loka kaj islama kulturo.

Post reveno al Belgio si decidis studi afrikajn lingvojn kaj kulturojn, kaj ŝia licencia diplomverkaĵo temis pri la historio de la Esperanto-movado en Afriko, verkita en la nederlanda. En 2007, la traduko en Esperanton de tiu diplomverkaĵo fariĝis ŝia unua libro, “Afero de espero”, eldonita de UEA. Tuj post la lanĉo de tiu libro, Heidi ekesploris pri la historio de la Esperanto-movado en Indonezio, pro la kombino de tiu ligilo al Indonezio kaj sia propra esploremo.

 

En 2009 ŝi revenis al Indonezio, por daŭrigi sian esploradon surloke. Tamen, instigita de LEE Jungkee, tiam prezidanto de KAEM, plej multe da tempo ŝi uzis por instrui Esperanton. En 2010 ŝi faris la duan kaj en 2012 la trian instruvojaĝon al Indonezio. Kreiĝis kluboj dum kaj post la dua vojaĝo. En 2011 kaj 2012 indoneziaj esperantistoj partoprenis la Universalan Kongreson. Ekeldoniĝis bulteno. La sekva paŝo estis finfine Indonezia Esperanto-Kongreso…. Efektive ŝia esploroj pri mortinta movado kaj sindonemo al instruado de Esperanto kondukis al revigliĝo de tuta landa movado.

En marto 2013 ŝi vojaĝis ankaŭ al Orienta Timoro, kie ŝi denove instruis. Duan vojaĝon por instruado ŝi faris en 2014. En 2018 aperis ŝia plej lasta libro, “Movadaj insuletoj”, ankaŭ eldonita de UEA. En 2018 ŝi ankaŭ instruis en Maroko kaj ekde marto 2019 ŝi komencis vojaĝi al Angolo, kie ŝi instruas Esperanton ĉefe al instruistoj, kun speciala atento al instruistinoj.

 

Per tiu premio UEA celas rekoni ŝian kuraĝon, entuziasmon kaj sindonemon samkiel ŝian profundan esperon pri la kampo de Edukado kaj ŝian admirindan esploremon.

============

La 104-a UNIVERSALA-KONGRESO
20.7. – 27.7. 2019
Ĝi okazis en Finnlando en Lahtio, ne tro granda urbo, ĉirkaŭata de bela naturo, kiu famas pri
vintraj sportoj. Ne pretervideblaj estas la tri skisaltejoj apud la sport-halo ISKU AREENA, kie la teamo
Pelicans (Pelikanoj) trejnas sin kaj ludas glacihokeon. Tie okazis ankaŭ la ĉi-jara 104-a EsperantoKongreso. Verdire elekto de sporta stadiono por la UK ne konvenas. Salonoj (aŭ pli bone kameroj)
estas tre malgrandaj, pluraj ŝtuparoj sen lifto kaj altaj ŝtupoj en la stadiono ne estas adekvataj por pli
aĝaj personoj, kiuj tamen en la UK-oj estas plimulto. Bonŝance ne okazis akcidentoj. Avantaĝo estis,
ke ni bone vidis la podianojn kaj ni povis enrigardi malantaŭ la kulisoj de la sportejo. Konvena salono
estis en apuda lernejo Salpus, kie troviĝis ankaŭ la dua manĝejo. La manĝoj estis bongustaj.
Finnlando estas lando de “Mil kaj unu lagoj…, betuloj…, saŭnoj…”. En vastaj arbaroj
promenas boacoj kaj abundas fungoj; en lagoj naĝas fiŝoj.
Al la kongreso aliĝis 917 geesperantistoj el 57 landoj. La programo, kiel kutime estis ampleksa
kaj varia. Krom kutimaj kongres-programeroj (Movada foiro, Kleriga lundo, Tago de lernado, Ekursoj, KER ekzamenoj, IKU-AIS sesioj, Belartaj konkursoj, Urba akcepto, Esperantologia
konferenco, Aŭkcio ktp.) la ĉeestantoj povis akiri praktikojn en aikido, eŭritmio kaj tajĝiĉŭano, sciojn
pri biero kaj sano, ekzercojn pri kapdolora masaĝo, informojn pri diversaj religioj: Oomoto, Budhismo,
Spiritismo, Ŭombulismo, Katolikismo. Ne Di-kredantoj interesiĝis pri Ateismo.
Finnlanda gazetaro abunde informis pri la UK antaŭ la kongreso, kaj dum la semajna aranĝo
okazis intervjuoj. Ĉiutage aperadis kongresa kuriero “La Saltejo”, per kiu ni povis ekscii pri diversaj
programŝanĝoj, manĝmenuo, kaj aliaj aktualaĵoj. Ekzemple: ampleksan informon pri la ĵus pasinta
ILEI-kongreso en Serbio, pri ĝiaj rezolucio kaj aktivado rivelis Mireille Grosjean.
La kongresa ĉeftemo estis: “Vivanta naturo, floranta kulturo”, kiu estis abunde pritraktata. Pri
Finnlando okazis multaj programeroj. Oni parolis pri ekesto de la lando, pri la demokratio, estis
prezentitaj Sameaj minoritataj lingvoj, eblis lerni la finnan lingvon eksprese, okazis kelkaj laŭtemaj
ekskursoj. Prelegoj temis pri “Finna naturo”, pri “Eduksistemo” kaj pri “Politika vivo en Finnlando”.
Oni parolis pri Esperanto-historio de Lahtio. Nacia vespero okazis en belega teatro. En bankedo oni
gustumis finnajn specialaĵojn.
Okazis pluraj posttagmezaj artaj progameroj en kiuj prezentiĝis diversaj kantistoj kaj
muzikgrupoj. Ni spektis koncertojn de Manŭel, Martin Wiese kaj de Ĵele. Vespere plezurigis nin la
kantgrupo Sepa kaj Asorti, Kajto kaj JoMo. Impresis la teatraĵo “Vivo de Galileo” prezentata de Saŝa
Pilipović, kiu ankaŭ kantis ciganajn kantojn. La Litova grupo Asorti muzikis ankaŭ dum la balo.
Estis elektita nova estraro. Duncan Charters, el Usono, elektiĝis prezidanto. Vicprezidantoj
estas: Jorge Maia el Brazilo kaj Huang Yinbao (Trezoro) el Ĉinio. Ĝenerala sekretario Alex Kadar el
Francio. Kongresojn, kulturon, eldonadon, terminologion prizorgos Orlando Raola el Usono. Pri
Afriko kaj Aktivula Maturigo okupiĝos Jérémie Sabiyimva el Burundo, pri Azio kaj Oceanio So Jinsu
el Koreio kaj la sciencan kaj fakan agadon prizorgos Amri Wandel el Israelo. Akademianoj elektis
novan sekretarion – François Lo Jacomo el Francio.
Samtempe kongresis blinduloj. En enirhalo ni povis admiri foto-ekspozicion pri Kroatio: La
lando de mirinda naturo. Kanadaj samideanoj prezentis la venontan kongreson en Montrealo al kiu jam
aliĝis surloke 80 gesamideanoj, kio estas rekorda nombro.
La libroservo ofertis multajn librojn kaj aliaj esperantaĵojn. Okazis paroligaj lecionoj kaj
konkurso pri publika parolado. Ne mankis aŭtoraj duonhoroj. Ĉiu kongresano ricevis la libron Kalevala – finna nacia epopeo. Ĝi estis donaco de la finnlanda E-asocio. Oni omaĝis la faman islandan verkisto
nBaldur Ragnarsson. Kunvenis juristoj, fervojistoj, pedagogoj, mondcivitanoj, ĵurnalistoj, medicinistoj,
nefumantoj, ekologiistoj, vegetaranoj, sennaciistoj, matematikistoj kaj aliaj homoj el diversaj
organizaĵoj. Fondiĝis asocio de Te-amantoj. Futbal-matĉon ĉi-foje gajnis esperantista teamo je 5:2.
Ĉiutage okazis ekskursoj tra la urbo kaj al proksima ĉirkaŭaĵo. Merkredaj tuttagaj ekskursoj
ebligis al la kongresanoj viziti la ĉefurbon Helsinko kaj Tampereo, kie okazis la UK antaŭ 24 jaroj.
La ĉi-jara internacia vespero estis brila. Ni spektis lumludadon, plurajn dancojn, kantojn,
spritaĵojn. Ĉe la fino kantis internacia koruso. La fermon de la kongreso efektivigis la nova prezidanto
Charters Dunkan. Oni dankis al la antaŭa estraro, kiu promesis kunlabori plu. Estis legata la rezolucio
de la kongreso, surekrane aperis bondeziro de la sveda ministrino pri kulturo. Prezentiĝis la infanoj kaj
adoleskantoj de la Kongreseto. Ĉe la fino estis transdonita la flago al la kanadaj kolegoj. Dankoj
apartenas al ĉiuj kiuj preparis la ĉi-jaran 104-an Esperanto-kongreson.
Liba Gabalda

===================

La 92-a SAT-KONGRESO

  1. 8. – 11. 8. 2019

   Ĝi okazis en bieno de Salesianaj fratoj en la populara kvartalo Horta de Barcelono. Bela ĝardeno kun pluraj romantikaj anguloj, floroj, basenetoj kun testudoj kaj fiŝoj, fontanoj, statuoj kaj palmoj ĉirkaŭas la lokon.Ĝi estas tre aglabla ripozejo, sed tamen dum la kongreso oni multe laboris kaj ŝvitis pro la varmega tutsemajna vetero.

Antaŭ cent dek jaroj okazis en Barcelono la tre sukcesa 5-a Universala Kongreso, kiun ĉeestis doktoro Esperanto, L.L. Zamenhof. Barcelono allogas. Al la ĉi-jara kongreso aliĝis 220 gesamideanoj el la tuta mondo. Post la alveno oni bonvenigis la unuafojajn kongresanojn kaj klarigis al ili kio estas SAT.  En la bela okulfrapa kongres-sako ni malkovris ilustritan kongres-libron redaktitan de Javier Alcalde kun detalaj priskriboj de ĉiuj programeroj. Krom tio enestis dulingva libreto “Esperanto: Unu lingvo por ĉiuj” de Eduardo Vivancos kaj la broŝureto pri “Don Kiĥoto kaj Sanĉo Panco” de Marcel Redulez kaj Klodin’ Pomirol.

Dimanĉon, dum la interkona vespero, la ĉeestantoj povis lerni plurajn tutmondajn dancojn. Lunde matene Saioa Escobar kaj Vinko Markov bonvenigis la partoprenantojn de la 92-a SAT-kongreso. La reprezentantoj de diversaj asocioj salutis la kongreson. Juliette Ternant transdonis parkerigitan mesaĝon de sia frato Eduardo Vivancos loĝanta en Kanado. Li ne povis ĉeesti  la kongreson persone pro alta aĝo. Tamen, alian tagon, surprize okazis rekta telefona kontakto kun li. Mi invitis la ĉeestantojn al la 72-a kongreso de fervojistoj, okazonta venontjare en Germanio en la urbo Frankfurt ĉe Odro kaj en la pola urbo Słubice. Poste ni komune fotiĝis.

Dum la kongresa semajno okazis E-kursoj por komencantoj kaj por progresantoj, portret-ateliero, spektado de filmoj kaj de nepalaj dancoj, kaj interesatoj povis tabloludi. Bone estis prizorgataj la libroservo kaj la diskoservo. La gajnintoj de fotokonkurso ricevis libron. Aŭkcion prizorgis laŭtradicie Tahira Masako kun helpo de la korea kamarado Sonĝo. Por la asocio estis kolektita sumo de 701,50 €. Przemysłav Wierzbowski el Pollando invitis la gekongresanojn per alloga prezento al la venontjara SAT-kongreso, kiu okazos en Bjalistoko, la naskiĝurbo de nia Majstro L.L. Zamenhof. Franjo Martin iniciatis kant-atelieron kun gitar-akompano de Xavier Rodon. La partoprenantoj ĉe la fino prezentis aron da revoluciaj kantoj. Miguel Fernández prezentis sian tradukon “Ha, Karmela” kaj sian poemaron “Rev-ene”. Franciska Toubale emociplene deklamis la poemon “Ankaŭ mi estas homo”. Okazis peĉakuĉaj sesioj – bildoprezentoj pri diversaj temoj kun komentoj. Ekz: pri rifuĝintoj en Samoso kaj en Francio, historio pri la kongresejo, pri naturkuracado, pri mondmapoj, bitarkivo, pri Klara Zamenhof ktp.

Kunvenis liberecana, sennaciisma kaj komunisma frakcioj, okazis laborkunsidoj kaj diversaj prelegoj: “Altsasu kaj la kataluna procezo”, “Ĉu Esperanto plibonigis/plibonigos la mondon?”, “Niaj sentoj pri eblo de disfaligo de nia vivmaniero”, “Kiel kopirajto malhelpas kulturkreadon”, “La retiriĝo-koncentrejoj-Liberigo-Ekzilo”, “Ĉu la ĉifrovalutoj povus helpi la sennaciulan ekonomion?”, “Sovaĝaj floroj. Kiam naturo helpas praktiki Esperanton kaj reciproke”. “Minoritatoj en infanlibroj”, “Pri la japana laborista sindikato Kannama”, pri “Hispana revolucio kontraŭ Sovetio”. Okazis jarkunveno de la vegetara sekcio kaj de la ekologiisma frakcio de SAT, de la eldona fako kooperativa kaj de la poresperanta fako, de la liberpensula frakcio. Okazis ankaŭ la jara kunveno de la LEA-komitato kaj la asembleo de SATeH.

Grandan intereson vekis la programero pri “Norda Koreio: demandoj kaj respondoj” gvidata de la kataluno Alejandro Cao de Benós, kiu havas rektan rilaton kun la registaro de tiu lando. Aldoniĝis alia debato kun samideanoj el suda Koreio, kamaradoj Paz kaj Sonĝo. Ankaŭ vaste estis priparolata la nuntempa politika situacio en Katalunio. Dum socia forumo pri anarkiismo, socialismo, komunismo oni prezentis diversajn politikajn vidpunktojn. Ĉe la lasta laborkunsido estis akceptitaj gvidrezolucio kaj deklaracio.

Duontaga ekskurso al Can Masdeu montris al la partoprenantoj alternativan vivmanieron de malgranda komunumo de 30 personoj en memmastrumata socia centro. La ĉeestantoj povis elekti inter du tuttagaj ekskursoj. La unua malkovris al ili la ĉirkaŭaĵon de Subirats, kie troviĝas muzeo de Esperanto fondita en la jaro 1968-a fare de Luis Hernández Yzal. En la dua ekskurso, kies celo estis Montserrat, oni vizitis ankaŭ la bibliotekon Ramon Molera. En ambaŭ ekskursoj ili bone tagmanĝis kaj trinkis bongustajn regionajn vinojn.

Ĉiuvespere okazis artaj kaj kulturaj spektakloj. Eksterordinara estis la koncerto “Mia liriko kaj muziko” de Miguel Fernández. Entuziasmon atingis koncerto de JoMo, kiu post kelkaj revoluciaj kanzonoj dancigis la publikon tiel fervore, ke ĉe la lasta kanto rompiĝis al lia gitaro du kordoj. Saŝa Pilipoviĉ krom la teatraĵo “Vivo de Galileo” prezentis Universalan Kabaredon kaj kantis ciganajn kantojn. Eŭskajn kantojn kun gitar-akompano prezentis juna knabo Porrumentzio. La lastan vesperon koncertis por ni la fama kataluna grupo Kaj Tiel Plu en unu ĝardena angulo. La intereson de la publiko vekis pupteatraĵo “La sorĉistino kaj s-ro Kristoforo” prezentata de profesia kompanio teres Desde Abajo (Desubaj pupoj). Pro tiu teatraĵo ili estis antaŭ tri jaroj enkarcerigitaj.           Ĉe la fino de la kongreso estis transdonita la Esperanto-flago al la pola reprezentanto. Korajn dankojn al la organizintoj pro la sukcesa kongreso. Pli detale pri la ĉi-jara SAT-kongreso vi povos  legi aliloke kaj eblos spekti filmojn pri diversaj kongreseroj en la jutuba kanalo de SATeH:             http://www.youtube.com/user/sateh

Liba Gabalda