인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

(6) 7.25/목, ‘세계 에스페란토 차(茶) 사랑 협회’ 창립 총회 가져!
Fondiĝis ‘Teamanta Esperantista Organizo (TEO)!

Je la 9-a horo mi ĉeestis en la prelego de Osmo Buller, kies temo estis ‘Finnlando, Demokratio’. Finnlando estas modela demokratia lando kaj ĝiaj popoloj ĝuas sian vivon kun kontento.

Je la 11-a kaj duono okazis kunsido por karavani al Santepterpurg, kiun s-ino Tatjana gvidos.

Kaj je la 12-a kaj 15 okazis fondkunsido de ‘Teamanta Esperantista Organizo (TEO)’en kiu ĉ. 40 kongresanoj ĉeestis. Mi antaŭvidas, ke TEO fariĝis sufiĉe forta organizaĵo kadre de UEA-faka agado. Jen estas elektitaj estraranoj;

Prez. Zhang Ping (Ĝoja) el Ĉinio

Vicprez. Pavol Kascak el Slovakio

Sekr. Olga Shiliaeva el Rusio

Estrarano.  LEE Jungkee el Koreio

Huzimoto Hideko el Japanio

Rostislav Cubok el Ĉeĥio

(Prez. Zhang Ping (Ĝoja) el Ĉinio)

(Vicprez. Pavol Kascak el Slovakio)

  (Sekr. Olga Shiliaeva el Rusio)

 (Huzimoto Hideko el Japanio)

 (Rostislav Cubok el Ĉeĥio)

(Estrarano.  LEE Jungkee el Koreio)

Je la 14-a kaj duono mi prezidis la kunsidon ‘Faka Forumo’ kun Francesco Maurelli. La reprezentantoj de fakaj asocioj prezentis siajn opiniojn.

Post la kunsido mi direktiĝis al komitata ‘Forumo-Kunordigado’. Vespere ‘Urbo-Akcepto’ okazis en la urbo-domo Lahtio. Reveninte al kongresejo mi ĉeestis en la koncertoj ‘Asorti’ kaj ‘Ciganaj kantoj’, kiuj estis tre kortuŝaj kaj emociigaj.  Post la koncerto Teamantoj havis te-ĝuadon sur la herbaro.

(Koncerto de Asorti)

(Skribaĵo de Prez. de Teamanta sperantisto-Organzio)

Ĵaŭde okazis fondkunveno de Teamanta Esperantista Organizo. Pli ol 40 kongresanoj ĉeestis. Nome de UEA la estrarano Orlando E. Raola salutis. Poste la organizantoj prezentis sin mem. Tuj poste Zhang Ping, nome de la organizantoj, konigis ĉefajn artikolojn de la STATUTO kaj starigis proponon pri estraranoj. Per aplaŭdoj la statuto kaj la estraro estis akceptitaj. Sekve la organizantoj resumis agadon dum la lastaj 5 jaroj, prezentis nunajn kaj estontajn programojn. Poste la ĉeestantoj estis informitaj pri kotizoj, bazitaj sur la novaj kategorioj de UEA.
Jam al TEO aliĝis 53 invidivuaj membroj el 28 landoj kaj 2 organizoj. Inter ili estas honora membro Margaret Zareski Zamenhof, vicprez. de UEA Fernando Maia, estrarano de UEA Orlando E. Raola, muzikisto Jozef Haazen, teo-produkantoj el Ĉinio, ekz. produktanto de Teo-Zamenhof, kaj verkistino Wang Xufeng, kiu monsubtenis du fimlfestivalojn Teo kaj Amo.
Per komuna foto finiĝis la fondkunveno de TEO.
Se vi volas aliĝi, venu al la paĝo https://svitavy.wufoo.com/forms/w79zau80maghb5/
Kontaktantoj:
Zhang Ping (Ĝoja) KN 324 perfectgoja@163.com
Olga Shiliaeva KN 679 lelka_shilyaeva@mail.ru


Tags:,