인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

(5) 7.24/수, 세계 대회 관광의 날!
Tago de Ekskurso!

Merkredo estas ‘Tago de Ekskurso’. Plejparto de la kongresanoj ekskursas laŭ oficialaj ekskursaj programeroj aŭ neoficiale. Mi promenis sola en la urbo Lahtio. Surstrate hazarde mi renkontis plurajn esperantistojn. El ili mi havis agrablan tempon kun du samideanoj el Estonio.

D-ro Viaceslav Hromov (Saaremaa, Estonio/ Kromnomo ‘Slav’ whromow@gmail.com), kiu estas preta gastigi min en sia bela insulo kaj s-ro Ahto Siimson (Estonio) estas ĉefdelegito de Hispanio.

Vespere estis ‘Vespero de Koreaj kongresanoj’. Oni havis amuzan tempon manĝante drinkante en la ĉina restoracio kaj poste ĉiuj dividis siajn spertojn en la kongreso.  Nova estrarano de UEA prof.SO klarigis lastajn moviĝojn de UEA kaj Azia movado.