인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

(4) 7.23/화, ‘원불교 분과 성황리에 열려!
Faka kunsido ‘Ŭonbulismo’ okazis sukcese!

Por prezenti du librojn (‘La viro el la pasinteco’ kaj ‘Vojaĝo de Onia’) el Koreio mi kuris al la kongresejo, en kiu komenciĝas je la 9-a horo faka kunsido kun la nomo ‘ Libroj de la jaro’. En la kunsido oni povas prezenti novajn eldonaĵojn post lasta UK. Feliĉe mi kaptis la ŝancon prezenti du librojn el Koreio.

(Prezentas ‘Vojaĝo de Onia)

(Prezentas ‘La viro el la pasinteco’-n)

(Nova estraro sinprezentas)

En la sama ĉambro okazis ‘Nova estraro sinprezentas’, kies celo estas prezenti novajn estraranojn al la kongresanoj. Post la sinprezento, ĉeestantoj ĵetis demandojn; eldono de jarlibro, duonigo de laborohoro de la oficistoj de CO, financa krizo de UEA, naski novajn esperantistojn) El Koreio prof. SO Jinsu sinprezentis kiel estrarano pri Azio-Oceania, informado kaj Amikoj de Esperanto. Kiel eksestrarano de UEA mi volonte donos helpon kaj konsilon por nova gvidantaro.

Tagmanĝinte mi ĉeestis en la kunsidoj ‘Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED)’ kaj ATEO (Ateista Tutmonda Esperanto-Asocio (ATEO).

(Faka kunsido de CED)

(Faka kunsido Ŭonbulismo)

(Meditado-ekzerco en Faka kunsido de Ŭonbulismo)

 

(Kantistino Amira kantis Arirang)

Je la kvara kaj duono faka kunsido ‘Ŭonbulismo’ okazis sukcese. Kristalo prezentis ‘Kio estas Ŭonbulismo?’-n, Brila montris ekzercadon de Meditado de Ŭonbulismo. La kanto de Amira, profesia kantistino, Arirang vekis emocion de ĉiuj ĉeestantoj kaj kune kantis agrabla etose.

Kaj prof. Kim Inhong (Ermito) prezentis sian sperton kiun li sentis en Internacia Renkontiĝo de Meditado, sinsekve s-ro Jasuo Tabuĉi salutis nome de Oomoto kun emociaj rakontoj, kiujn li mem spertis rekontante ŭonbulanojn. Laste mi prezentis ‘La 16-a Internacia Renkontiĝo de Meditado’, kiu okazos en la jaro 2020. Ĉ.50 kongresanoj ĉeestis.

Vespere mi ĝuis la teatron, kies titolo estas ‘Vivo de Galileo’ kaj sekvis koncerto JOMO, kies gitara ludo estis fantazia.

(Koncerto de JOMO)

(Kun aktoro Sasa Pilipovic el Servio)