(3) 7.22/월, 다양한 대회 분과 열리다!
Riĉaj programeroj okazis en la kongreso!
| Je la 9-a horo, mi ĉeestis en la faka kunsido de d-ro Humprey Tonkin, eksprez. de UEA, kiu prelegis kun la temo ‘UN:Kriza aŭ oportuna?’. Li akcentis gravecon de Esperanto-agado en UN. En la kunsido mi prezentis la konferencon de Universala Homama Asocio de Oomoto, kiu okazis en Tajvano, en kiu Esperanto estis unu el oficialaj lingvoj kaj en kiu du ŭonbulismaj gepastroj partoprenis. Simbole eĉ unu internacia organizaĵo devas uzi Esperanton kiel sian oficialan lingvon.
Post la prelego de Tonkin, mi daŭre restis en la sama ĉambro por aŭskulti prelegon de s-ro Bernhard Tuider, kiu estas deĵoranto ĉe Esperanto-muzeo en Vieno, Aŭstralio. Li prezentis funkcion de la muzeo. Oni povas gajni monte da materialoj en la jena retpaĝo, www.onb.ac.at
Tagmanĝinte mi ĉeestis en la komitata kunsido je la dua horo. Dum unu horo okazis fermita kunsido por aŭdi opiniojn de du oficisitoj, kiuj laboras en Centra Oficejo de UEA.
Domaĝe pro paralela okazigo de la komitata kunsido mi maltrafis la ŝancon aŭskulti prelegon de d-ro SO Gilsu.
Vespere mi ĉeestis en la bankedo, al kiu iu esperantisto invitis min. Koran dankon al tiu samideano. Post la bankedo oni ĝuis kongresan balon.
Prezidinto kaj Prezidanto en la Bankedo
Kun D-roj Probal Dasgupta, eksprez. de UEA kaj Orlando, nova estrarano
Kun Anima kaj Zefira
Amira kantas en la Balo
Varma etoso en Balo
Geedzoj Eddy Van Den Bosch el Belgio, gastiginto de f-ino Onia