인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

(2) 7.21/일, 제 104차 세계 에스페란토 대회 (핀란드, 라흐티) 개막식 열려!
La 104-a Universala Kongreso de Esperanto malfermita!

Je la 10-a horo la 104-a Universala Kongreso de Esperanto estis malfermita en la urbo Lahtio, Finnlando kun ĉ. 900 kongresanoj.

En la malferma ceremonio kiel estrarano de UEA mi lastfoje prezidis la programeron ‘Salutoj de landaj kaj fakaj asocioj’.

Post la kongreso, Mi ĉeestis en la pluraj fakaj kunsidoj.

En la faka kunsido Oomoto, mi parloadetis kun gratulvortoj. Prezentante mian renkontiĝon kun s-ro Jasuo Dabuĉi, Oomotano, kiun mi renkontis en la 71-a UK en Pekino en la jaro 1986 sur la Granda Muro. Kun fiero mi prezentis nian longan amikecon. Mi mesaĝis ke Oomoto estas Esperanto-edukejo, nesto de komunikado de religianoj inter Oomoto kaj Ŭonbulismo, kaj modelo de faka agado kadre de UEA.

Post la kunsido, mi ĉeestis en la ‘Aŭtora Duonhoro’ en kiu ĉina esperantistino Ĝoja prezentis novan libron pri ‘Teo’. Ankaŭ mi prezentis novan organizaĵon ‘TEO (Teamanta Esperantista Organizo), kiu naskiĝos ĵaŭde en la Lahtia UK.

Sekvis faka kunsido KAOEM (Komisiono de Azia kaj Oceania Esperanto-Movado de UEA). Pro kolizia okazigo de komitata kunsido mi ete salutis dankesprimante je ĝisnuna kunlaboro dum mia sesjara estraraneco de UEA kiel respondeculo de azia agado.

Je la 16-a horo, mi ĉeestis en la komitata kunsido, post tio, mi aliĝis al neoficiala kunsido kun novaj kaj malnovaj estraranoj de UEA, en kiu oni diskutis pri estontaj farendaj laboroj de UEA.

Post la kunsido, kun estraranoj mi direktiĝis al la Sibelius Halo por ĝui Nacian Vesperon, en kiu oni endroniĝis en la etoson de finnlanda muziko. Post ĝi, mi kaj tri koreaj amikoj revenis hejmen piede spirante freŝan aeron de Lahtio.