인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

(1) 7.20/토, 새 세계 에스페란토 협회장에 Duncan Charters교수(미국) 선출!
Prof. Duncan Charters, nova prezidanto de UEA!

(Nova prezidanto de UEA prof. Duncan Charters)

En la 20-a de julio, 2019 la komitato de UEA elektis novan prezidanton, kiu estas usona profesoro Duncan Charters.

Prof SO Jinsu el Koreio estis elektita kiel nova estrarano de UEA, kiu transprenis taskon de LEE Jungkee.  Detalan informon pri la unua komitata kunsido vi povas legi en Libera Folio.

Post la komitata kunsido okazis Movada Foiro.

————————————————————–

Duncan Charters nova prezidanto de UEA
de Redakcio je 2019-07-20 en movado, UK2019
Duncan Charters en sabato estis elektita la sekva prezidanto de UEA per unuvoĉa plimulto. La dua kandidato, Fernando Maia, estos vicprezidanto. Neniu el la kandidatoj antaŭ la elekto klarigis sian pozicion rilate la proponon pri drastaj ŝparoj, kiun la komitato traktos en fermita kunsido en lundo.

Duncan Charters. Foto: UEA.
En la Universala Kongreso en Lahtio en Finnlando la komitato de UEA la unuan fojon post 1986 havis la ŝancon elekti inter du kandidatoj al la posteno de prezidanto de la asocio. La komitatanoj tamen nenion sciis pri la sinteno de la du kandidatoj al la propono de Mark Fettes fordonaci la bibliotekon de UEA, fermi la libroservon, luigi la domon en Roterdamo kaj movi la reduktitan oficejon al malpli kosta lando.

Kiam Duncan Charters kaj Fernando Maia prezentis siajn kandidatiĝojn en majo, jam estis konate, ke la malnova estraro iniciatis seriozajn tranĉojn en la Centra Oficejo por ŝpari monon. Tiam la du kandidatoj respondis al demando de Libera Folio pri la tranĉoj jene:

Duncan Charters: – Mi ne pretendus konkludi pri situacio kies motivojn mi ne pli bone konas, kaj pro tio ne kontraŭus klopodojn pliefikigi la laborhorojn de la oficistoj sen perdo de esencaj servoj, se tio montriĝus dezirinda kaj efektivigebla. Tamen se rezulte de tiu paŝo ne plu estus dependeblaj la servoj kiujn mi menciis kaj mem profitis, malfortiĝus harmonia kaj kunlaborema laboretoso, kaj eĉ pli grave ne troviĝus la laborfortoj por subteni tiujn kiuj inteligente videbligas Esperanton en la mondo, tio kontraŭus la bazajn celojn de la Asocio kaj estus nepre nepozitiva kaj evitinda. Tamen sen ekvilibro en la buĝeto fine malaperus solida financa bazo por pli ol minimuma agado, kio signifas ke unua prioritato estu pli aktiva serĉado de la financaj rimedoj kiuj farus drastajn reduktajn agojn ne plu necesaj.

Fernando Maia Jr.: – Estas ankoraŭ frue por diri, ke laborfortoj estos draste malpliigitaj en la Centra Oficejo. Tamen, kiel sciate de ĉiuj, la Asocio bedaŭrinde de antaŭ pli ol 15 jaroj suferas pro zorgigaj deficitoj, kiuj “manĝas la kapitalon de UEA”. Por 2019 oni antaŭvidis en Lisbono deficiton de pli ol 140 mil eŭroj (preskaŭ kvarono de la asocia kapitalo) – kaj la salajroj en la Centra Oficejo reprezentas sole du trionojn de la elspezoj de la Asocio. Tial estis vere atendeble, ke oni iam proponu iun planon, kiu tuŝas salajrojn kaj kontraktojn. Tion fakte la Prezidanto faris, plenumante decidon de la Komitato, laŭ kiu la deficito de UEA por 2020 devas esti duono de tiu de 2019. Kaj kiel li informis en sia komuniko al la Komitato mem, oni ja zorgas pri la sekurigo de la plej esencaj laboroj kaj servoj.

Nur kelkajn tagojn antaŭ la malfermo de la kongreso en Lahtio aperis la radikala raporto de Mark Fettes, kiu sugestas eĉ pli gravajn tranĉojn, kaj perspektive kompletan fermon de la Centra Oficejo en Roterdamo. Neniu el la du kandidatoj tamen pretis rapide respondi al kompletigaj demandoj de Libera Folio pri la nova propono.

Ankaŭ dum la komitata kunsido en Lahtio en sabato la du kandidatoj ne klarigis sian sintenon al la proponataj novaj tranĉoj, kvankam Fernando Maia menciis, ke li havas sperton pri financa sanigo de la brazila junulara asocio. Ambaŭ kandidatoj en siaj elpaŝoj dum la komitata kunsido akcentis la gravecon de UEA.

– Mi estas dumviva membro, kaj en mia koro mi sentas, ke UEA estas absolute necesa kiel organizaĵo por antaŭenigi Esperanton en ĉi tiu epoko. Kaj mi vidas, ke kvankam ni multe diskutas problemojn kaj krizon kaj tiel plu, ni devas unue pensi, kion ni povos fari en ĉi tiu mondo, kiam ni havas du grandegajn avantaĝojn, kiuj ne ekzistis antaŭ 50 jaroj, diris Duncan Charters.

La du novaj avantaĝoj laŭ li estas la kreskinta akcepto de Esperanto inter universitataj esploristoj kaj la granda kvanto de novaj interesiĝantoj, kiuj aperis pro retaj kursoj. Sendube plaĉis al multaj komitatanoj ankaŭ la vortoj de Charters pri la bedaŭrindeco de konfliktoj:

– Mi vidas multajn konfliktojn inter la esperantistoj. Ofte oni venas unue kun kritikoj kaj ne kun laŭdoj. Mi volus ke ni vidu iom pli da amo, iom pli da kompato al niaj laborantoj ĉu pagataj, ĉu volontulaj. Kaj mi vere volus labori por tio. Kaj ankaŭ ĝenerale por pli da interkultura kompreniĝo kaj da trejnado por interkultura kompreniĝo, kaj tio komenciĝu per ni mem.

Neniu komitatano faris al la kandidatoj ajnan demandon pri la aktualaj seriozaj problemoj de UEA. La balotado estis tre egala, kaj devis esti refarita, ĉar la rezulto de la unua voĉdonado estis nedecida: Duncan Charters ricevis 20 voĉojn, Fernando Maia 21 voĉojn, kaj unu voĉo estis sindetena – ambaŭ nomoj en la balotilo estis superstrekitaj. Por valida rezulto necesas, ke iu el la kandidatoj ricevu pli ol duonon el ĉiuj donitaj voĉoj.

En dua voĉdonado Duncan Charters ricevis 22 voĉojn kaj Fernando Maia daŭre 21. Per tio Duncan Charters gajnis kaj estis elektita prezidanto, dum Fernando Maia estos unu el du vicprezidantoj. Jam dum la elekto Orlando Raola, unu el la novaj estraranoj, ŝercis ke UEA povus havi du prezidantojn, kaj en siaj dankaj vortoj Duncan Charters esprimis similan opinion:

– Mi dankas pro la rezulto, sed ĝi diras al mi ankaŭ, ke mi kaj Fernando estos kunprezidantoj. Tiu estas la plej bona rezulto. Mi klopodos kiel eble servi, kaj tre ĝojas konatiĝi kun Fernando.

La nova estraro laŭ la decido de la komitato havas entute ok membrojn: Duncan Charters (prezidanto), Fernando Maia kaj Huang Yinbao – Trezoro (vicprezidantoj), Aleks Kadar (ĝenerala sekretario), Orlando Raola, Jérémie Sabiyumva, So Jinsu kaj Amri Wandel, ĉiuj viroj. La sola virina kandidato, Chen Ji el Ĉinio, ne estis elektita. La nova estraro oficos ĝis la Universala Kongreso en 2022.  (Prenita de Libera Folio)