인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

(8) 55차 발트 에스페란토 대회 폐막하다! (2019.7.13)
La 55-a Baltiaj tagoj de Esperanto estis fermitaj! (2019.7.13)

 

Hodiaŭ estas lasta tago de la 55-a Baltiaj tagoj de Esperanto.

Matene mi ĉeestis en la lasta seria prelego de d-ro Markus Gabor, kies titolo estis ‘Stelo super la Han-rivero’, kiu temas pri korea Esperanto-movado kaj lia persona sperto pro enhospitaliĝo de lia edzino en Seulo. En la kunsido mi prezentis du librojn; ‘Vojaĝo de Onia (Japanio’) kaj ‘La viro kiu venis el pasinteco’. Kaj klarigis kial Esperanto estas vivanta kaj praktikebla.

Post lia prelego mi ĉeestis en la prelego de s-ro Jean Claude Roy, kiu laste verkis novan libron ‘Tagordo’. Mi aĉetis unu ekzempleron por gratuli lian verkadon.

Tagmanĝinte mi ĉeestis en la lasta leciono, kiu estas farita de Tatjana Auderskaja kun la titolo ‘Libera artisto’ pri Nikolaj Blaĵkov.

Je la 4-a kaj duono okazis Ferma ceremonio kaj oni domaĝis adiaŭon. Vespere je la 8-a horo okazis ‘Adiaŭa Vespero kaj Koncerto’.