인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

(7) 105차 몬트리올 세계 에스페란토 대회(2020.8.1-8.8) 설명회 열려!
La 105-a UK okazos en Montrealo, Kanado(2020.8.1.-8.8)!

En la prelego de d-ro Markus Gabor oni havis ardan diskuton pri estonteco de Esperanto ĉu pozitiva ĉu negativa. La opinioj estas dividitaj, sed ĉiuj esperis, ke Esperanto-movado plivigliĝos. Bedaŭrinde oni ne trovis ĝustan solvon. Laŭ mia opinio, unue ni devas naski novajn esperantistojn kaj poste ni devas provizi ŝancojn por utiligi Esperanton.

Je la 11-a, rusia muzikisto Mikaelo Bronŝtejn prelegis pri historio de rusia junulara movado kun belaj gitarludoj. Lia lasta kanto ‘La kanto de veteranoj’ estis tre kortuŝa.

Tagmanĝinte koreaj esperantistoj vizitis etan muzeon, kiu prezentas sendependiĝon de Litovio, sub la gvido de s-ino Dalia, litova esperantistino.

Sekvis prezentado pri UK 2020 en Montrealo, Kanado, kiu okazos de la 1-a ĝis la 8-a de oktobro, 2020. Antaŭ UK okazos ILEI-Kongreso en Kebeko.

Vespere okazis koncerto de s-ino Zuzanna  Kornicka, gitaristino.

Dume, en la kongresejo mi renkontis s-inon Iwona KOCIEBA el Belgio, kiu gastigis min en sia hejmo antaŭ 30 jaroj en la jaro 1989, en kiu jaro mi partoprenis en la Brajtona UK. Mi donacis mian esearon ‘Leteroj el Koreio’ al ŝi kun danko pro ŝia tiama gastigo por mi.