인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

(6) 러시아 작가, 음악가 Mikaelo Bronŝtejn 음악회 열려! (7/11)
Rusia muzikisto ‘Mikaelo Bronŝtejn’ havis koncerton! (7/11)

(Fotita de Esto SHIN)

 

Laŭ seria prelego, hodiaŭ matene d-ro Markus Gabor prelegis kun la temo ‘La spertoj de mia Indramang-metoda lingvoinstruado’ Kun la temo estis diskuto pri ĉu Esperanto sukcesos aŭ ne.

Gajninte parolrajton, mi akcentis, ke ĉu Esperanto sukcesos aŭ ne, kio dependas de esperantistoj mem. Se maro estus ju pli profunda des pli granda ŝipo povus navigadi. Se ekzistus granda nombro da esperantistoj en Eŭropo, Eŭropa Komunumo ne povus malakcepti Esperanton. Por tio ni devas unuiĝi kaj fortigi UEA-n, kiu estas unu sola reprezentanta organizaĵo de esperantistoj en la mondo. Ni unuanime devas fortigi UEA-n finance kaj homforte.

Je la 11-a horo, prelego de prof. Ilona Koutny komenciĝis kun la titolo ‘Ĉu facila lingvo facile lerneblas? Tre interesa prelego ĝi estis.

Tagmanĝinte, mi ĉeestis en la prelego de prof. Gong Xianofeng, kies temo estis ‘Konciza historio de Esperanto-movado en Ĉinio’. Estis bona ŝanco kompreni historion de ĉina movado.

Je la 14-a horo, prof. Aleksandr Melinikov prelegis, kies temo estis ‘Kiel artefarita lingvo kvazaŭetnon kreis?’. Li diris, ke Esperantujo estas kvazaŭ unu etno’.

Vespere okazis koncerto de  Mikaelo Bronŝtejn, kiu estas konata rusia verkisto kaj muzikisto. Lia brila agado estas atendita de ĉiuj ĉeestantoj.

Morgaŭ 12 koreaj esperantistoj flugos al Ĉakĉak por partopreni en ILEI-kongreso.