인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

(3) 발트 에스페란토 대회에서 ‘아시아 운동의 방향’에 대해 강연하다! (7.8)
Prelego okazis pri Azia movado (7-8)

 

 

La seria prelego fare de d-ro Markus Gabor okazis je la 10-a horo. Hodiaŭa temo estis ‘La plej gravaj historiaj eventoj kaj iliaj lingvaj sekvoj’.

Je la 11-a horo, LEE Jungkee prelegis pri azia movado kun la titolo ‘Kien Azia Esperanto-Movado iras? En la prelego li prezentis nunan situacion de aziaj landoj por kunhavi informojn pri landaj agadoj. Krome LEE prezentis agadon de Seula Esperanto-Asocio, kiu senpaŭze okazigas monatan kurson por civitanoj.

Aldone LEE prezentis novan libron de Onia, korea knabino, kiu laste verkis sian libron kun propraj desegnaĵoj, kiujn ŝi desegnis tra la vojaĝo en Japanio.

Je la 15-a horo mi ĉeestis en la kunsido ‘Lanĉo de la nova libro de ’Sezonoj’ kaj de la Litova Esperanto-Asocio ‘Baza Literatura Krestomatio’.

Je la 16-a horo, kun intereso mi aŭskultis prezenton de la eldonejo ‘Progreso’ kaj Impeto’, kies ĉefeldonisto estas Dima Ŝevĉenko, kiu estas nuna ĉefredaktoro de UEA.

Vespermanĝinte mi, Anĝela, Justa, Suzano1 (S-ino Sunzanne Bolouc, en Kanado, gezetredaktoro) kaj Suzano2 (S-ino Suzanne Roy en Tri-rivero en Kebeko, kuracistino) promenis en la urbo por ĉirkaŭrigardi etoson de la urbeto. Antaŭ la biero-kafejo troviĝis arbego sur kiu estis metitaj multaj ŝlosiloj.

Laŭ la klarigo de du Suzanoj. la metitaj ŝlosiloj implicas kaj diras ke jam novgeedzoj estas enkatenigitaj, tial ne plu ŝlosilo por la pordo estas bezonata.

Reveninte al la kongresejo, mi havis koncerton, kies piano-ludanto estas Kaŝi el Pollando, vidhandikapa esperantisto. Vere li estis talenthava muzikisto. Oni ne povis facile forlasi la koncertejon.