인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

프랑스에서 열리는 ‘9차 에스페란토 축제 주간’ 안내(2019.8.6-16)!
9-a Festa Semajno en Francio (2019.8.6-16)

프랑스에 있는 그레지옹성에서 열리는 제 9차 에스페란토 축제 주간’을 소개하오니 많은 관심을 바랍니다. 자세한 행사 내용은 아래 자료를 참고하시기 바랍니다.

9-a Festa Semajno por infanoj, adoleskantoj,
junuloj, familioj, kaj geavoj
de marde 6-a de aŭgusto ĉ. 18h ĝis vendrede 16-a de aŭgusto 2019 tagmeze
Ludoj, banado, manlaboroj, sporto, popolaj dancoj kaj E-kursoj

http://gresillon.org/spip.php?rubrique31&lang=eo

ENHAVO

  • AKTIVAĴOJ POR INFANOJ

  • KURSOJ
    • Dennis Keefe (Usono, Ĉinujo) : Nova kurso pri la filmoj de Ĉarli Ĉaplin
    • Jean-Luc Kristos : Ludu ni por paroli iomete, multe, pasie !
    • Fransoazo Noireau : Situaci-komunikaj lecionoj de Esperanto per bildotelefonado
    • Ansofi Markov ? : Ludoj kaj instruado kun la infanoj
    • Bert Schumann : Ekzercoj por individuaj malfacilaĵoj pri gramatiko aŭ libera parolo
    • Alain Delmotte : Sorobano, japana abako, magia kalkulilo en via kapo
    • Nicky Janssen / Xavier Godivier : Mazi en Gondolando, kurso per desegnofilmo por infanetoj
  • AKTIVAĴOJ PLIAJ
    • Fransoazo Noireau : Diskutrondo kaj prelego pri denaskismo kaj pri apoj por esperantistoj
    • Alain Delmotte : La sekreta vivo de la plantoj, rakonto pri la nekredeblaj ebloj de la plantoj, laŭ la lastaj sciencaj esploroj
    • Xavier Godivier : Meditad-ateliero kaj hipnot-seanco por scivolemuloj
    • Malkovro de la regiono posttagmeze, turisma vizito ĉirkaŭ Baugé
    • Libroservo surloke, vidi la liston.
  • DISTRAĴOJ vespere
    • Dennis Keefe : Spektado de mutaj filmoj de Ĉarli Ĉaplin
    • Fransoazo Noireau : Spektaklo de klaŭno kun violono kaj marioneto de klaŭno-violonisto (por tre junaj infanoj)
    • Alain Delmotte : Profesiaj desegnofilmoj laŭ tekniko de origamio ; komentado, prezentado kaj diskutado
    • Fransoazo Noireau : Geografia kvizo per violonado de popolmuzikoj de la mondo kaj divenigo de la lando
    • Libroprezenta vespero, ĉiu laŭtlegu paĝon de ŝatata libro

Infanoj : ORIGAMIO kaj FILMETOJ

  • Origamio estas malnova japana arto faldi paperon por krei belegajn malgrandajn figurojn. Ni lernos la bazojn de tiu arto kaj faros diversajn modelojn. Por partoprenantoj inter 5 kaj 99 jaroj.
  • Ni kreos ankaŭ manpupojn el papero kaj ni preparos pupteatrajn scenetojn. Taŭga por homoj inter 6 kaj 99 jaroj.
  • Tiun atelieron ni faros en luda formo, kun origamiaj fabeloj, moviĝantaj modeloj, enigmoj, trukoj, fingra pupteatro ktp.
  • Per niaj faritaj modeloj ni eble kreos filmetojn laŭ la tekniko de origamio.
  • Larisa studis molekulan genetikon en Kievo, poste pupteatron kaj origamion en Moskvo. De pli ol 20 jaroj ŝi okupiĝas pri origamio kaj pupteatro kaj pri edukaj ludoj por infanoj. Ŝi kreis la origamiklubon de Kievo. En la ateliero ŝi laboras kun Alain Delmotte, kiu doktoriĝis pri botaniko kaj ekologio en Loveno kaj poste diplomiĝis pri interlingvistiko en Poznano. Li interesiĝas pri la matematika aspekto de origamio.

Infanoj : PUP-TEATRO

  • Anastasia kreos kun la infanoj marionetojn en diversaj teknikoj kaj en diversaj grandecoj.
  • Pri materialo ŝi uzos teksaĵojn, fadenojn, fajnajn ferajn fadenojn, paperojn, gluon, plastajn botelojn, tondilojn, krajonojn, paperajn pokaletojn, feltajn skribilojn, plastan fiŝfadenon.
  • Je la fino, la infanoj kune preparos teatraĵetojn.

Infanoj : PUPFARADO kaj MANLABOROJ

  • Farado de diversaj pupoj el diversaj materialoj, nome fingropupoj, manpupoj, bastonpupoj, indoneziaj vajangoj, tirpupetoj kaj eĉ perlaj feliĉ-pupetoj kun juveletoj.
  • Nicky ŝatas labori, ludi kaj manlabori kun la infanoj – ili tion ŝategas kaj ne nur la temo pupoj donas multe da eblecoj.
  • Matene ŝi pretas fari Mazi-kurson kun la etuloj, vespere ŝi laŭlegos piĵamo-rakontojn, kun sia japana kamiŝibaj-kesteto.
  • Nicky kunportas multe da materialo, por tiun bone uzi, ŝi petas helpon de gepatroj.

Infanoj : AMUZAJ aktivaĵoj
Laŭ la vetero kaj viaj preferoj, Bert organizas aktivaĵon :

  • banado en urba naĝejo aŭ 2 proksimaj banlagoj
  • vizito de zoo aŭ amuzparko kun la infanoj (per aŭto)
  • tablotenisa turniro sub la hangaro (kunportu rakedojn)
  • volejbalo sur la flugpilkejo (inter arboj)
  • piedpilko sur granda herbejo (sen randmarkiloj)
  • pieda vizito al dolmeno (2-5 km) kaj glob-ludejo Boule de fort (1,3 km)
  • ekskurso al iu fama Luar-kastelo (per via aŭto)
  • societaj tabloludoj (kelkaj ĉeestas, kunportu viajn)

Kurso : Ludante lerni

  • Animado de la infanoj per ludoj kaj iom da instruado. Ĉu veraj komencantoj, ĉu denaskaj esperantistoj, ĉiuj infanoj povas ludi kaj amuziĝi per aŭ ĉirkaŭ Esperanto, uzante kaj lernante la lingvon … aŭ ne. Plej grave estas ĝui kune agrablajn momentojn, prefere kun kaj per Esperanto, sed se necese ankaŭ sen.
  • Ansofi estas denaska esperantisto kaj patrino de denaskuloj, profesie instruisto por liceanoj pri historio kaj geografio, sed ŝi ankaŭ instruis muzikon kaj Esperanton kadre de eksterlernejaj aktivaĵoj al diversaĝaj kaj diversnivelaj infanoj. NB : Infanoj kunportu sian bekfluton aŭ alian instrumenton, per kiu ili scias ludi !

Kurso : ĈARLI ĈAPLIN

  • Nova kurso pri la filmoj de Ĉarli Ĉaplin, por progresantoj kaj superaj lernantoj de Esperanto (B1, B2 kaj C1).
  • Kiel kursomaterialo uziĝas mallongaj kaj longaj mutaj filmoj de Ĉaplin inter la jaroj 1916 kaj 1940. La kurso estas rekomendata por gelernantoj de Esperanto kiuj volas plibonigi sian parolo-kapablon kaj iom lerni pri Ĉaplin kaj liaj brilaj filmoj. La kurso taŭgas ankaŭ por Esperanto-kursgvidantoj (ILEI) kiuj volas lerni kiel efike utiligi filmojn por instrui kaj praktikigi Esperanton en siaj kluboj.
  • Dennis naskiĝis en Ilinojso, antaŭe ofte prelegis kaj instruis en Greziljono, iniciatis Lingvajn Festivalojn, aŭtoris la intensivajn BEK-kursojn, profesie estis programestro kaj profesoro je universitata nivelo (Universitato de Illinois, HEC Paris, École Polytechnique, Universitato de Nankino Ĉinio kaj Johns Hopkins Universitato).

Kurso : LUDU ni por PAROLI iomete, multe, pasie !

  • Simpla, parola komunikado ĉiutaga en etoso ĝoja, ludema kaj feriema
  • Jean-Luc proponos al vi ludojn tre diversajn por instigi vin paroli pli kaj pli : rakontoj ; divenoj ; puzloj ; poezio ; enigmoj ; tabuaj vortoj ; priskribo de bildoj, krei rakonton. Li celas simplan, ĉiutagan komunikadon ; krome la etoso estos ĝoja, ludema kaj feriema. Okaze de ludoj, aŭ post peto, li pritraktos gramatikajn punktojn. Ĉiu ludo estos ankaŭ okazo por lerni novajn vortojn. Se vi, pli malpli, uzas skribe la bazajn regulojn kaj ankoraŭ ne kuraĝas paroli, tiu “paroliga kurso” estas por vi !

Dancoj kaj muziko : POPOLDANCOJ

  • Tradiciaj popoldancoj estas tre amuzaj kaj amasigas po centojn da dancemuloj ! Kompreneble danci por sia propra plezuro, sen montri sin al publiko, alportas al ĉiu sanigan korpan ekzercon, mensan streĉiĝon por lerni la movojn kaj ĉefe plezuran manieron konatiĝi kun la aliaj. Popoldanci eblas por ĉiuj ! Ĝi kreas fratecan amikan etoson !
  • Fransoazo estas popolviolonistino pri popoldancoj de diversaj regionoj de Francio kaj de Eŭropo. Ŝi faras ĉiutagajn seancojn de popoldancado, ŝi montras plurajn dancojn. Ĉivintre ŝi gvidis kelkajn danckursojn en Rusujo.

Dancoj kaj muziko : KANTU ni !

  • Jean-Luc celas valorigi la francan popkantaron al francaj kaj eksterlandaj esperantistoj. Akompanante sin per propra piano, li proponas al vi kanti simple por la plezuro, uzi la lingvon en gaja kaj neordinara etoso.
  • Temas pri unuvoĉaj kanzonoj similaj al tiuj, kiujn vi kantas en via banĉambro. Kion kanti ? Kanzonojn kantatajn en Esperanto, popajn kaj tradiciajn, francajn famaĵojn kaj movade konatajn kantojn el diversaj landoj.

PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono

  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo. Por taksi la prezon, sufiĉas indiki la aĝkategorion, ĉambron kaj nombron de noktoj.
  • Prezo ekde 9 € tage (kurso kaj aktivaĵoj, tendejo, memzorganto). Reduktita prezo pri manĝoj, kursoj kaj aktivaĵoj por infano, adoleskanto aŭ homo kun modestaj rimedoj.
  • Ĉioinkluziva prezo por la restado du plenkreskulo dum 7 tagnoktoj, inkluzivante la tranoktojn, manĝojn, kursojn, aktivaĵojn : inter 279 kaj 472 € (tendejo 246 €).
  • Redukto de 5% je la ĉioinkluziva prezo validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 2 monatojn antaŭ la komenco.
  • Klaku ĉi tien por aliĝi. Ĉiuj niaj tarifoj tie. Por alia tarifo, bv. kontakti nin.

Teamo : Bert Schumann, Jannick Huet, Thierry Charles
Aliĝintoj : Anastasia, Anne-Marie, Bert & Jannick, Carlo & Lala, Catherine, Claudine, Dennis, Elizabeth, Emmanuel & Fanny, Hugues, Jean Louis & Mie-Geo, Jean-Luc, Jean-Marc & Annick, Larisa & Alain, Laima & Arūnas, Laurent, Malika, Michel, Nicky & Ivo, Quynh, Rasa & Eduard, Sébastien & Eléonore, Timm & Tine, Xavier …

Infanoj/junuloj kun aĝo : Julius 15, Jasmijn 13, Petra 12, Nathan 11, Sterenn 11, Harte 11, Amelia 10, Milan 10, Yann 9, Noah 8, Octave 8, Pépin 8, Mathilde 7, Romy 7, Lélia 6, Botan 6, Linus 2 …

- Ni planas dormejon por knabinoj kaj dormejon por knaboj.

Loĝlokoj de la partoprenantoj : BI-Ntahangwa, BE-2160 Wommelgem, 2580 Beerzel, CG-Pointe-Noire, DE-04523 Elstertrebnitz, ES-46400 Cullera, IT-10135 Torino, LT-Kaunas, MG-101 Antananarivo, NG-PMB5024-Ibadan, VN-Ha Noi, FR : 01550 Collonges, 22000 Saint-Brieuc, 22400 Saint-Alban, 25250 La Prétière, 34090 Montpellier, 35510 Cesson-Sévigné, 35720 Pleugueneuc, 38320 Eybens, 55100 Verdun, 63120 Sainte Agathe, 55100 Verdun, 71530 Fragnes-La-Loyère, 75019 Paris, 78570 Chanteloup-les-Vignes …

Afiŝi mapon kun la loĝlokoj de la partoprenantoj. 
Kontaktu nin pri kun-veturado aŭ konsultu tie


Foto el 2018 
 
vidi televidan filmeton