인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

미국/카나다 에스페란토 대회 열려!
Okazis Usona-Kanada Landa Kongreso!

 

Usona-Kanada Landa Kongreso, kiu okazis ĉe Emerson College en la urbocentro de Bostono ekde vespero de la 14-a de Junio ĝis tagmezo de la 17-a. Aliĝilo troviĝas en la retbutiko de Esperanto-USA.

Ekzistas speciala rabato por membroj de Esperanto-USA kaj la Kanada Esperanto-Asocio (KEA). La limdato por registrado de tiuj partoprenantoj, kiuj havas malpli ol dek ok jarojn, estas la 12-a de Majo, kaj la limdato por aliaj partoprenantoj estas la 29-a de Majo.

La kongrestemo estas “agado kaj kreado”, kaj pro tio ni ĝojas anonci, ke Floréal Martorell kaj David K. Jordan donos la ĉefprelegojn de la kongreso.

Floréal Martorell (pli bone konata kiel “Flo”) estas fondinto de la Esperanta diskeldonejo Vinilkosmo, kiu situas en Donneville, Francujo. Vinilkosmo estas sendependa eldonejo, kiu produktas, eldonas, kaj distribuas ekskluzive Esperanto-muzikgrupojn en diversaj stiloj (ekzemple roko, popo, folko, kanzono, punko, mondmuziko, elektroniko, regeo, skao, hiphopo, ktp.) de artistoj el la tuta mondo. En 2016, Vinilkosmo lanĉis abonklubon, kiu estas justa elsendflua platformo por sendependa muziko, pere de Music Diversities. Flo fondis ankaŭ la fakan asocion pri Esperanto-muziko EUROKKA (Esperanto-Universala Rok-Organizo, Kolektiva Komunik-Asocio) en 1988.

David K. Jordan doktoriĝis pri antropologio en Universitato de Ĉikago en 1969. Li nuntempe estas profesoro emerita de antropologio en Universitato de Kalifornio ĉe San-Diego. Liaj akademiaj interesoj rilatas ĉefe al kultura kaj psikologia antropologio, socilingvistiko kaj transkultura studo de religioj. Li verkis en kaj pri Esperanto, pri Esperanto-rilataj sociaj movadoj kaj ankaŭ pri la fako de interlingvistiko. David verkis la bone konatan referenclibron Being Colloquial in Esperanto.

Ankaŭ, teme, okazos speciala muzika vespero dum la kongreso.

La ekzameno de la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) okazos ĉe la Landa Kongreso je la 15-a de Junio. Por aliĝi, plenumu la jenan formularon antaŭ la 15-a de Majo.

Ni serĉas gvidantojn de programeroj, kiuj estas taŭgaj por komencantoj. Se vi interesiĝas, aŭ se vi havas aliajn ideojn pri programeroj, bonvolu sendi retmesaĝon al bostono2019@gmail.com.

Por mendi kongreso-ĉemizon, vizitu la retbutikon de Esperanto-USA ĉe Redbubble. Vizitu ankaŭ nian kongresan retpaĝaron por la plej freŝaj informoj pri la kongreso, inkluzive de listo de aliĝintoj.