인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

세계협회 ‘아시아-오세아니아 위원회’ 출범하다!
LA AZIA-OCEANIA KOMISIONO DE UEA RENOVIGIS SIN

세계 에스페란토 협회 ‘아시아-오세아니아 위원회’가 2019년 6월 16일 새로운 지도부를 구성하여 출범하였다.

자세한 내용은 아래 설명을 참고하기 바란다.

LA AZIA-OCEANIA KOMISIONO DE UEA RENOVIGIS SIN.

Konforme al la trijara mandato por ofichavantoj en UEA, la Komisiono pri Azia-Oceania Esperanto-Movado (KAOEM) estas ĵus renomumita de la estraro de UEA. 14 aliĝintaj landaj asocioj de UEA rajtis rekomendi po unu reprezentanton por kune konsistigi la komisionon. Dum tri jaroj ili gvidos la movadon de du kontinentoj.

Por efike kunlabori, KAOEM dividis sin en jenajn 4 regionojn:
* Okcidenta kaj Centra Azio : Irano (Hamid babadi Akasheh), Israelo (Eran Yuval-Vodevoz), Taĝikio (Firdaus Ŝukurov);
* Suda Azio : Barato (Giridahar Rao), Nepalo (Mukunda Raj Pathik Wagle), Pakistano (Irfan Mehdi);
* Sud-Orienta Azio kaj Oceanio : Aŭstralio (Sandor Horvath), Indonezio (Sondang Ilia Sumilfia Dewi), Nov-Zelando (Bradley McDonald), Vjetnamio (Nguyen Thi Phuong Mai);
* Orienta Azio : Ĉinio (Wang Ruixiang), Japanio (Nisinaga Atusi), Koreio (Oh Soonmo), Mongolio (Chimedtseren Enkhee).

La nove konsistigita gvido-teamo de KAOEM estas jena:
Prezidanto. S-ro Nisinaga Atusi;
Vicprezidanto. S-ino Nguyen Thi Phuong Mai;
Sekretario. S-ino Oh Soonmo;
Vicsekretario. S-ino Sondang Ilia Sumilfia Dewi.

KAOEM okazigas sian kongreson en ĉiu tria jaro, ŝanĝante la kongreslandon simile kiel UK. Laste, de la 25-a ĝis la 28-a de aprilo, 2019, okazis la 9-a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto en Danang, Vjetnamio, en kiu partoprenis 281 esperantistoj el 22 landoj. La 10-a kongreso okazos en Busan, Koreio, en 2022.