인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

쿠바 에스페란토 협회 40주년 기념 행사 열려!
40-a Jubileo de Kuba Esperanto-Asocio!

쿠바 에스페란토 협회는 협회 창립 40주년을 맞이하여 2019년 6월 15,16일 이틀간 다채로운 행사를 갖는다.

15일에는 100명 이상의 에스페란티스토들과 사회 저명인사들이 참석한 가운데 개회식이 열리게 되며 문화, 예술 행사도 열리게 된다.

축하의 글을 보내고자 하는 분은 쿠바 에스페란토 회장에게  (“S-ino Maritza Gutierrez ” <mgglez@enet.cu>) 보내기 바란다.

 

Kuba Esperanto-Asocio festas ĉi-jare sian 40-an jubileon. Tiucele la kubaj esperantistoj sin preparis por tutlande informi pri la datreveno kaj organizis diversajn agadojn. Kiel parto de tiu ĉi okazaĵo, KEA aranĝos tutlande propran paralelan universon kaj agotagon je la 15-a kaj 16-a de junio, respektive.

Oni jam informis kaj informas per radioprogramoj je loka kaj tutlanda niverlo. Ankaŭ televidprogramo dediĉos programerojn dum la venontaj tagoj. Ni iniciatis kampanjon per la sociaj retoj . En la centro kaj oriento de la insulo estas preparataj lokaj solenaĵoj, ekzpozicioj kaj festoj .

Venontsabate, la 15-an de junio okazos la ĉefa solenaĵo en centra halo de Havano, konata kiel Delirio Habanero, kie ariĝos pli ol 100 esperantistoj, ĉefe havananoj, por kunfesti, transdoni honorajn atestilojn al aktivuloj kaj membrofonditoj de KEA.

Ni havos kulturan programon kun profesiaj artistoj kaj esperantistoj, la profesia muzikbando KIALO kaj Jany Quiñones, elstara profesia gitaristo, esperantistino.

Jam estas ricevataj mesaĝoj de kelkaj amikoj tra la mondo kaj per tiu ĉi mesaĝo, mi instigas ĉiujn kiuj volas kunĝoji tiun ĉi jubileon de la kuba esperantistaro, bv. sendi vian mesaĝon al mi por diskonigi ĝin en nia ceremonio sabata. Eksterasociaj gastoj estos kun ni, inter ili, reprezentantoj de UNO-Asocio, de la ministerio pri kulturo, de la pedagogia universitato kaj de Radio Havano Kubo.
Nia mesaĝo okaze de la jubileo estas 40 jarojn konstruante pontojn!
Amike

Maritza



댓글 쓰기(Lasi Respondon)