인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

71차 국제 철도인 에스페란토 대회 성황리 개최!
La 71-a Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso okazis!

에스페란토 철도인의 대회인 제 71차 국제 철도인 에스페란토 대회가 2019년 5월 3일부터 9일까지 스페인의 말라고에서 22개국 180명이 참석한 가운데 성황리에 개최되었다. 이 대회에 한국의 노승임, 황의정님이 참관인 자격으로 참석하였다. 72차 대회는 2020년 6월 5일 독일에서 열릴 예정이다.  자세한 대회 내용은 아래 안내를 참고하기 바란다.

La 71-a INTERNACIA FERVOJISTA ESPERANTO-KONGRESO

3. – 9. majo 2019

En Andaluzio en la urbo Malago situanta ĉe la Marbordo de la Suno okazis eĉ tri kongres-aranĝoj komence de majo. La 78-a Hispana Kongreso, la 21-a Andaluzia Kongreso kaj la 71-a IFEF-Kongreso. La eventojn partoprenis ĉirkaŭ 180 geesperantistoj el 22 landoj. La plej foraj partoprenantoj venis el Brazilo, Ĉinio, Japanio, Koreio, Meksiko. Regis tre agrabla internacia etoso.

La unua IFEF-kongreso en Hispanio okazis en Barcelono en la jaro 1909. La ĉefa kialo elekti Hispanion kiel kongreslandon estis deziro festi tie la 110-an jubileon. Al tio forte strebis la prezidantino de IFEF Rodica Todor. Ŝi sukcesis konvinki esperantistojn en Malago, ke ili organizu la kongreson en sia lando. La elekto estis bona; agrabla ĉemara urbo, bela suna vetero, konvena kongresejo en Dioceza Domo, kie ĉio okazis sub sama tegmento.

La programo estis varia kaj riĉa je diversaj prelegoj, atelieroj, ekskursoj kaj artaj vesperaj programeroj. La inaŭguro okazis en granda salono kun partopreno de la reprezentantoj de ĉiuj asocioj. HEF (Hispana Esperanto-Federacio) estis reprezentata de Tonyo del Barrio, AEU (Andaluzia Esperanto-Unuiĝo) de Ángel Arguillos kaj IFEF de Rodica Todor. Ĉeestis ankaŭ reprezentanto de UEA kaj la urba skabenino pri kulturo. Post bonvenigaj vortoj kaj salutoj de reprezentantoj de la partoprenantaj landoj, la kongreso estis malfermita. Poste okazis komuna fotado.

Inter la partoprenantoj ĉeestis eminentaj personoj: Margareta Zaleski-Zamenhof, pranepino de L.L. Zamenhof, Seán Ó Riain irlanda diplomato en Vieno, Katalin Kováts, fakulino pri lingvistiko kaj Esperanto-instruado, Federico Gobbo doktoro pri informadiko kaj komunikado kaj du estraranoj de UEA – por nomi nur kelkajn.

Okazis ĝeneralaj, fakaj, komitataj kaj estrar-kunsidoj, estis priparolataj movadaj aferoj kaj strategio pri la estonteco de IFEF. Estis elektita nova estraro por tri-jara periodo. Interesis nin prelegoj rilataj al fervojo: “La AVE (hispana grandrapida trajno) al Mekko”, “Hyperloop” (morgaŭa fervojo), “Veturado tra la interplaneda spaco”, “110-a jariĝo de la internacia fervojista movado”. Surpriza estis sciigo pri projekto de Esperanto-stacio en forlasita stacidomo Halbe ĉe Berlino. Estis prezentataj venontjaraj kongres-lokoj. IFEF kongresos en Germanio en Frankfurt an der Oder kaj en pola urbo Słubice situanta trans ponto ĉe la germana limo. Samtempe okazos la germana kaj la pola kongresoj.

Interesaj estis debatoj kaj prelegoj pri diversaj temoj, inter kiuj: “La angla lingvo en la Eŭropa Unio post la Briteliro”, “Projekto Erasmus”, “Kiujn fremdlingvojn oni instruas en EU?”, “La homo sur la Luno”, “Ĉu EU vere havas 24 oficialajn lingvojn?”, “Enkonduki Esperanton kiel oficialan lingvon ĉe EU”. Esperantan Katedron en la Amsterdama Universitato prezentis Federico Gobbo, pri la projekto “Esperanto plaĝo” en hispana ĉemara urbo Cullera parolis Dennis Keefe.

Krome okazis ateliero pri informadiko, pri arĥivado kaj pri mikro-rakontoj. Eblis partopreni Esperanto-kursojn kaj KER-ekzamenojn. Pri la libroservo zorgis Mariló Torres kaj Conchi Fernández. Pri aŭkcio okupiĝis Tonyo del Barrio, Katalin Kováts kaj Margareta Zaleski-Zamenhof. Vendiĝis ĉiuj proponataj objektoj por la profito de la kongreso. En la loka ĵurnalo “La Opinión de Málaga” aperis ampleksa artikolo kun fotoj pri la kongreso kaj pri Esperanto.

Tuttagaj ekskursoj gvidis nin al urboj Rondo, Granado, Kordovo kaj Madinat al-Zahra. Duontaga ekskurso celis la urbon Antequera. Plaĉa estis faka ekskurso al fervojlinio en Zafarraya, kie ni ĝuis veturon en trajneto tirata per eta vaporlokomotivo. Ne mankis urbovizitado al Malago kaj al ĝia bela botanika ĝardeno.

Dum la semajno okazis abunda, tre varia kaj altkvalita muzika kaj arta programo. Vesperan programeron “Vivu la teatro” reĝisoris Miguel Fernández kaj Ana Manero. Andaluzian muzikon ni ĝuis kun Rocío Alba, Pedro Carrillo kaj Concerto Málaga. Per Esperanto-muziko kaj kanzonoj regalis nin Grazia Barboni, Kajto kaj per ciganaj kantoj Saŝa Pilipović. Li ankaŭ impone kaj profesie prezentis monodramon pri Galileo. Ĉe la fermo estis transdonita la IFEF-flago al la reprezentantoj de Germanio, kie okazos la transponta Esperanto-kongreso: germana, pola kaj fervojista de la 29-a de majo ĝis la 5-a de junio 2020. Vi estas invititaj partopreni ĝin.

En ĉi-kongreso ni ĝuis emociplenajn momentojn, internacian kaj amikeman etoson. Koran dankon al niaj andaluziaj samideanoj kaj al iliaj kunhelpantoj pro agrabla semajno en Malago!

Ege interesa estis la tritaga postkongresa ekskurso al norda Maroko, kiun ĝuis kvardek tri gesamideanoj. Ni traveturis la urbon Ceuta kaj vizitis la urbojn Tetouan, Asilah, Tanger kaj Chaouen.

Liba Gabalda raportas



댓글 쓰기(Lasi Respondon)