인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

’18회 모스코바 에스페란토 모임’ 열려 (2019.6.1)!
18-a Moskova Esperanto-Renkontiĝo!

모스코바 에스페란티스토들의 정례 모임인 ‘제 18회 모스코바 에스페란토의 모임’이 지난 6월 1일 모스코바에서 열렸다.

4개국에서 21명이 모인 작은 모임이었지만, 알찬 내용으로 진행되었다. 자세한 내용은 아래의 글을 참조하기 바란다.

Saluton!

Hieraŭ, la 1-an de junio okazis la 18-a Moskva Esperanto-Renkontiĝo. Ĝi estis vere internacia – partoprenis 21 personoj el 4 landoj. La partoprenantaro konsistis ĉefe el spertuloj kaj progresantoj de Esperanto.

Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova rakontis pri la venontaj someraj Esperanto-renkotiĝoj kaj pri la projekto de UEA Reta Revuo. Nikolao Gudskov prelegis pri la “Origino de la vivo sur la tero” kaj prezentis du novajn librojn.

Literaturan vesperon riĉigis Valentin Melnikov kaj Anna Striganova.

Kirill Ŝvedov prelegis pri “Kodo de Zamenhof”. La prelego kaŭzis longan kaj ardan diskuton inter la partoprenantoj.

Mirek Dziedzic prezentis sin kaj rakontis pri siaj spertoj en Esperantujo kaj vojaĝoj. La ĉeestantoj profitis la okazon por fari kelkajn demandojn pri Pollando al li.

Koncertis Mikaelo Povorin. Ankaŭ Aleksandr Lebedev kantis kelkajn kantojn en Esperanto.

La etoso estis tiom varma kaj amika, ke la lastaj partoprenantoj disiris nur malfrunokte, do jam la sekvatage. Tiel la aranĝo iĝis unu el la plej longaj MER-oj.

Fotoj, kiel kutime fejsbuke.

Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova

__._,_.___


댓글 쓰기(Lasi Respondon)