인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

9차 아시아-오세아니아 대회 성공적으로 열리다!
9-a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto okazis sukcese!

제 9차 아시아,오세아니아 에스페란토 대회가 2019년 4월 25일부터 28일까지 베트남 다낭에서 22개국 약 300명이 참석한 가운데 성공적으로 열렸다.

세계 에스페란토 협회 아시아, 오세아니아 위원회 (위원장 서진수)는 3년후 2022년에 제 10차 대회를 한국에서 열기로 결정하였다.

한국은 이번 대회에 개최국 베트남에 이어 두번째 많은 대회 참가자를 기록하였으며, 대회에서 큰 역할을 하였다.

 

(Kun prez. de VEA prof.Nguyen Van Loi kaj s-ro Rusaki Ajua Serge el Kongolando)

La 9-a Azia-Oceanio Kongreso de Esperanto okazis en Danag, Vjetnamio de la 25-a ĝis la 28-a de aprilo, 2019.

La kongreso okazis kun ĉ. 300 partoprenantoj el 22 landoj kaj estis interesaj prelegoj sub la kongresa temo ‘Esperanto kaj Kultura Diverseco en Azio kaj Oceanio’ Al la kongreso partoprenis esperantistoj el Hispanio, Turkio, Brazilo, Usono, Pollando kaj Hungario krom azianoj.

KAOEM (Komisiono de UEA pri Azia-Oceancia Esperanto-Movado/ prez. SO Jinsu) decidis, ke la 10-a kongreso okazos en Koreio en la jaro 2022.


Raporto pri AK-9

La 9-a Azia-Oceania Kongreso (AK-9/ 9-a AK) okazis de la 25-an ĝis la 28-an de Aprilo 2019 en ĉarma marurbo Danang, Vjetnamio. Aliĝis 281 personoj el 22 landoj, inter ili troviĝis: Aŭstralio, Brazil, Barato, Ĉinio, Filipinoj, Hispanio, Hungario, Indonezio, Israelo, Japanio, Kongo, Koreio, Mongolio, Nepalo, Rusio, Pollando, Singapuro, Tajlando, Turkio, Uzebekio, Usono kaj Vjetnamio.
La kongreso suksecis kun riĉaj programeroj kiel malgranda UK: urba akcepto,
nacia vespero, internacia vespero, ekskursa tago, antaŭ-dum-k.-post-kongresaj ekskursoj, ktp
Estas unika kaj special, ke dum kongreso, oni havis du akceptojn: urba akcepto kaj akcepto de VUAO (Vjetnama Unio de Amikecaj Organizoj – VUAO havas rolon kiel grava ministerio pri popola diplomatia agado en Vjetnamio). Per tiuj-ĉi akceptoj kun luksaj bankedoj, la Popola Komitato de Urbo Danang kaj VUAO deziris festi la ĉeeston de gvidantoj, gastoj, kaj kongresanoj al urbo Da Nang, esprimis sian varman bonvenigon al kongresanoj, kaj sian specialan intereson por Esperanto.
En solena inaŭguro, VUAO transdonis MemorMedalojn pri “Paco kaj Amikeco inter Popoloj” al eksterlandanoj k. vjetnamoj, kiuj kontribuis multe por Esperanto-movado en Vjetnamio. Listo de fremdaj esperantistoj, kiuj rivevis medalojn: s-ro Lee Jungkee -estrarano de UEA, s-ro So Jinsu – prezidanto de KAEM, s-ro Inumaru – vicprezidanto de KAEM, s-inoj Doi Ĉieko, Saiko Tume kaj Syozi Keiko el Japanio.
Agado de plantado de memor-arboj markis la gravan internacian eventon en Danang. Tio agado ne nur kontribuas verdigi la parkon, farante pli bela natura pejzaĝo, sed samtempe fortigante la amikecon, pacon, solidarecon kaj kunlaboron inter homoj en la regiono kaj en la tuta mondo. Partoprenantoj de la agado plantis 5 verdajn arbojn, reprezentante 5 kontinentojn en la mondo en la parko “Junularo” (Thanh Nien).
En nacia vespero, kongresanoj povis ĝui specialan artan prezentadon, reprezentante apartan kulturon de la Mezo-regiono de Vjetnamio, ĉe la teatro Nguyen Hien Dinh, kun la temo "Hejmlanda Melodio" farita de urbaj artistoj kaj aktoroj.
Oni ankaŭ elektis por kongresanoj la plej belajn lokojn por ekskursi en Danang kaj najbaraj urboj. La ekskursoj konigis partoprenantoj pri la centra regiono de Vjetnamio.
Diversaj dumkongresaj ekskursoj (duontagaj kaj tuttagaj) al vidindaĵoj de urboj Danang:
Monteto Ba Na, kokoso-arbaro, malnova urbo Hoi An, sanktejo My Son.Antaŭ-kaj-postkongresaj ekskursoj al Hue kaj urbo Hochiminh interesigis multajn kongresanojn. Senpaga ekskurso-tago al Muzeo Cham kaj pagoda Linh Ung estas ankaŭ allonga. interkona vespero k. internacia vespero estis impresitaj kun nekutimaj agadoj.
ĉiuj aliaj programeroj (Movado, Ĉambro de Hori, Ŭonbulismo, Oomoto, Zamenhof-portreto, lernado, …) ankaŭ estis interesaj k. kontentigis kongresanoj.
Kaptante tiun okazon, laŭ sia plano, Vjetnama Esperanto-Asocio (VEA) sukcesis eldoni 4 librojn bonvenigante la AK-9:
– Vjetnama Antologio (en Esperanto)
– Ekvivalentaj proverboj en la Vjetnama – Angla – Esperanta – Franca lingvoj
– Vivo de Zamenhof (Esperanto k. Vjetnama)
– “Nia mirinda vojaĝo” (Esperanto k. Vjetnama)
La 9a AK ricevis subtenon el multaj vjetnamaj instancoj: Ekstera Ministerio, Medicina Ministerio, Ministerio pri Sekureco, Ministerio pri Informado kaj Kulturo, Ministerio de Edukado, Ambasadejoj (venis ambasadoroj de Ĉinio kaj Laooso), Vjetnama Unio de Amikecaj Organizoj (VUAO), la Popola Komitato de Urbo Danang, Dananga Unio de Amikecaj Organizoj (DUAO), Universitato Da Nang, multaj gazetaraj agentejoj de la tuta lando, ktp.
Informoj pri AK-9 estis dissenditaj en ĉ. 40 gazetaraj agentejoj kaj televidoj. (vidu aldonan liston)
– estonteco de Esperanto-movado en Danang:
Dananga Esperanto-Asocio: Post multe da klopodo, sukcese kontaktis kun respondeculo de iama Dananga Esperanto-Asocio (la asocio havis oficialan decidon por fondiĝo antaŭe 20 jaroj). Li promesis reaktivigi la movadon en Danang. Oni jam diskutis, interparolis pri plano de venontaj agadoj en urbo Danang.
Ebleco pri instruado de Esperanto en Danang: s-ro Usui forte deziras resti en Danang instrui Esperanton kaj Japanan lingvon.



댓글 쓰기(Lasi Respondon)